MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



ATENTU LIBROSERVOJ KAJ ALIAJ REVENDISTOJ: KLAKU POR PETI INFORMOJN PRI RABATOJ!

Esperanto-Libroj en Amazon

Unika, anglalingva verko!

Geoffrey Sutton:
Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto.

740 paĝoj; grando 9" x 6"; ISBN 978-1-59569-090-6. Malmola bindo, papera kovrilo.

Kun enkonduko al la originala literaturo en Esperanto, kun detala priskribo de la kvin fazoj / etapoj de la E-literaturo, kaj kun pli ol 300 individuaj tekstoj pri verkistoj kaj iliaj verkoj. Plus indeksoj...

Klaku por pli da informoj.

La neceso akceptebla
Baldur Ragnarsson

Originalaj poemoj (2007-2008)


En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena kun ĉiuj ĝistiamaj poemoj kaj eseoj de Baldur Ragnarsson, kaj nur kelkajn monatojn poste Mondial jam povas publikigi tiujn ĉi plej novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008.

Legu pli...

Beletra Almanako (BA)
(Red.: J. Camacho, I. Ertl, P. Daŝgupto)

BA 1 - Septembro 2007

Legu pli...

BA 2 - Marto 2008

Legu pli...

Verse reversi
Benoît Philippe

Originalaj poemoj


En la poezio de Benoît Philippe (Germanujo, 1959) "varias temoj kaj stiloj… Jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno."
(Jorge Camacho)

Legu pli...

KLASIKA ROMANO EL ISLANDO

"Sendependaj homoj" de Halldor Laxness
tradukita de Baldur Ragnarsson!

Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento.
Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn.
Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.
Legu pli...

La Edda
de Snorri Sturluson
Tradukis Baldur Ragnarsson

La Edda de Snorri Sturluson (13-a jarcento) estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.

La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.

Legu pli...

Esperanto - Terminologie und Terminologiearbeit.
(Wera Blanke)

(La libro de Wera Blanke entenas tekstojn skribitajn en la germana kaj la angla pri la rilatoj inter Esperanto kaj la evoluo de la internacia terminologia laboro, inter alie pri la roloj de la esperantistoj Eugen Wüster kaj Ernest Drezen (k.a.) koncerne la formigon de terminologia scienco kaj pri la stato de terminologiaj klopodoj ene de la Esperanto-movado.)
Legu pli...

Demian
(La historio de la junaĝo de Emil Sinkler)
(Hermann Hesse)

En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler).
Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj.
Kultromano kaj unu el la plej gravaj verkoj de Hermann Hesse kaj de la germana literaturo.
Legu pli...

Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la "alia flanko".
(Detlev Blanke)
Dua, reviziita eldono.

Iam, la movadanoj en la orienteŭropaj socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?
Legu pli...

Se vi volas helpi diskonigi Beletran Almanakon dum la UK kaj aliaj kongresoj, klaku por vidi niajn varb-materialojn.
Aliaj libroj (en alfabeta ordo laŭ familiaj nomoj de la aŭtoroj):

Arany, János: Toldi
Tradukis: Márton Fejes


Toldi estas epika poemo (unue eldonita en 1847) de la granda hungara poeto János Arany (1817–1882), samtempulo kaj amiko de Sándor Petőfi...

Becker, Ulrich: Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj Poemoj.

La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj, aŭtoro de la originala novelaro "La Aĵoj kaj la Sezonoj", kun sia poemaro pri sia vivo en Novjorko/Usono.

Céline, Louis-Ferdinand: Vojaĝo ĝis noktofino.

Klasika franca kontraŭmilita romano de anarkiema kuracisto. Majstre tradukita de Ĵak Le Puil, Armela LeQuint.

Chamisso, Adelberto de:
La mirindaj aventuroj de Petro Schlemihl (Ŝlemilo)

La homo kiu perdis sian ombron, kaj vendis ĝin al la diablo kontraŭ neelĉerpebla monujo. Ĉu li sukcesis per tio ankaŭ aĉeti al si eternan feliĉon, pri tio legu en la libro mem.

Dahlenburg, Till-Dietrich:
Pli lume la mallumo zumas... (Stilfiguroj en la poezio de Esperanto)

Moderna vortaro de tropoj (stilfiguroj) en la poezio de Esperanto, kun difinoj kaj multaj ekzemploj el al pli ol 100-jara historio.

Defoe, Daniel:
Robinsono Kruso (koncizigita)

Ilustrita traduko de la koncizigita angla eldono de la mondfama romano. El la unuaj jaroj de la usona movado.

Rubén Gallego:
Blanko sur nigro

Aŭtobiografia romano de handikapito pri lia vivo en orfejoj en Sovetio.
Tradukis Kalle Kniivilä.

Goethe, J. W. von:
Faŭsto (I kaj II - kompleta eldono)

Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. Majstre tradukis Karl Schulze.

Mann, Thomas :
Lotte en Weimar.

La Nobel-premiita germana verkisto Thomas Mann skribis en "Lotte ein Weimar" sian plej personan kaj eble plej ambician romanon. Trad. Karl Schulze.

Mao Zifu:
kantoj de anteo
(Originala Poemaro)

Kantoj de Anteo estas moderna poemaro de paralizita juna viro en Ĉinio.

Marx, Karl (Karlo Markso):
La interna milito en Francio 1871 (La Pariza Komunumo)

Politika eseo pri unue el la gravaj eventoj de la laborista historio. Tradukis Vilhelmo Lutermano.

Radiguet, Raymond:
Kun diablo en la korpo.

La skandalo pri tiu libro kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Amromano enklasika stilo. Trad. Michel Duc Goninaz.

Sammut, Frans:
La Malta Revo.


Mikiel Anton Vassalli (1764 1829), la heroo de la romano, estis malta verkisto kaj lingvisto kaj "La Patro de la Malta Lingvo". Trad. Carmel Mallia.

Schiller, Friedrich :
La Rabistoj.


Tiu ĉi Esperanto-klasikaĵo, tradukita de Zamenhof, apartenas al la lingva trezoro de la unuaj jaroj de la movado. Tekston de la eldono de 1928.

Strindberg, August:
Insulanoj de Hemsö.

Romano de la mondfama sveda verkisto, tradukita de la konata Esperanta aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson.

Tolstoj, Aleksej:
Princo Serebrjanij.

Unu el la ĉefaj tradukoj el la unuaj jaroj de la movado: Ivano la Terura, Boriso Godunov, la tempo de bojaroj kaj kozakoj...

   
© Mondial, 2008