|
"Via fonto de bonaj libroj."
|
|
En 2003 Rubén Gallego ricevis la rusan Booker-premion por la verko Blanko sur nigro. La membiografia romano estas verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro. Gallego estas nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas denaske grave handikapita, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Al ŝi oni anoncis, ke li mortis baldaŭ post la naskiĝo. Efektive li ne mortis, sed estis kaŝita en diversaj infa-nejoj, kiuj iĝis la scenejo de Blanko sur nigro. Post la disfalo de Sovetio Rubén Gallego ekhavis kontakton kun sia familio, ekloĝis en Hispanio kaj iĝis hispana civitano. Nun Rubén Gallego loĝas en Usono.
Rubén Gallego ĝoje akceptis la proponon ke lia libro estu tradukita al Esperanto, kaj konsentis verki antaŭparolon speciale por nia eldono.
|
|
|
|
|
|
© Mondial, 2007
|