MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."




Karaj amikoj,

en septembro 2007 estis lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperas dufoje jare kaj nomiĝas

Beletra Almanako (BA).

Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj).
Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko).


(La emblemo de BA: BA-o gardata de boao en ĉi linoleumgravuraĵo de Uday Dhar.)



Pluiru al la enhavo de BA1 (septembro 2007)
.
Pluiru al la enhavo de BA2 (marto 2008)
.
BA3 aperos en septembro 2008.


La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. "Fonto" ĉesis aperi.
Necesas nova internacia literatura revuo. Tamen la tempo ankoraŭ ne maturas por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan.

Pro tio ni decidis publikigi Beletran Almanakon (ĉi-sekve BA).
Principe, la almanakon oni ne devas aboni anticipe kiel revuon, sed povas mendi aŭ aĉeti kiel libron. BA aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla, aĉetebla, recenzebla aŭ donacebla al amikoj.

Vi jam nun povas antaŭmendi BA 2 kaj 3. Beletra Almanako ampleksas inter 120 kaj 160 paĝoj, kaj en esceptaj kazoj havas 176 paĝojn.

BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj, debato ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperas en BA.

Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere. Ni invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ aliulan (vidu niajn regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).

Ankaŭ ilustristoj kaj desegnistoj bonvenas.

Kaj se vi ŝatas anonci ion aŭ varbi por io BA ankaŭ disponas pri spaco por tio. Bonvolu skribi al la eldonejo (informo@librejo.com) por intertrakti pri la anonco kaj la prezo.

 

 

© Mondial, 2008