|
"Via fonto de bonaj libroj."
|
Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj. 9781595692337252 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5"
Verkita iam en la 13a jarcento de nekonata aŭtoro, la Sagao prenas sian nomon de la reĝa familio Volsungoj (isl. Völsungar). Ĝia bazo estas dek du antikvaj poemoj pri herooj, konservitaj en islanda manuskripto nomata Codex regius, kiu enhavas 39 mitologiajn poemojn pri dioj kaj herooj. Tiu kolekto de poemoj estas kutime nomata la Poezia Edda, kontraste al la Edda de Snorri Sturluson (1179-1241), kiu enhavas prozajn rakontojn pri la pranordaj dioj (trad. de Baldur Ragnarsson al Esperanto en 2008; eld. Mondial, Novjorko). Ĉi nova libro entenas ambaŭ: la Sagaon de la Volsungoj kaj ties fonton, la dek du poemojn el la Poezia Edda — denove en la traduko de la islanda poeto Baldur Ragnarsson. Kono de Sagao de la Volsungoj estas valora i.a. por admirantoj de la
muzik-drama ciklo de Richard Wagner, La Ringo de la Nibelungoj,
por kiu la komponisto uzis malpli multe la mezepokan germanan
Kanton de la Nibelungoj ol oni ĝenerale supozas (kiu estas kortegana
eposo, kiu ne kongruis kun la revolucia pensmaniero de Wagner),
sed pli la paganan materialon kaj la emociajn sintenojn troveblajn en
antikvaj heroaj poemoj de la nordo kaj en Sagao de la Volsungoj. |
|
||||||||||||||||||||||||
|
|
|||||||||||||||||||||||||
|
© Mondial, 2008
|
|||||||||||||||||||||||||