MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



ORIGINALA ROMANO EN ESPERANTO

 

Malamu vin, unu la alian
(de Manuel de Seabra)

ISBN:
9781595691439
224 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)

Per tiu ĉi mozaika romano, Manuel de Seabra prezentas sian plej novan prozan verkon - retrorigardon al 72 jaroj de ofte aventura vivo, ĉefe en Portugalio, de 1932 ĝis 2004. En formo de epizodoj el la propra vivo, de rakontetoj pri amikoj, priskriboj de politikaj eventoj kaj personoj, psikologiaj kuriozaĵoj, realismaj kaj absurdaj prozaĵetoj, la aŭ toro kunmetas, eron post ero, grandan bildon pri sia lando, sia vivo, kaj pri la pasinta jarcento en tiu eŭropa angulo, kiu vivis de 1926 ĝis 1974 sub armea kaj diktatora regado.

Manuel de Seabra naskiĝis en 1932, la jaro de la unua epizodo en ĉi libro. Li estas konata Esperanto-aŭtoro, verkinto de multaj originalaj prozaĵoj, i.a. de la romanoj "La armeo de Paluzie" (1996), "La tago kiam Jesuo perfidis Judason" (2001) kaj "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?" (2007). Li verkas ankaŭ en la portugala, la kataluna kaj aliaj lingvoj.


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe buecher.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
© Mondial, 2007