|
(de Detlev BLANKE.)
ISBN: 9781595690654
64 paĝoj; grando: 8.25" x 5.25"
- En la reta
librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto,
usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
- Ĉe
UEA aŭ via kutima libroservo.
- Ĉe amazon.com
en Usono (kreditkarto).
Parto de artikolo de Ulrich Becker en Libera
Folio
Ĉu ne estas strange ke dum la pasintaj dek kvin
jaroj, la postkomunismaj jaroj en orienta Eŭropo, neniu skribis iom pli
ampleksan studon pri la Esperanto-movado en tiu regiono dum la tempo de
la malvarma milito?
Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino, la movadanoj en la orienteŭropaj
socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj
membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la
historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la
Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado
estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj
ne plu grava?
Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj
funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo?
Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (DUA, REVIZIITA ELDONO 2007),
kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiras al la radikoj, por klarigi eĉ
al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj
landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj
kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua
duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis,
kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj
kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis
membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli
fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj
kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo.
Detlev Blanke estis en la mezo de tiuj evoluoj, kaj ne malofte li estis
ilia motoro. Mi havis la eblecon kunlabori kun li en la oficejo de GDREA
(la orientgermana Esperanto-Asocio). Tiu oficejo en la fino havis kvin
plentempajn dungitojn kaj kelkajn konstantajn kunlaborantojn – en lando,
en kiu Esperanto estis malpermesita ĝis 1965 tio ŝajnas al mi hodiaŭ
nekredebla sukceso, ŝuldita al la homoj strebintaj al la oficialigo de
Esperanto en GDR kaj poste vivintaj la movadan vivon en tiu eta lando.
Blanke menciis ke, antaŭ lia longa eseo, aperis nur du malpli longaj
artikoloj pri la movado en orienta Eŭropo, unu de Árpád Rátkái, kaj
la alia de Vilmos Benczik, ambaŭ konataj hungaraj movadanoj. Kaj ambaŭ
artikoloj aperis komence de la 90-aj jaroj. La eseo de Blanke estas skribita
kun 15-jara distanco, kaj kvankam li en pluraj lokoj asertas ke li refarus
multon sammaniere, se li devus trairi la pasintecon en samaj politikaj
cirkonstancoj duan fojon, senteblas tamen ke li vidas la socian sistemon
kaj la ideologiajn limigojn de la Esperanto-movado tie ne sen kritiko.
Tute kontraŭe – unu ĉapitro de la libreto okupiĝas ĝuste pri la
tabuoj de la Esperanto-movado en orienteŭropaj landoj.
Blanke ankaŭ tuŝas du pli tiklajn punktojn el la historio de la movado
en tiu tempo. La unua estas la tiel nomataj konsultiĝoj de Esperanto-asocioj
de socialismaj landoj, dum kiuj estis diskutitaj la taktikoj kaj komunaj
strategioj rilate al la propraj instancoj, kaj rilate al UEA. Tiuj konsultiĝoj
ŝajnis al multaj en la okcidenta movado (kaj al multaj orienteŭropanoj)
pli-malpli sekretaj aranĝoj. La oficialaj komunikoj pri ili estis preskaŭ
en la stilo de oficialaj komunikoj de kunvenoj de la politburooj de komunistaj
partioj, do sen multe da informo. Unu el ili mi publikigis en la libro.
Dum la redaktado de la eseo, kies eldonisto mi estas, mi petis Detlev
Blanke iom pli klarigi la frazon: “La konsultiĝoj kompreneble estis
konfidencaj.” Tiu frazo ŝajnis al mi izolita kaj ne klara. La fina
versio, liverita de la aŭtoro, estas: “La konsultiĝoj esence estis
konfidencaj, por ne kaŭzi miskompreneblajn diskutojn en la esperantistaro.
Ili ja ne estis direktitaj kontraŭ UEA.” Per “esperantistaro”,
Blanke certe celas la okcidentajn esperantistojn, inter kiuj estis pluraj
kiuj suspekteme rigardis la kunvenojn de orienteŭropanoj malantaŭ ŝlositaj
pordoj. Ne nur post la t.n. “puĉo” de orienteŭropaj esperantistoj,
aŭ ĉu ni diru: komunistoj, aŭ eĉ pli klare: Blanke kaj komplotistoj,
kontraŭ la reelekto de Ivo Lapenna kiel prezidanto de UEA en 1974. Blanke
ankaŭ pri tiu ankoraŭ ne morta mito de “puĉo” en la historio de
la Esperanto-movado malferme skribas en sia eseo, kaj per sobraj faktoj
provas montri la senbazecon de la revenantaj kalumnioj.
Ĉu ne ĉio ĉi estas ekscita? Almenaŭ mi pensas tiel, kaj pro tio mi
invitis Detlev Blanke reverki lian eseon, aperintan en revuo de SAT en
Francio, kiel memstaran kajeron por pli granda publiko, nun jam en la
2-a eldono. Kaj pro tio mi metis grup-fotografaĵon (el la arkivo de Blanke)
de partoprenantoj de unu el la famaj Konsultiĝoj sur la titolpaĝon de
la libreto – ĉiu iom aktiva esperantisto rekonos almenaŭ kelkajn vizaĝojn
tie. Ja tiaj ni estis. Kaj Blanke montras ke ni povas fieri pri multaj
el niaj atingoj, malgraŭ la restriktoj.
Tio estas grava, unua verko pri unu el la plej kontraŭdiraj kaj plej
sukcesaj periodoj de la Esperanto-movado.
Lerni de iamaj “komunismaj” landoj ŝajnas preskaŭ insulto al multaj.
Sed tamen: Ni ja ne ripetu erarojn, sed ĉerpu el pozitivaj spertoj. En
tiu senco, la ĉiam politika movada funkciulo kaj aktivulo Detlev Blanke
finas sian eseon, kun la bonfarto kaj pluevoluo de UEA kaj de la movado
en siaj pensoj, skribante: “Se la esperantistaro ne plue volas ŝrumpi,
ĝi devas serĉi pli da kontaktoj al alternative pensantaj junaj engaĝiĝemaj
homoj, kiuj ne nur insistas pri amuzo. Tiam ĝi trovos novajn valorajn
kunagantojn por siaj specifaj lingvo-politikaj celoj kaj krome povos kontribui
al la solvo de aliaj monde gravaj problemoj.”
|
|