MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Mondliteraturo en Esperanto: Insulanoj de Hemsö.
(de August Strindberg. Tradukis: Sten Johansson.)

ISBN:
1595690158 9781595690159
180 paĝoj; grando: 0.41" x 8.5" x 5.5"

August Strindberg (1849-1912) estas la plej internacie konata sveda verkisto. Famiĝinte per naturalismaj dramoj pri amo kaj geedziĝo, li donis gravan impulson al la ekspresionisma kaj absurdisma teatro, kaj krome novigis la svedan prozon kaj la svedan literaturan lingvon. La verkado de Strindberg ampleksas kvardek jarojn. Li verkis pli ol 60 dramojn, plurajn romanojn, novelojn, membiografiaĵojn, poemojn, eseojn, sciencajn kaj pseŭdosciencajn verkojn kaj almenaŭ dek mil leterojn. Krome li estis sufiĉe grava pentroartisto. Li dum kelkaj periodoj loĝis en la insularo oriente de Stokholmo, kaj priskribis tiun medion en pluraj verkoj, i.a. la romano Hemsöborna (Insulanoj de Hemsö, 1887). La ĉefa temo de tiu ĉi romano – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas grava temo en la verkaro de Strindberg, kaj grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro ĉe sia laboro. Eble neniu alia sveda romano havas tiel riĉan vortaron kiel Insulanoj de Hemsö. La lingva arto de Sten Johansson bonege reproduktas ĝin en tiu ĉi fascina traduko al Esperanto.


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2007