MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Eugene de Zilah: La Princo che la hunoj

Aĉetu tuj:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.

Usonanoj:

aŭ:


Ekster Usono:

aŭ:


 


ORIGINALA ROMANO EN ESPERANTO

La Princo ĉe la hunoj
(de Eugène de Zilah)

ISBN:
9781595691880
620 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)

620-paĝa originale verkita, historia romano pri la vivo, kulturo, moroj de la hunoj en la 3-a jarcento aK.

Kie aĉetebla?

 

Dua duono de la 3-a jarcento aK.
Imperiestro Qin Shi Huangdi, reĝo de Qin, lanĉas siajn armeojn kontraŭ la najbaraj reĝlandoj. En ~256 la reĝlando Zhou estas okupita ; en ~230 la reĝlando Han; en ~228, la Zhao ; en ~225 venis la vico de Wei.

La maljuna reĝo de Wei devigas sian filon Chan, la ĉefkomandanton de la armeoj de Wei, al akcepto de senespera fronta batalo. Post la malvenko, la princo Chan fuĝas kun sia huna kavalerio en Chu-landon. Post malvenko en Chu, en ~223, la kavalerio de la Princo daŭrigas la rezistadon en Yan, kiu falas post unujara batalado. Du jarojn poste la tuta Ĉinio apartenas al la Qin.

La princo Chan sin kaŝas, dum sep jaroj, en taoisma monakejo meze de neatingeblaj montaroj. Sed fariĝi taoisma saĝulo ne estis lia destino; li ne kapablas submetiĝi al la malamata Qin. Li decidas forlasi la ĉinan teron kaj komenci novan vivon ĉe la hunoj.

“La Princo ĉe la hunoj” estas la rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj...


Zilah, Eugène de. … Vera nomo : Eugène Éltető de Zilah. Denaske hungaro kun franca nacieco. Naskiĝis … la 3-an de januaro 1939 … En 1956 … trovas novan hejmon en Francio … studadis matematikon kaj sciencojn … doktoriĝis pri filozofio, magistriĝis pri sanskrita komparfilozofio kaj licenciĝis pri arthistorio. Verkoj libroformaj: Komentoj pri ‘Diskurso pri la metodo’ (1985), Vivi sur barko (1994), Kaj kiu pravas (2002). (Josip PLEADIN)


“Ĉiu via libro tute alitema, aliĝenra; mirige kaj aplaŭdinde. Kia diverseco! Interese tiel konatiĝi kun aliaj popoloj kaj kulturoj … Grava verko !”
Christian DECLERCK

“Mi legis, admiris, konfirmiĝis en mia unua impreso pri la rakontotekniko, scenvicigo, takto, tempoinstinkto ... unuvorte la stilo. Unu el la plej perfekte (metie) ellaboritaj, de mi iam ajn franditaj, sendepende de la uzata ilo.”
Sen RODIN

“Sincere mi diras, ke pli kaj pli mi entuziasmiĝas pri ĉi tiu romano ! Laŭ mi, ĝi havos LAŬTAN SUKCESON en Esperantio !”
Júlia SIGMOND

“Ĝenerale dirite, tre ĝuinda historia romano, tre atentokapta, facile legebla kaj komprenebla, oni eniĝas en la etoson kaj sentas sin envolvita en la travivaĵoj de ĉiuj gravaj personoj ...”
Elda DOERFLER


Kie aĉetebla?
- En la reta librovendejo de Mondial.
- UEA
- Amazon.com (Usono)
- Barnes&Noble (Usono)
- Bookdepository.com (Usono)
- hotbooksale.com (Usono)
- Amazon.co.uk (Britio)
- Bookdepository.co.uk (Britio)
- Amazon.de (Germanio)
- Buecher.de (Germanio)
- Amazon.fr (Francio)
- Amazon.co.jp (Japanio)
- books-express.ro (Rumanio)
- Amazon.ca (Kanado)
- Paddiefiled.com (Hongkonko)
- Amazon.cn (PR Ĉinio)
- NBC Inda (Hindio / Barato)
- loot.co.za (Sud-Afriko)
- En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto (donu la ISBN-numeron al la vendisto).

© Mondial, 2010