|
EN LA KOMENCO: VERKU DU-LINIAN BIOGRAFIETON: via kompleta nomo,
profesio, naskiĝ-jaro, kaj publikigitaj verkoj (originalaj aŭ tradukaj)
libroforme aperintaj en Esperanto.
Titolo
(litergrando 14, lasu unu linion poste)
La teksto de la kontribuaĵo
je litergrando 12.
Litertipo Times New
Roman. Skribu x-alfabete aŭ kun unikodaj supersignoj.
Alineojn simple kreu tajpante la alinean klavon. Lasu vian tekston flui
en la tesktprogramo, ne tro formatigu, krom grasa, kursiva.
Evitu substrekojn.
En neniu kazo:
- kreu liberan linion inter alineoj, nek
- permane enŝovu la komencan linion de nova alineo
(La enpaĝigisto devos permane malfari ĉiujn ĉi bonintencajn sed nenecesajn
formatigojn. Do – savu al li iom da tempo!)
Se vi volas vidi pli klare viajn alineojn, uzu la aline-formatigan funkcion
en via tekstprogramo. (Ekz-e en MS Word, iru al “Formato”, poste “Alineo”,
kaj metu ĉiujn spacojn tie.) Aŭtoroj bv. ne rektigi la paĝon je ambaŭ
marĝenoj (dekstre kaj maldekstre), sed simple lasu la tekstojn flui.
Nepre traserĉu vian tekston je duoblaj interspacetoj, kiuj ofte svarmas
en tekstoj – certigu ke en ĉiu kazo estas nur unu spaceto inter vortoj.
Se temas pri poemo,
nenia problemo.
Sama litergrando.
Sed ĉe poemoj vi povas iomete pli libere uzi permanajn formatigojn, por
ke la enpaĝigisto vidu klare kiel la poemo aspektu sur la paĝo.
Post la fino, lasu du liniojn.
Notoj, glosoj ktp:
Post la teksto.
|