MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



Aĉetu tuj:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon.

Usonanoj:

aŭ:


Ekster Usono:

aŭ:



Sagao de Egil.
(Tradukis: Baldur RAGNARSSON.)

ISBN:
9781595691897
222 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5"

 

"Sagao de Egil" apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento.

Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj, "Sagao de Egil" estas la plej granda. Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (ĉ. 910 ĝis ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj. "Sagao de Egil" prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas vikingo, senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro.
(Baldur Ragnarsson)

Mondial prezentas la islandan sagaon en elstara traduko de Baldur Ragnarsson.



Kie aĉetebla?

  • Ĉe Mondial (uzu la butonojn supre).
  • Ĉe UEA (baldaŭ) aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.es en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.jp en Usono (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numeron de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2011