MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



kantoj de anteo. (de Mao Zifu.)

ISBN:
1595690441 9781595690449
260 paĝoj; grando: 0.59" x 8.5" x 5.5"

Kantoj de Anteo estas moderna poemaro de paralizita juna viro en Ĉinio. En ĝia aperigo kunlaboris i. a. Jorge Camacho, István Ertl, Miguel Fernández, Antonio Valén kaj Shi Chengtai. Unu el la plej mirigaj kaj nekredeblaj libroj en la moderna Esperanto-literaturo..

". . . brila matematikisto, eksa elstara sportisto. Ekseco provokita de missorta okazaĵo: traktoro koliziis kun li dum biciklado. Prezenco genciane amara: li sidas rul-seĝe, kun pli ol la duono de la korpo paralizita. Por verki, li krucen aranĝas du krajonojn kaj metas ilin inter siajn rigidiĝintajn fingrojn. Tiel li tajpas. Nur la patrino, jam sepdekkelkjara, flegas lin. La gefratoj, kune kun la patro, devis resti aliurbe. Ekonomiaj problemoj . . . Mia kolego kaj amiko István Ertl poŝtis al mi la manuskripton de zifua poemaro titolita Kantoj de Anteo. Kiam mi enprofundiĝis en la putojn kaj ŝaktojn de liaj mond-perceptoj; kiam mi trairis la buntan arbaron de liaj metaforoj kaj simboloj mi enamiĝis al la poem-kolekto. Similan ravon spertis mia kompano el la ibera rondo, la filologo Antonio Valén. Tiel, ke ni decidis verso-post-verse analizi la tuton, revizii ĝin kaj, fine, klopodi ke iu eldonisto okupiĝu pri ia libroforma aperigo . . . Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Paganini, nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi." (Miguel Fernández)


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto):
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2007