|
"Via fonto de bonaj libroj."
|
|
En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj. Hesse tenas la lingvaĵon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la ĉefa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo
el la vidpunkto de psikanalizo.
|
|
|
|
|
|
Helpu
nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
|
|
|
© Mondial, 2007
|