MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



"Pli lume la mallumo zumas..." Stilfiguroj en la poezio de esperanto.
Esperantlingva vortaro kun difinoj kaj ilustraĵoj el la internacia poemkreado. (de Till-Dietrich Dahlenburg)

ISBN:
1595690573 9781595690579
216 paĝoj; grando: 0.49" x 8.5" x 5.5"

La libro estas moderna vortaro de tropoj (stilfiguroj) en la Esperanto-poezio, enhavanta difinojn kaj ilustraĵojn (ekzemplojn el la pli ol centjara Esperanto-poezio).

Nia aŭtoro, Till-Dietrich Dahlenburg, estas ĉefe konata kiel multjara aktivulo en ILEI kaj verkinto de lernolibroj. Profesie li instruis dum jardekoj la rusan kaj klasikajn lingvojn kaj literaturojn.

Dahlenburg ĉerpas siajn kapvortojn kaj difinojn el Esperantaj kaj germanaj normigaj verkoj aŭ mem inventas ilin, kaj siajn multegajn poeziajn ekzemplojn el sia riĉa kolekto de Esperantaj poemaroj.

"La publikaĵo entenas stilfigurojn, kiujn oni eble renkontas en poeziaj verkoj kaj kies nomoj estas plejparte troveblaj en "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Waringhien / Duc Goninaz 2002). Inkluditaj estas la tie donitaj difinoj kaj ekzemploj. Kelkfoje tiuj informoj estas precizigitaj per klarigoj el "Lexikon der Sprachkunst" (Harjung 2000; Leksikono de la Lingva Arto), el "Retoriko" (Lapenna 1958), el "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Waringhien 1970) aŭ el "Großes Wörterbuch Esperanto–Deutsch" (Krause 1999; Granda Vortaro Esperanto–Germana). Sed tamen, nemalgranda kvanto da stilfiguroj, kiuj troviĝas en la menciita germanlingva fakvortaro de Harjung, ne posedas ekvivalenton de la termino en la du prestiĝaj esperanto–vortaroj aŭ en aliaj de mi uzitaj esperantaj publikaĵoj. Pro tio por multaj el tiuj nocioj mi proponis esperantajn formojn." (Till Dahlenburg)


Kie aĉetebla?

  • En la reta librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto, usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
  • Ĉe UEA aŭ via kutima libroservo.

  • Ĉe amazon.com en Usono (kreditkarto):
  • Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
  • Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
  • Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
  • En iu ajn librovendejo de la mondo konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
Helpu nin - klaku la nigran varbilon dekstre! Dankon!
© Mondial, 2007