|
"Via fonto de bonaj libroj."
|
Loĝi en homoj lingvoj: la substancisma perspektivo 9781595692146244 paĝoj; grando: 8.5" x 5.5" Ne nur vortoj kiel 'tegmento', sed ankaŭ nomoj kiel 'Cecilia' muldas vian manieron loĝi en viaj lingvoj - asertas ĉi tiu monografio vestita kiel prediko rekomendanta, ke la filozofoj uzu Esperanton kiel koncepto-klarigan lingvon. Iujn ideojn el la tradukistiko, la genera lingvistiko kaj la poststrukturisma literatura teorio Probal amuze kunkuiras por surtabligi verdan gulaŝon (nomu ĝin pompe 'ĝisdata manifesto de esperantismo'). La pladojn interpunkcias ĉapitrofinaj babilsesietoj; ankaŭ leganto fremda al la fakaj konoj ĝuos la romanecan rakonton pri la vivo de Cecilia Biswas. Ĵus eklegis la unuan ĉapitron; jam estas klare, ke la
teksto montriĝos ne nur analize, sed ankaŭ distre sukcesa.)
Frape originala kaj profunde pensiga, tiu ĉi libro estas kvazaŭ manifesto por
pli intensa konversacio inter diverstradiciaj studkampoj, kaj inter diversaĝaj
kaj diverskulturaj homoj. Leginda en iu ajn lingvo, ĝi tamen havas apartan
valoron kaj signifon por esperantistoj. Por ni, ĝi estas ne nur leginda, sed fakte
prifierinda. La libro de profesoro Dasgupta ofertas al la leganto spirhaltige unikan intelektan
aventuron. Dasgupta alfrontas aron da lingvistikaj, lingvofilozofiaj,
semiotikaj ktp. temoj laŭ treege malstereotipaj manieroj... La tuton kronas
brile krea uzo de la esperanta leksiko – en la manoj de Dasgupta, Esperanto
proviĝas kulmine elasta. Kie aĉeti ?
|
|
||||||||||||||||||||||||
|
Helpu
nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon! |
|||||||||||||||||||||||||
|
© Mondial, 2011 |
|||||||||||||||||||||||||