MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Aĉetu tuj:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.

Usonanoj:

aŭ:


Ekster Usono:

aŭ:


 

Pro kio? (Internacia kriminalromano originale verkita)
(de ARGUS: Friedrich Ellersiek)

ISBN: 9781595691101
156 paĝoj; grando: 8" x 5" (20,3 cm x 12,7 cm)

En 1920 la germana eldonejo Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek publikigis la krim-romanon Pro kio? – de aŭtoro kun la pseŭdonimo Argus, kiu poste montriĝis la posedanto de la eldonejo, Friedrich Wilhelm Ellersiek (1880-1959). Malgraŭ ĵurnalisma sperto, i.a. kiel redaktoro de Germana Esperantisto (1910-1914), li verkis nur unu romanon: tiun ĉi romanon pri krimo.

La unua krim-romano en la historio de la originala Esperanto-literaturo, unue publikigita en 1920, kaj nun lingve iomete prilaborita por nia eldono de 2008. Fascina historio pri murdo kaj amrilato...


Kie aĉetebla?

⇒⇒⇒ Elektronikaj versioj (bitlibroj): bitlibroj.com (ePub-versioj kaj Guglo-bitlibroj).


⇒⇒⇒ Presita libro-versio:

  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
 
© Mondial, 2012