Miskomprenita filozofio de Goethe
Pri la Faŭst-recenzo (Esperanto, n-ro 1186, novembro
2005, paĝo 232)
Donald Broadribb surbazigas sian recenzon pri la ĉefa klasika verko de
la germana literaturo antaŭ ĉio sur tri kriterioj:
1-e sur sia nekompreno ("preskaŭ neniu referenco en
Faŭsto estas tuj rekonebla por nuntempa leganto"; "granda
nombro da scenoj en kiuj nek Faŭsto nek Mefistofelo ĉefrolas,... ili
ĝenerale tedas, estas konfuzoplenaj kaj nenion aldonas al la intrigo");
2-e sur sia malŝato ("estas evidente ke mi ne estas admiranto
de Faŭsto de Goethe"); kaj
3-e sur sia kredo ke la Faŭsto de Goethe estas ne multe pli ol unu el
pluraj samtemaj Faŭst-verkoj de la literatura historio - kio malebligas al
li kompreni la diferencan finon de la Goethe-a Faŭsto (ties savon el la
manoj de la diablo) kompare kun la aliaj Faŭstoj de aliaj verkistoj (en
kiuj Faŭsto iras al la infero). La recenzinto ne komprenas ke la savo
(kiun li opinias rezulto de verkista deus ex machina) estas unu el la
ĉefaj elementoj en la filozofia valoro de la dramo.
Goethe ne intencis skribi simple denovan Faŭston. Li "nur" prunteprenis la temon de Faŭsto el la ekzistanta
literaturo por verki kion li opiniis sian filozofian idearon pri la homa esenco
(en ĝia humana kaj malhumana tuteco). Estus tro multe, detale priskribi
tion ĉi tie; sed mi nur menciu la jenon:
Dum la dramo, el la individuo Faŭsto fariĝas La Homo kun
la tuta gamo da homaj ecoj kiel kreemo, scivolemo, amsopiro kaj amorsentoj, sed
ankaŭ kun intrigemo, obsedemo, karierismemo, eĉ krimemo. La rezulto
estas bildo de homo kun granda memforto kaj memdecidemo, sed samtempe kun
multaj abismaj limoj.
En tiu senco, la figuro de Faŭsto ĉe Goethe trairas siajn tute ne
"tedajn" scenojn: Faŭsto nevole estingas la familion de Greta,
kiun li amis, pro sia troa ambicio je potenco; li enamiĝas al la antikva
Helena - la perfekta bildo laŭ la idearo de la moderna klasikismo -
vizitas ŝin helpe de sia diabla amiko kaj havas filon kun ŝi,
ĝis ŝi remalaperas el lia vivo trofokusiĝanta al intrigoj de la
nuntempo. Li partoprenas en financaj bankrotigoj de ekonomiaj kontraŭuloj
kaj eĉ en mortigoj de homoj, kunplanas militojn kiuj kaŭzas
nenenombreblajn viktimojn; sed fine de sia vivo, jam blinda kaj ankoraŭ
serĉanta je la vivosenco helpe de sia magia Mefistofelo, li sukcesas en
eta homa variaĵo de la Dia Kreo: Li "kreas" pecon da tero, kiun
li elprenas el la maro, kaj planas uzi ĝin por fruktodona produktado. Tutfeliĉa pro tio (je la unua fojo en sia vivo), li mortas.
La fakto ke Goethe decidis savi Faŭston el la manoj de la diablo
montras lian konvinkon ke la neperfekteco de la homo estas ĉio kion la
homaro havas kaj ke ĝi ne estas kondamnebla. En tiu senco, la maljuna
Goethe, en filozofia senco transformas kaj reformulas tezojn de la klasika
literaturo pri la homa perfekteco kaj donas al ili modernan enhavon.
Jes ja, se vi intencas legi la Faŭston de Goethe vi devas konsulti
pasintecajn verkojn de la mondliteraturo por tute kompreni referencojn, same
kiel vi devas konsulti la Biblion (se vi ne estas kristano) se vi volas
kompreni la pentraĵojn de multaj grandaj pentromajstroj, aŭ kiel vi
devas detale konsulti faktojn el la mondhistorio kaj malnovajn filozofiajn
konceptojn se vi volas kompreni Nietzsche, Marx aŭ Schopenhauer.
Se vi volus legi nur librojn en kiuj la "intrigo" gravas, la
Faŭsto de Goethe certe ne estus libro por vi. Kaj
vi ne recenzu ĝin - ĉar tio utilus nek al la legantoj, nek al la tradukinto,
nek al la eldoninto. Vi nur esprimus vian opinion de nefakulo pri tiu ĉi
temo. Sed recenzoj devas esti skribitaj de fakuloj.
Ulrich Becker
Eldonisto de Faŭsto