MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Mondliteraturo en Esperanto: Faŭsto (Kompleta eldono: Partoj I kaj II).
(de Johann Wolfgang von GOETHE. Tradukis: Karl Schulze. Kun enkondukoj de Ulrich Becker kaj Sabine Fiedler.)

ISBN:
1595690085 9781595690081
568 paĝoj; grando: 1.27" x 8.5" x 5.5"

Klaku por legi nian reagon al la recenzo de Donald Broadribb en la revuo "Esperanto" (Novembro 2005)

Goethe: Faŭsto (2-a kompleta, korektita eldono; partoj 1 kaj 2 - LA LIBRO) Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke. Kun eseo de la tradukisto pri la "Aventuroj de la Faŭst-tradukado" kaj nova eseo de Sabine Fiedler pri la traduko de Karl Schulze.

Tiu ĉi libro, kies unua eldono vidis la lumon okaze de la 250-a datreveno de la naskiĝtago de Johann Wolfgang von Goethe, prezentas kompletan tradukaĵon (t.e. de la unua kaj dua partoj) de la famkonata verko al Esperanto. Aldone al la poezia teksto la publikaĵo enhavas valorajn suplementojn, kiuj faras ĝin precipe instrua. Inter tiuj mi volas substreki la ampleksan studaĵon de la tradukinto Karl Schulze el la jaro 1982. Mi mem havis la feliĉon aŭskulti prelegon de Schulze pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝo en Leipzig komence de la 80-aj jaroj. Mi rememoras ke lia parolado jam tiutempe (mi estis komencanto) ege impresis min. Unue, pro la belsonaj ekzemploj donitaj, kiuj ankaŭ esperantlingve iel 'aŭdiĝis faŭste'. Due, pro la seriozeco kun kiu Schulze okupiĝis pri la du lingvoj kiujn li devis trakti, pri la komunaj kaj diferencaj trajtoj de la germana kaj Esperanto. La tiama prelego ... estis praktika prezentado de la poeziaj kvalitoj de Esperanto. (Sabine Fiedler)

Vizitu nian partneran firmaon por ricevi la tutan tekston (Esperantan kaj germanan) sur kompaktdisko.


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2007