MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Aĉetu tuj:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.

Usonanoj:

aŭ:


Ekster Usono:

aŭ:


La silika hakilo. (Originalaj poemoj en Esperanto)
de Jorge Camacho

ISBN:
9781595692269
136 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5" (proks.. 12,5 x 20,5 cm)

Kun postparolo de Baldur Ragnarsson.

La plej nova originala poemaro de unu el la plej kreemaj Esperantaj poetoj, Jorge Camacho (Hispanujo).

Baldur Ragnarsson skribas pri li kaj liaj poemoj: "Jam en la unua poemo de Camacho en 'Ibere libere' konstateblas stilo, kiun li en siaj postaj poemaroj stabiligis ĝis efiko de ia nova ĝenro en la Esperanta poezio, kiun mi emas nomi 'organisma realismo', dum mankas pli taŭga termino. Tiun stilon karakterizas originala kaj kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun firme subtenas konciza kaj preciza vortuzo, kiu ofte mirigas per sia bilda dinamiko."

Jorge Camacho krome eldonis ĉe Mondial sian poemaron koploj kaj filandroj kaj ĉefredaktas la literaturan periodaĵon Beletra Almanako, same eldonitan de Mondial.


Kie aĉetebla?

  • Ĉe UEA (baldaŭ) aŭ via kutima libroservo.
  • Ĉe Mondial (vidu la butonojn supre).

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numeron de la libro (vidu supre!).
© Mondial, 2009