MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Sendependaj homoj .
(de Halldór Laxness. Tradukis: Baldur RAGNARSSON.)

ISBN:
9781595690562
480 paĝoj; grando: 1.07" x 8.5" x 5.5"

La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito. Ĝi temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn.

Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.

"La historio pri Bjartur ne estas ia izolita rakonto pri la vivo de unu homo, kiu sola batalas por sia sendependeco. Ĝi havas ankaŭ signifon pli ĝeneralan. Ĉie en la mondo, en ĉiuj landoj, troviĝas homoj similaj al tiu islanda farmisto. Kiam Sendependaj homoj aperis en Usono, iu recenzinto asertis, ke miloj kaj miloj da liaj similuloj loĝas en Novjorko sola. La historio de Bjartur estas mallongigo de la historio de ĉiuj homoj, kiuj jarcenton post jarcento vane penadis en sia batalado vivteni sin kaj siajn familiojn per siaj propraj fortoj, kun nur unu senindulga celo: fariĝi sendependaj." (Baldur Ragnarsson)


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono aŭ Britio, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono.
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numeron de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2007