MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Aĉetu tuj:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.

Usonanoj:

aŭ:


Ekster Usono:

aŭ:


Mondliteraturo en Esperanto: Vojaĝo ĝis noktofino.
(de Louis-Ferdinand CÉLINE. Tradukis: Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil.)

ISBN:
1595690220 9781595690227
372 paĝoj; grando: 0.83" x 8.5" x 5.5"

La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Céline; 1894– 1961) naskiĝis en malriĉa familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon. Li soldatiĝis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundiĝo li forlasis la armeon. Céline poste studis medicinon kaj laboris kiel kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungiĝo en la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por malriĉaj homoj. Dum sia libertempo li verkadis.
Lia unua romano el 1932 fariĝis samtempe lia plej fama: Vojaĝo ĝis noktofino. Ĝi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso. La verkoj de Céline estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia ĉefa forto troviĝas en lia escepta kapablo diskreditigi preskaŭ ĉion – kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaĝan humanecon. La traduko fare de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo.


Kie aĉetebla?

  • Ĉe Mondial (uzu la butonojn supre).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
© Mondial, 2011