Originala prozo

Saltu al: Originala poezio

 

Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Jean Forge / Jan Fethke:

Abismoj
(Klasika originala romano en Esperanto
)

ISBN 97815956940982
150 p., mola bindo

"Abismoj" estas romano originale verkita de Jan Fethke (1903-1980), kiu sub la pseŭdonimo Jean Forge aperigis en Esperanto plurajn originalajn prozaĵojn - inter ili tri romanoj. "Abismoj" aperis kiel unua el liaj romanoj, en 1923, kaj fariĝis tuja sukceso. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

5.5" x 8.5"
Aĉetu papere ĉe: Mondial 

Aĉetu elektronike: Mondial  (PDF!)

En "Abismoj", pluraj personoj estas interligitaj per amrilatoj rezultantaj en animaj konfliktoj de ĉiuj envolvitoj: La bienmastro Ernesto Muŝko provas delogi la filinon de najbaro, Halino-n Borki, kiu tamen enamiĝas ne al li, sed al artpentristo, Mateo Ardo, kiu siavice jam havas fianĉinon... La verko estas surpirize moderna, laŭ enhavo kaj laŭ strukturo - kaj pro tio apartenas al la plej gravaj prozaj Esperanto-verkoj el la unua duono de la 20a jarcento. Parolas ĉefe ne la aŭtoro, sed la protagonistoj, kiuj priskribas siajn celojn, agojn, sentojn, turmentojn... kaj fiaskojn. Jan Fethke verkis en Esperanto, en la germana kaj la pola. Li estis filmreĝisoro kaj scenaristo, krome ĵurnalisto kaj Cseh-instruisto.

 "La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." (Julio Baghy)


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sten Johansson:

La nepo de Marina

ISBN 9781595694591
200 p. Mole bindita libro.
Originala romano en Esperanto

     

Ĉi tiu libro estas la tria romano pri moderna sveda vir­ino, kiu en Marina (2013) luktadas por venki psikologiajn kaj aliajn per­sonajn defiojn kaj en Marina ĉe la limo (2018) vivas en nekutima kvarkapa familio. En ĉi tiu plej freŝa romano, La nepo de Marina, ŝi devas konfronti tute alispecajn problemojn en sia nova rolo de avino. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com 

Ĉi tiu libro estas la tria romano pri moderna sveda vir­ino, kiu en Marina (2013) luktadas por venki psikologiajn kaj aliajn per­sonajn defiojn kaj en Marina ĉe la limo (2018) vivas en nekutima kvarkapa familio. En ĉi tiu plej freŝa romano, La nepo de Marina, ŝi devas konfronti tute alispecajn problemojn en sia nova rolo de avino. 

La tri romanoj estas sendependaj verkoj, kvankam multaj agantoj aperas en ĉiuj tri el ili. 

Kiel kutime, la lingvaĵo de Sten Johansson estas modela, flua kaj kaptanta la intereson de la leganto. Denove li enplektas la rakonton en la realan mondon, t.e. li priskribas la politikajn kaj sociajn eventojn en Svedio kaj en la mondo – kaj la ekologiajn zorgojn de multaj homoj de nia tempo. 

 Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La nepo de Marina estas la dekunua libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sten Johansson:

Falaflo en maco
(Originala romano en Esperanto)

ISBN 9781595694461
180 p. Mole bindita libro.

     

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo-
riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Mondial 

Filippa, juna sveda virino – ĝardenistino – el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj – pro israelaj armeaj operacioj en Gazao – devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio kaj ties batalojn kon­traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope­racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando... 

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo- riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.


Montgomery: Anna de Verdaj Gabloj

Belarta Rikolto 2022:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio


ISBN 9781595694386
122 p. Mole bindita libro.
Aperas kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio.

La libro enhavas la tekstojn de la verkoj premiitaj dum la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en 2022, nome de Evgenij Georgiev, Benoît Philippe, Sylvain Barrier, Sara Spanò, Jorge Rafael Nogueras, Tobiasz Kubisiowski, Emanuele Bovio Regano, Francisco Javier Moleón, Pascal Vilain, Christian Rivière, Raffaele Del Re, Amir Naor, Ewa Grochowska, Stela Besenyei-Merger, Brandon Sowers, Federico Gobbo kaj Nikolaj Nechajev; krome la Raporton de la Prezidanto de la UEA-Komisiono pri la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

"Ĉi-jare la fino de la pandemio, almenaŭ en ties aspektoj plej se­ve­raj kaj danĝeraj, ŝajnas proksima, dank’ al vakcinado, nome dank’ al la scienco. En Hispanio, la devigo uzi maskon limiĝas je la interno kaj de lokoj rilataj al la publika sano kaj de publikaj trans­portiloj. Kvankam kun ioma gardemo, la kultura agado re­naskiĝadas. La viruso de faŝismo, tamen, hantas senĉese virulente… 

Ve! Al tio aldoniĝas la viruso de invado. Nova milito estiĝis sur la planedo Tero. Pleje danĝera... Rilate al la kvanto da konkursaĵoj ricevitaj en 2022, ilia nom­bro plenigas nin de ĝojo. Temas ja pri la dua plej alta (173 verkoj) en la historio de la Belartaj Konkursoj ekde la jaro 1972, kiam tia donitaĵo komencis registriĝi... 

Lastatempe plimultiĝis literaturaj konkursoj en Espe­r­antujo. Feliĉe! Tiajn iniciatojn la BK-Komisiono subtenas sen­re­zerve, ĉar ili kontribuas al nia celo: laŭebla disflorado de la E-literaturo." (Miguel Fernández en sia "Raporto")

 


Belarta roikolto 2021

Belarta Rikolto 2021:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

ISBN 9781595694317
106 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj en 2021.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

La libro enhavas la tekstojn de la premiitaj verkoj de Belarta Konkurso de UES en 2021.

"Mi esprimas al ĉiuj konkursintoj kaj konkursontoj mian plej profundan dankon. Al la unuaj tial, ke, per sia partopreno, ili havigis ĝeneralan rikolton 2021, se kvalite ne plejan, kvankam ja dignan kaj ne senan je elstaraj eroj, kvante abundan, spite al KOVIM-19. Tiom, ke la nombro de ricevitaj konkursaĵoj, 186, estas absolute rekorda en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Al la duaj tial, ke, per sia partopreno, ili ja renovigos kaj faros pli granda ĉi veteranan manifestiĝon de la E-kulturo kun la aspiro ĉiam ĝisdatiĝi, aktualiĝi, efiki pleje kiel unu el la ĉefaj motoroj de la nuntempa E-literatura agado. --- Geamikoj, ni rezistu plue al SARS-CoV-2 kaj kontraŭstaru la zorgodonan disĝermadon de faŝismaj kondutoj, praktikoj kaj predikoj en la mondo! La unuan ja iam - bele se baldaŭ! - finvenkos la scienco; la duan finvenku nia kuna batalado por la lumo."" (Miguel Fernández en sia "Raporto")


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioSten Johansson:

Secesio

ISBN 9781595694256
254 paĝoj. Mole bindita libro.


La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du vir­inoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulpt­ist­ino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnal­istino.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

Secesio difiniĝas kiel apartiĝo de grupo aŭ movado disde pli granda grupo, ĉu politika aŭ arta. Ekzemploj troviĝas en la disfalo de grandaj imperioj kaj en la ekformiĝo de pli modernismaj artmovadoj. 

La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. 

La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino. La duopon akompanas Johnny, “diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj konatoj“, kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Secesio estas la naŭa libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.


Liven Dek - Steloj egtas nokte

Pluraj aŭtoroj:

Ĉiuj steloj etas nokte
(Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj)

ISBN 9781595694201
126 paĝoj. Mole bindita libro.
Pli da informoj: Esperanta Retradio

La Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio, en 2018, ekhavis du novajn branĉojn. Unu el ili, la "mikronoveloj", fariĝis tiel populara, ke Miguel Fernández Martín (BK-prezidanto) kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (BK-sekretario) decidis, kun helpo de Giulio Cappa, kolekti multajn el tiuj premiitaj kaj nepremiitaj verkoj en ĉi tiun libron kaj prezenti ilin al la Esperanto-legantaro 2019...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: bitlibroj.com

Priskribo: La Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio, en 2018, ekhavis du novajn branĉojn. Unu el ili, la "mikronoveloj", fariĝis tiel populara, ke Miguel Fernández Martín (BK-prezidanto) kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (BK-sekretario) decidis, kun helpo de Giulio Cappa, kolekti multajn el tiuj premiitaj kaj nepremiitaj verkoj en ĉi tiun libron kaj prezenti ilin al la Esperanto-legantaro, kun la espero, ke tiu literatura formato fariĝu konstanta parto de nia literaturo. Ja ekzistas ekzemploj de tiu ĝenro jen kaj jen en nia literaturo (kelkaj el ili estas represitaj ĉi tie), sed la unua libro kun originalaj E-mikronoveloj, "Ne ekzistas verdaj steloj", de Liven Dek, aperis nur en 2012; la dua parto de ĉi tiu verko estas same prezentita en ĉi tiu volumo.

Al verkistoj, kiuj planas kontribui al la ĝenro, utilos la artikolo "Por la aŭtoroj de mikronoveloj" de Giulio Cappa. La libron krome akompanas grafikaĵoj de María Zocato kaj Pedro Ullate.


Sten Johansson - Sesdek ok

Sten Johansson:

Sesdek ok

ISBN 9781595694126
186 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.


Legu pli...!

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Smashwords / Google Books

Priskribo: La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfloris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo. 

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano Sesdek ok estas la oka libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Belarta Rikolto 2020:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

ISBN 9781595694119
145 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj en 2020.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Nicolino Rossi, Evgenij Georgiev, Serĝo Sir', Tiberio Madonna, Jesper Lykke Jacobsen, Vladimir Opletajev, Ewa Grochowska, Paulo Sérgio Viana, Francisco Javier Moleón, Emanuele Bovio-Regano, Roman Dobrzyński kaj Roberto Lloancy; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández). 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Trevor Steele:

Sed nur fragmento

ISBN 9781595694072
Originala romano en Esperanton.
429 paĝoj. Mole bindita libro.

Legu pli...!

La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / AbebooksAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Books

Priskribo: La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena. Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. Dum malmultaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco... Recenzistoj taksis ĝin unu el la plej bonaj originalaj romanoj aperintaj en Esperanto. 

“Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto.” (Poul Thorsen)

 


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Beletra Almanako
Jarkolekto 2007-2008 (BA1, BA2, BA3)

ISBN 9781595694027
Represo de la unuaj tri kajeroj de Beletra Almanako en unu volumo.
508 paĝoj. Mole bindita libro.

Unuopaj BA1, BA2 kaj BA3 ne plu haveblas rekte ĉe Mondial kaj en aliaj retaj vendejoj (krom UEA). Anstataŭe, aperis Beletra Almanako - Jarkolekto 2007-2008, kiu enhavas BA1, BA2 kaj BA3 en unu volumo. La unua BA1 en 2007 ja estis historia evento. Ne maltrafu sekurigi al vi tiun unikan kolekton de la tri unuaj numeroj de la fama literatura revuo en Esperanto!

La parado del la kontribuintoj al la unua kajero en 2007 estas tre longa:
Luiza Carol, Den Drown, István Ertl, Dimitrije Janičić, Edwin de Kock, Mao Zifu, Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson, Mircea Eliade, Ionel Oneţ, Halldór Laxness, Bokusui Ŭakajama, Tacuo Huĝimoto, Sankha Ghosh, Probal Daŝgupto, Jorge Camacho, Valentin Melnikov, Rena Jonkova, Lee Jung-Kee, Makoto Niŝinaga, I. M. Demmendaal, Tim Westover, Lena Karpunina, Sten Johansson, Brian E. Drake, Anja Karkiainen, Michael Cayley, Geoffrey Sutton, Paulo S. Viana, Toño del Barrio, Humphrey Tonkin.

 

Klaku por vidi kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: Mondial  
Aĉetu BA1, BA2 kaj BA3 kiel PDF ĉe: Mondial 


 


Sten Johansson - Ne eblas aplaudi unumane

Sten Johansson:

Ne eblas aplaŭdi unumane

ISBN 9781595693945
Originala romano en Esperanto.
162 paĝoj. Mole bindita libro.

En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Sten Johansson, majstro en la arto rakonti, ne timas tuŝi modernajn temojn en siaj verkoj. En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Per elokventa priskribo de personecoj kaj interrilatoj, naturo kaj sezonoj, familiaj valoroj kaj ĉiutagaĵoj, la aŭtoro invitas nin en la personajn vivojn de homoj, kies evidentaj eksteraj kaj kulturaj diferencoj ekŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo.

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ne eblas aplaŭdi unumane estas la sepa libro de Johansson ĉe Mondial.

 

 


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-Asocio

Belarta Rikolto 2019:

Premiitaj Verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

ISBN 9781595693938
138 paĝoj. Mole bindita libro.
Aperigita en kunlaboro de UEA kaj Mondial.

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj en 2019.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Books   

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Evgenij Georgiev, Yida Wei (Vejdo), Tatjana Auderskaja, Jesper Lykke Jacobsen, Christopher Lewis, Ariel Bonkorpa, Ewa Grochowska, Christian Rivière, Grupo de Esperantistoj de Francilio 2018-2019, Roman Dobrzyński, Suso Moinhos; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández).

 

 


Belartaj Konkursoj 2017

Belartaj Konkursoj 2018 de UEA:

Belarta rikolto 2018

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

ISBN 9781595693860
124 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2018 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj kaj la skripton por la prezento de la premioj dum la UK...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de José Eduardo Rosa Crispim, Ewa Grochowska, Piero Lupo, Aleksandro Mitin, Gonçalo Neves, Laure Patas d'Illiers, Nicola Ruggiero, Zdravko Seles, Paulo Sérgio Viana, Amri Wandel; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj kaj la "Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018" verkitan de Miguel Fernández.

"En la nova subbranĉo Mikronovelo oni ricevis 38 verkojn ĝenerale alte aprecitajn de la responda juĝkomisiono. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun 7 monologoj kaj 90 laboroj partoprenintaj en la kutimaj branĉoj, konsistigis, sume, kun konsiderinda diferenco, la plej grandan nombron da konkursaĵoj (135 entute) ricevitaj en ajna el la Belartaj Konkursoj okazintaj en la lastaj 30 jaroj! Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la definitivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK." (Miguel Fernández en sia "Raporto")


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni:

Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Komikso en Esperanto

ISBN 9781595693839
76 paĝoj.


Komikso verkita en Esperanto.Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Komikso verkita en Esperanto.

Laŭra kaj Petro estas gefratoj el Milano, Italio. Dum feriumado en Nederlando, ili renkontas nekutiman vorton al ili nekonata, 'Esperanto'. Pri kio temas? Komenciĝas aventuro pri la malkovro de la fenomeno Esperanto, t.e. ne nur la lingvo, sed ankaŭ la kulturo malantaŭ ĝi, inkluzive de la biografio de Zamenhof - sed ne nur.

La volumo prezentas originalan komikson laŭ ideo kaj scenaranĝo de Federico Gobbo. La komikson li uzas por prezenti la fenomenon Esperanto en lingvolaboratorio organizita en Milana Montessori-lernejo, cele al lernejanoj kiuj havas 11-14 jarojn. La desegnoj kaj bildoj - ekde krajonigo ĝis inkigo - estas originalaĵoj de Yuri Gamberoni. Post la komikso aperas eseo pri originala komiksarto, kiu priskribas la didaktikan ideon malantaŭ la komikso mem.


Sten Johansson Marina in Esperanto

Sten Johansson:

Marina ĉe la limo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693723
234 paĝoj. Mola bindo


Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Romano verkita originale en Esperanto: Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado. Plurajn el la personoj de la libro la leganto eble memoros el "Marina" (Mondial, 2013). Tamen Marina ĉe la limo estas sendependa verko.

Sten Johansson estas unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Li estas majstro de la novelarto, verkis krimroma­nojn kaj modernstilajn, realismajn prozaĵojn, kaj ekde 2008 ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina ĉe la limo" estas lia naŭa originala romano en Esperanto. 


Belartaj Konkursoj 2017

Belartaj Konkursoj 2017 de UEA:

Belarta rikolto 2017

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández.

ISBN 9781595693600
154 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2016 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin, kaj kroman materialon.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Nicolau Dols, Jesper Lykke Jacobsen, Lode Van de Velde, Ewa Grochowska, Laure Patas d'Illiers, Carys Goldy, Amir Naor, Roberto Lloancy, Javier Alcalde; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Miguel Fernández).


Nazim Hikmet in Esperanto

Sten Johansson:

El ombro de l' tempo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693419
198 paĝoj. Mola bindo


En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger... Plurajn jardekojn poste, kiam li estas konata verkisto de krimromanoj, eksedzo, patro de du filoj kaj en unujara disloĝa rilato kun instruistino, lin subite konfrontas kvardekjara virino kun surpriza novaĵo. -- La nova originala romano de Sten Johansson saltas plurfoje de la 70aj aroj al la nuntempo kaj retro, tiel kreante psikologian portreton de viro, kiu nur malfacile komprenas siajn komplikajn rilatojn al aliaj. Ĝi estas samtempe viva priskribo de certaj junularaj rondoj de la sveda socio en la 70aj jaroj. -- "El ombro de l' tempo" estas la naŭa romano de la aŭtoro. Ĉe Mondial aperis ĝis nun du el liaj romanoj ("Marina", 2013, kaj "Skabio", 2015) kaj du liaj tradukoj ("Insulanoj de Hemsö" de August Strindberg, 2006, kaj "La serioza ludo" de Hjalmar Söderberg, 2016).


Belartaj Konkursoj 2016

Belartaj Konkursoj 2016 de UEA:

Belarta rikolto 2016

kun la premiitaj tekstoj, la raporto de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin kaj tekstoj de Baldur Ragnarsson pri la Belartaj Konkursoj.

ISBN 9781595693280
140 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn de la Belartaj Konkursoj 2016 de Universala Esperanto-Asocio, la raporton de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Humphrey Tonkin, kaj kroman materialon.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Antonio Valén, Benoît Philippe, Aleksandro Mitin, Valentin Melnikov, Jesper Lykke Jacobsen, Lenke Szász-Praid, Ewa Grochowska, Amir Naor, Steven D. Brewer, Raffaele del Re, Rafael Henrique Zerbetto, Jorge Camacho Cordón, Jesus Moinhos Pardavila; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj selektitajn alineojn el malnovaj raportoj de la Belartaj Konkursoj verkitaj de Baldur Ragnarsson.


La vorto kaj la vento, de Miguel Fernandez

Originala novelaro:

La vorto kaj la vento.

Rakonta koliero

de Miguel Fernández

ISBN 9781595693150
250 paĝoj. Mola bindo

Ĉi originala rakontaro de Miguel Fernández enhavas ĉiujn liajn prozaĵojn verkitajn inter 1992 kaj 2015...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play.

Priskribo: Ĉi originala rakontaro de Miguel Fernández enhavas ĉiujn liajn prozaĵojn verkitajn inter 1992 kaj 2015. Kiel atendeblas de la konata verkisto, poeto kaj tradukisto - membro de la t.n. ibera grupo aŭ skolo de E-verkistoj -, la temoj tuŝas amon, teatron, politikon, historion, eĉ literaturhistorion, kaj multon alian. La ampleksa "Apendico" enhavas i.a. tri fragmentojn de publikigota verko, prezentata ĉi tie kiel "La Troja Milito, kiun mi rakontis al mia nepino".


Belartaj Konkursoj de UEA 2015

Belartaj Konkursoj de UEA 2015:

Belarta Rikolto 2015

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio en 2015

ISBN 9781595693082
86 paĝoj. Mola bindo

La libro enhavas la premiitajn tekstojn, krome la raporton de la prezidanto de la BK-oj kaj eseon de Sten Johansson...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.).

Priskribo: La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Davide Astori, Jorge Camacho, Ewa Grochowska, Jesper Jacobsen, Mao Zifu, Amin Naor, Nicola Ruggiero kaj Paulo Sergio Viana, krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj (Humphrey Tonkin) kaj eseon de Sten Johansson titolitan "Dialogo kaj scenigado en prozo".


Skabio, de Sten Johansson

Originala romano:

Skabio

de Sten Johansson

ISBN 9781595693006
180 paĝoj. Mola bindo

Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. - "Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play/ Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. La longaj horoj en la prizono revenigas al li pasintajn renkontiĝojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paŝon post paŝo prilumas terurajn sekretojn.

Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo. La plej evidenta estas la retroiro: Dum la tempo en la prizono ŝajnas ne moviĝi, ĉiu ĉapitro tamen kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan - de lia profesia kariero mezaĝula tra adoleskaj amoj ĝis la frua infanaĝo.

"Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson. La sepa, "Marina", aperis ĉe Mondial en 2013.


Libazar' kaj Tero

Originala romano:

Libazar' kaj Tero

de Julia Sigmond, Sen Rodin

ISBN9781595692665
452 paĝoj. Originala romano.
Malmola bindo, kromkovrilo.

Fantazi-plena sciencfikcia romano, verkita originale en Esperanto, de du el niaj plej elstaraj verkistoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Libazar' estas ĝemela planedo de Tero en Galaksio PU-44422. Ĝi estas sam­tempe la sola insulo de tiu planedo, ĉirkaŭ kiu etendiĝas nur oceano. Ĝi dividiĝas en kvar Kantonojn: Nigraburgo, Taŭlagopo, Matagino (kuniĝintaj en la Libazara Federacio), kaj Vanavaro. Tero kaj Libazar' dife­rencas unu de la alia i.a. laŭ kutimoj, leĝoj, teknologiaj kaj psikaj kapabloj. La fantazi­plena romano ne nur pentras la vivojn de grupoj da teranoj kaj da libazar­anoj kaj sekvas iliajn aventurojn dum dramecaj eventoj en iliaj viv­cir­kon­stancoj, sed ankaŭ konektas ambaŭ planedojn en surpriza maniero...


Marina Originala romano:

Marina

de Sten Johansson

ISBN 9781595692719
188 paĝoj. Originala romano.

Marina kaj Tomas: du svedoj kun malsamaj originoj, kun sortoj malsamaj,kies padoj jen krucas sin jen malkuniĝas. Neatenditaj eventoj kaj revelacioj formas ilian rilaton, ĝis Marina malaperas - kaj eĉ poste. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Sten Johansson verkis modernan romanon, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton. Johansson estas sendube unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. 

Majstro de la novelarto, li verkis krimromanojn, kaj lastatempe ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. Marina estas lia sepa romano en Esperanto. (István Ertl)


Princo che la hunoj

Originala romano:

La Princo ĉe la hunoj

de Eugène de Zilah

ISBN 9781595691880
620 paĝoj. Originala romano.

620-paĝa originale verkita, historia romano pri la vivo, kulturo, moroj de la hunoj en la 3-a jarcento aK.

"Grandioza historia panoramo!"
SHI CHENGTAI, El Popola Ĉinio  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Dua duono de la 3-a jarcento aK.: Imperiestro Qin Shi Huangdi, reĝo de Qin, lanĉas siajn armeojn kontraŭ la najbaraj reĝlandoj. En ~256 la reĝlando Zhou estas okupita ; en ~230 la reĝlando Han; en ~228, la Zhao ; en ~225 venis la vico de Wei. 

La maljuna reĝo de Wei devigas sian filon Chan, la ĉefkomandanton de la armeoj de Wei, al akcepto de senespera fronta batalo. Post la malvenko, la princo Chan fuĝas kun sia huna kavalerio en Chu-landon. Post malvenko en Chu, en ~223, la kavalerio de la Princo daŭrigas la rezistadon en Yan, kiu falas post unujara batalado. Du jarojn poste la tuta Ĉinio apartenas al la Qin. 

La princo Chan sin kaŝas, dum sep jaroj, en taoisma monakejo meze de neatingeblaj montaroj. Sed fariĝi taoisma saĝulo ne estis lia destino; li ne kapablas submetiĝi al la malamata Qin. Li decidas forlasi la ĉinan teron kaj komenci novan vivon ĉe la hunoj.

“La Princo ĉe la hunoj” estas la rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj...

Zilah, Eugène de. … Vera nomo : Eugène Éltető de Zilah. Denaske hungaro kun franca nacieco. Naskiĝis … la 3-an de januaro 1939 … En 1956 … trovas novan hejmon en Francio … studadis matematikon kaj sciencojn … doktoriĝis pri filozofio, magistriĝis pri sanskrita komparfilozofio kaj licenciĝis pri arthistorio. Verkoj libroformaj: Komentoj pri ‘Diskurso pri la metodo’ (1985), Vivi sur barko (1994), Kaj kiu pravas (2002).  (Josip PLEADIN)

“Ĉiu via libro tute alitema, aliĝenra; mirige kaj aplaŭdinde. Kia diverseco! Interese tiel konatiĝi kun aliaj popoloj kaj kulturoj … Grava verko !”
Christian DECLERCK

“Mi legis, admiris, konfirmiĝis en mia unua impreso pri la rakontotekniko, scenvicigo, takto, tempoinstinkto ... unuvorte la stilo. Unu el la plej perfekte (metie) ellaboritaj, de mi iam ajn franditaj, sendepende de la uzata ilo.”
Sen RODIN

“Sincere mi diras, ke pli kaj pli mi entuziasmiĝas pri ĉi tiu romano ! Laŭ mi, ĝi havos LAŬTAN SUKCESON en Esperantio !” 
Júlia SIGMOND

“Ĝenerale dirite, tre ĝuinda historia romano, tre atentokapta, facile legebla kaj komprenebla, oni eniĝas en la etoson kaj sentas sin envolvita en la travivaĵoj de ĉiuj gravaj personoj ...”
Elda DOERFLER


Belarta rikolto 2014

Belarta rikolto 2013 kaj 2014

de Gajnintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2013 kaj 2014

Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio

Eldonita surbaze de interkonsento inter Mondial kaj Universala Esperanto-Asocio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:


Belarta rikolto 2014: Aĉetu elektronike ĉe:Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron 9781595691880 por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Belarta rikolto 2013: Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la ISBN-numeron 9781595692689 por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

 


Liven Dek: Ne ekzistas verdaj steloj

Originala rakontaro:

Ne ekzistas verdaj steloj

de Liven Dek

ISBN 9781595692351
124 paĝoj. Originala prozo: mikronoveloj.

60 mikronoveloj kun suplemento. Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). (Vidu Liven Dek prezentantan sian libron dum la 86a SAT-Kongreso!)

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: "Mallongecon ĉiam oportune valorigis la poetoj. Epokoj, kiam eposo regnis, postlasis ankaŭ epigramojn... Venis prozpoemoj, fine naskiĝis mikronoveloj. Liven Dek citas, omaĝas, parodias iujn majstrojn de la ĝenro... Sed la mikronoveloj kiujn vi trovos en la sekvaj paĝoj ne estas stilekzerco en la sulko de tradicio..." (Giulio Cappa en la antaŭparolo

Al la plej konataj verkoj de Liven Dek apartenas noveloj en "Ekstremoj" (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997) kaj poemoj en "Ibere libere" (kun la samaj aŭtoroj, 1993). Liven Dek eldonas i.a. la scienc-fikcian serion "Sferoj" kaj kontribuis al ĝi, same kiel al pluraj aliaj literaturaj revuoj. Li krome verkis Esperanto-kurson kaj vortarojn kaj tradukis el la hispana.


Argus: Pro kio?

Originala romano:

Pro kio? Klasika krimromano

de Argus (Friedrich Ellersiek)

ISBN 9781595691101
156 paĝoj. Originala romano.

La unua krim-romano en la historio de la originala Esperanto-literaturo, unue publikigita en 1920, kaj nun lingve iomete prilaborita por nia eldono de Mondial. Fascina historio pri murdo kaj amrilato...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: En 1920 la germana eldonejo Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek publikigis la krim-romanon Pro kio? – de aŭtoro kun la pseŭdonimo Argus, kiu poste montriĝis la posedanto de la eldonejo, Friedrich Wilhelm Ellersiek (1880-1959). Malgraŭ ĵurnalisma sperto, i.a. kiel redaktoro de Germana Esperantisto (1910-1914), li verkis nur unu romanon: tiun ĉi romanon pri krimo. 


Vojagho al kunigho

Originala romano:

Vojaĝo al kuniĝo (Konfesoj de seksobsedito)

de Darik Otira

ISBN 9781595691514
364 paĝoj. Originala romano.

Erotika originala romano, kies intrigo disvolviĝas parte en Esperantujo. La eksplicitaj priskriboj de seksumado ŝokos kelkajn legantojn, sed ili ne estas senmotivaj en romano, kies ĉefaj temoj estas sekso kaj pornografio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Laŭ peto de la aŭtoro, elektronika versio de tiu romano ne ekzistas.

Priskribo: Amo ne venas facile al Rikardo, multe malpli facile ol okazoj por amoro. Li amikiĝas kun pluraj knabinoj, sed la rilatoj - en la plej multaj kazoj puŝataj kaj turmentataj de lia preskaŭ nehaltigebla seksavido - neniam daŭras tre longe. Li serĉas ankaŭ en Esperantujo, kaj en eksterlando, kie liaj seksaj aventuroj kondukas lin eĉ en leĝajn implikiĝojn. Ĉu li fine trovos la ĝustan knabinon, kiu feliĉigos lin? 

Nur por plenkreskuloj.


Malamu vin - unu la alian

Originala romano:

Malamu vin, unu la alian

de Manuel de Seabra

ISBN 9781595691439
224 paĝoj. Originala romano nekutima.

Per tiu ĉi mozaika romano, Manuel de Seabra prezentas sian plej novan prozan verkon - retrorigardon al 72 jaroj de ofte aventura vivo, ĉefe en Portugalio, de 1932 ĝis 2004. En formo de epizodoj, rakontetoj, psikologiaj kuriozaĵoj, realismaj kaj absurdaj prozaĵetoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: En formo de epizodoj el la propra vivo, de rakontetoj pri amikoj, priskriboj de politikaj eventoj kaj personoj, psikologiaj kuriozaĵoj, realismaj kaj absurdaj prozaĵetoj, la aŭ toro kunmetas, eron post ero, grandan bildon pri sia lando, sia vivo, kaj pri la pasinta jarcento en tiu eŭropa angulo, kiu vivis de 1926 ĝis 1974 sub armea kaj diktatora regado.

Manuel de Seabra naskiĝis en 1932, la jaro de la unua epizodo en ĉi libro. Li estas konata Esperanto-aŭtoro, verkinto de multaj originalaj prozaĵoj, i.a. de la romanoj "La armeo de Paluzie" (1996), "La tago kiam Jesuo perfidis Judason" (2001) kaj "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?" (2007). Li verkas ankaŭ en la portugala, la kataluna kaj aliaj lingvoj.



Originala poezio

Saltu al: Originala prozo

 

Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Benoît Philippe:

espero fola
(Originala poemaro)

ISBN 9781595694584
214 p. Mole bindita libro.
Postparolo de Jorge Camacho

     

Post redaktado de la interesa Glaŭka lum’ (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj, Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto...

Nicola Ruggiero (2016) 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

Post redaktado de la interesa Glaŭka lum’ (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj, Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto... 

Nicola Ruggiero (2016) 

 

En la poemaro espero fola troveblas tema diverseco atinganta same la sorton de lingvoj kaj kulturoj aŭ la kronvirusan pandemion kiel la militan aktualon, inter multaj aliaj. Al ĉi tia poeto nenio estas indiferenta. 

Temas ne pri kohere unutema aŭ unusceneja, unupejzaĝa verko sed pri kolekto de sendependaj poemoj sin­sekve starigitaj unu post aŭ apud la alia, sen komuna fadeno sed kun internaj eĥoj, subkuŝantaj kunfluoj. 

Jam de la unua poemo la aŭtoro proponas al la leg­anto senti “proksimiĝon de personoj” per “kunfluado de memoj”, t.e. dialogon... 

Jorge Camacho (2023)


Belarta roikolto 2021

Esther Schor:

Sepo por Sarra

ISBN 9781595694355
50 p. Mole bindita libro.
Anglalingvaj poemoj, en paralela traduko de Humprey Tonkin

Esther Schor, okupanto de la katedro honore al Leonard L. Milberg ĉe la Universitato Princeton kiel Profesoro pri Amerikaj Judaj Studoj, gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia studo Emma Lazarus. Inter ŝiaj poemoj estas du kolektoj: The Hills of Holland kaj Strange Nursery: New and Selected Poems. Ŝia kultura historio kaj memoraĵo de la Esperanto-movado, Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language, estis vaste recenzata kaj ricevis multan amasmedian atenton.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Esther Schor, okupanto de la katedro honore al Leonard L. Milberg ĉe la Universitato Princeton kiel Profesoro pri Amerikaj Judaj Studoj, gajnis la Nacian Premion pri la Juda Libro pro sia studo Emma Lazarus. Inter ŝiaj poemoj estas du kolektoj: The Hills of Holland kaj Strange Nursery: New and Selected Poems. Ŝia kultura historio kaj memoraĵo de la Esperanto-movado, Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language, estis vaste recenzata kaj ricevis multan amasmedian atenton.


Momentoj kaj meditoj, de Baldur Ragnarsson

Originala Poemaro:

Momentoj kaj meditoj

Poemoj 2015-2016
de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595693136
112 paĝoj. Mola bindo

La nova originala poemaro (kun poemoj el 2015-2016) de Baldur Ragnarsson, sendube unu el la plej elstaraj modernaj Esperanto-poetoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play.

Priskribo: La nova originala poemaro (kun poemoj el 2015-2016) de Baldur Ragnarsson, sendube unu el la plej elstaraj modernaj Esperanto-poetoj.

Jorge Camacho enkondukas jene: "Jen la sesa libroforme eldonita poemaro de Baldur Ragnarsson, Momentoj kaj meditoj: momentoj por mediti kaj meditoj por ajna momento. Baldur, la filo de Ragnar (ĝuste tion signifas la nefamilia nomo Ragnarsson en la islanda lingvo), revenas per la memoro al la teroj kaj veteroj de sia junaĝo, al iamaj paroloj kaj esploroj, eĉ al la siatempa ekkono de la fruaj tekstoj de ankoraŭ juna kaj freŝa lingvo nomata Esperanto. La senhaste promenanta aŭtoro jen kaj jen haltas por verki poemon kaj, samage, por haltigi la tempon. Ankaŭ ni, lingvaj amikoj aŭ idoj de Baldur, haltu plurfoje kun li, kun tiu ĉi libro enmane, por legi kaj frandi kontemple jen tiun jen alian mistere aŭ klare simplan poemon."


Strangaj spikoj, de Jorge Camacho

Originala Poemaro:

Strangaj spikoj

Poemoj 2011-2016
de Jorge Camacho

ISBN 9781595693112
248 paĝoj. Mola bindo

La nova originala poemaro (kun poemoj el 2011-2016) de unu el la plej elstaraj poetoj de nia literaturo...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play.

Priskribo: La nova originala poemaro (kun poemoj el 2011-2016) de unu el la plej elstaraj poetoj de nia literaturo, kun postparolo de Mao Zifu, kiu skribis i.a.: "Sub la plumo de Camacho la lingvo revenas al sia origina stato - nek makulita nek perfortita, kaj rekta kaj freŝa. (...) Por legi liajn versojn sufiĉas nur instinkta sento por la lingvo."


Skabio, de Sten Johansson

Originala poemaro:

Perversaj rilatoj

Poemoj 1977-2015
de Victor Sadler

ISBN 9781595693068
66 paĝoj. Mola bindo

Preskaŭ duonan jarcenton post la apero de Memkritiko, Victor Sadler revenas per sia dua poemaro...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Priskribo: Preskaŭ duonan jarcenton post la apero de Memkritiko, Victor Sadler revenas per sia dua poemaro. Pro la longe prokrastita publikigo, liaj Perversaj rilatoj fariĝis literatura legendo. Nun la aŭtoro, unuanime agnoskita kiel unu el la plej originalaj voĉoj de la esperanta poezio, majstre kribris siajn versojn el diversaj vivsezonoj kaj arigis ilin en kolekton, kiu jam estas klasikaĵo.


Testamente

Originala poemaro:

Testamente

de Edwin de Kock

ISBN 9781595692887
698 paĝoj. Originala poemaro.
Malmola bindo, kromkovrilo.

Ĉi tiu vivoverko de Edwin de Kock kolektas ĉiun lian originalan poezion, verkitan dum 59 jaroj - de 1955 ĝis 2014.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

9" x 6" (23 cm x 15,2 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Al la impresa nombro de prezentitaj poemaroj, pri kiuj oni povas detale legi en la antaŭparolo, apartenas kuraĝaj, pioniraj kolektoj kiel "Fruaj poemoj" (1955-1957) kaj "Kvin elementoj" (1957-1958) kaj saĝaj, energiaj verkoj de la oldaĝo kiel "Sub fremdaj ĉieloj" (2007) kaj "Postrikolte" (2012; al ĉi lasta poemaro, Edwin de Kock aldonis en 2014 unu plian, plej freŝan verkon, "Al Jorge Camacho", nur semajnojn antaŭ la publikigo de ĉi tiu libro). Menciindas krome, ke "La konflikto de la epokoj" (1959-1992) kies Libroj 1 kaj 2 aperis diverstempe en eldonoj kvante tre limigitaj, enhavas ankaŭ (ne kompletan) Libron 3, kiu antaŭ ĉi tiu volumo neniam enmondiĝis presforme.

Aldoniĝas al la kompleta poemaro diversaj notoj, glosaro kaj apendicoj. Kaj ĉar kelkajn el siaj poemaroj la aŭtoro kun sia edzino mem eldonis, li mencias en sia antaŭparolo ke "...per ĉi tiu poezia verkaro kolektita, multaj miaj poemoj aperas en digna vesto por la unua fojo."

Edwin de Kock (naskiĝinta en 1930 en Sud-Afriko kaj vivanta en Usono) estas instruisto, profesoro, teologo kaj unu el la plej eminentaj poetoj en nia lingvo.


kantoj de anteo

Originala poemaro:

kantoj de anteo

de Mao Zifu

ISBN 9781595690449
260 paĝoj. Originala poemaro.

Kantoj de Anteo estas moderna poemaro de paralizita juna viro en Ĉinio. En ĝia aperigo kunlaboris i. a. Jorge Camacho, István Ertl, Miguel Fernández, Antonio Valén kaj Shi Chengtai. Unu el la plej mirigaj kaj nekredeblaj libroj en la moderna Esperanto-literaturo. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "... brila matematikisto, eksa elstara sportisto. Ekseco provokita de missorta okazaĵo: traktoro koliziis kun li dum biciklado. Prezenco genciane amara: li sidas rul-seĝe, kun pli ol la duono de la korpo paralizita. Por verki, li krucen aranĝas du krajonojn kaj metas ilin inter siajn rigidiĝintajn fingrojn. Tiel li tajpas. Nur la patrino, jam sepdekkelkjara, flegas lin. La gefratoj, kune kun la patro, devis resti aliurbe. Ekonomiaj problemoj . . . Mia kolego kaj amiko István Ertl poŝtis al mi la manuskripton de zifua poemaro titolita Kantoj de Anteo. Kiam mi enprofundiĝis en la putojn kaj ŝaktojn de liaj mond-perceptoj; kiam mi trairis la buntan arbaron de liaj metaforoj kaj simboloj mi enamiĝis al la poem-kolekto. Similan ravon spertis mia kompano el la ibera rondo, la filologo Antonio Valén. Tiel, ke ni decidis verso-post-verse analizi la tuton, revizii ĝin kaj, fine, klopodi ke iu eldonisto okupiĝu pri ia libroforma aperigo . . . Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Paganini, nome tian misteran povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj neniu filozofo kapablas klarigi." (Miguel Fernández)


lau neplanitaj padoj

Originala poemaro:

laŭ neplanitaj padoj

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595692566
104 paĝoj. Originala poemaro.

Malmultaj tiom kontribuis al la originala poezio, al la esea kaj la traduka artoj en Esperanto, kiel Baldur Ragnarsson, kiu antaŭ pli ol duon jarcento sur prizis la poeziamantojn per Ŝtupoj sen nomo (originala poemaro; Stafeto, 1959). Lia literatura lerto ligiĝas al la islanda humo... Tiun gravan kvaliton de lia verkado vi certe retrovos en laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la jaroj 2011 kaj 2012.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Ferenc Szilágyi skribis iam en Norda Prismo: "... lin [Baldur Ragnarsson] pelas la esploro de ĉio, kio kuŝas kaŝita en vi, en mi kaj en ĉiu homo de la unua historia balbuto. Lia literatura lerto ligiĝas al la islanda humo..."

Mondial aperigis tiel jam la okan libron, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni: Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La neceso akceptebla (originala poemaro; 2008), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


La fontoj nevideblaj

Originala poemaro:

La fontoj nevideblaj

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595691743
128 paĝoj. Originala poemaro.

Okaze de sia 80a naskiĝtago, la islanda Esperanto-poeto Baldur Ragnarsson mem pridonacis ŝatantojn de la originala Esperanto-literaturo - per tiu ĉi plej freŝa poemaro. La fontoj nevideblaj konsistas ĉefe el poemoj verkitaj inter 2008 kaj 2010.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La admirinde riĉa imagomondo de la aŭtoro ankaŭ ĉi-volume kombinas legendojn, memorojn kaj observojn pri interhomaj rilatoj en profunde filozofia maniero.

Mondial aperigis entute ok librojn, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni:  laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la pasintaj du jaroj 2011 kaj 2012, Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La neceso akceptebla (originala poemaro; 2008), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


La neceso akceptebla

Originala poemaro:

La neceso akceptebla

de Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690968
116 paĝoj. Originala poemaro.

En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena kun ĉiuj ĝistiamaj poemoj kaj eseoj de Baldur Ragnarsson, kaj nur kelkajn monatojn poste Mondial jam povis publikigi tiujn ĉi tam novajn originalajn poemojn de la islanda verkisto, kreitajn en 2007 kaj 2008.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo:

"Ĉiam proksimas iu historio, kiu savas nin el la ŝajna mondo. Tre eble la historio estas la vero, la realo mem, malŝajnaj faktoj, kiuj ebligas al ni iri rektaj, kvankam pezas niaj kapoj."

(Baldur Ragnarsson)

Mondial aperigis entute ok librojn, kiun Baldur Ragnarsson aŭ mem verkis aŭ tradukis por ni:  laŭ neplanitaj padoj, enhavanta poemojn verkitajn dum la jaroj 2011 kaj 2012, Sendependaj homoj de Halldór Laxness (roman-traduko; 2007), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2009-2012), La Edda de Snorri Sturluson (traduko de unu el la ĉefaj prozaj fontoj de la skandinavia mitologio; 2008), Vundebla loko de Gerður Kristný (traduko de poemaro de moderna islanda poetino; 2009), La fontoj nevideblaj (originala poemaro; 2010), Sagao de Egil (traduko de unu el la ĉefaj el la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj pri la vikingo, batalanto kaj poeto Egil Skalla-Grimsson; 2011), Sagao de la Volsungoj – kaj ĝiaj fontoj (traduko de la plej fama el la t.n. pratempaj islandaj sagaoj; 2011), kaj nun laŭ neplanitaj padoj (originalaj poemoj 2011-2012). 


en la profundo

Originala poemaro:

En la profundo

de Jorge Camacho

ISBN 9781595692597
320 paĝoj. Originala poemaro.

Tiu ĉi  plej nova libro de Jorge Camacho entenas originalajn poemojn en Esperanto, verkitajn de 2009 ĝis 2013. Ĝi  krome enhavas intervjuon kun la aŭtoro kaj postparolon de Probal Dasgupta.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Probal Dasgupta skribas: En siaj poemoj, "...Camacho intense malakceptas la superstiĉojn de religioj, de naciismoj, eĉ de la esperantista misiismo - kaj interpunkcias siajn tekstojn per sakroj por tion signi. (...) Mi kaptas la okazon diri al la sama publiko ion, kio devus jam esti evidenta: La verkaro de Jorge Camacho Cordón estas ne nur esperantuje, sed poetike atentinda."


La silika hakilo

Originala poemaro:

La silika hakilo

de Jorge Camacho

ISBN 9781595692269
136 paĝoj. Originala poemaro.

Kun postparolo de Baldur Ragnarsson. Originala poemaro de unu el la plej kreemaj Esperantaj poetoj, Jorge Camacho (Hispanujo), kun poemoj el 2011.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Baldur Ragnarsson skribas pri li kaj liaj poemoj: "Jam en la unua poemo de Camacho en 'Ibere libere' konstateblas stilo, kiun li en siaj postaj poemaroj stabiligis ĝis efiko de ia nova ĝenro en la Esperanta poezio, kiun mi emas nomi 'organisma realismo', dum mankas pli taŭga termino. Tiun stilon karakterizas originala kaj kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun firme subtenas konciza kaj preciza vortuzo, kiu ofte mirigas per sia bilda dinamiko."

Jorge Camacho krome eldonis ĉe Mondial sian poemaron koploj kaj filandroj kaj en la profundo kaj ĉefredaktis la literaturan periodaĵon Beletra Almanako, same eldonitan de Mondial.


koploj kaj filandroj

Originala poemaro:

koploj kaj filandroj

de Jorge Camacho

ISBN 9781595691163
152 paĝoj. Originala poemaro.

Originala poemaro de unu el la plej talentaj verkistoj de la movado. Kun enkonduko de Jorge Camacho, kaj kun postparolo de Miguel Fernández.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Koploj kaj filandroj estas la natura sekvo de Eklipsas. Se en ĉi poemkolekto nia poeto malkovris al ni aliajn vojojn kaj vibrigis nin per neaŭditaj tonaloj, nome starigis la bazon de nova poezia universo, en la libro, kiun vi havas enmane, li montras sin mastro de tia universo." (Miguel Fernández, en la postparolo)


Nazim Hikmet in Esperanto

Benoît Philippe:

Kvazaŭ varfo
Originalaj poemoj en Esperanto

ISBN 9781595693327
204 paĝoj. Mola bindo

Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unue venas supraĵa lego per tuja rimarko de la eksteraj dekor­aĵoj: oni frandas la son-elekton kaj la vort-varion; due, oni atingas la stilfigurojn kernaj por la komenca ŝajnsignifo. Dum tiu ĉi ŝtupo oni ektrovas eblajn kaj tamen brilajn vortludojn kiuj kune kun la stilfiguro kaj la fona, sed fajna, muziko, helpas la leganton trovi fine la poezian sencon... Kiel ĉe komenco de montara pado, iom post iom oni ekĝuas la varion de la floroj, kaj la multaj survojaj atingoj dum-iraj forgesigas la ŝvitigan penadon... Philippe ŝajnas plene aliĝi al la modernismo, kaj kiel pentristo prenas el sia paletro diversajn kolorojn, tiel li vortumas verse... Post redaktado de la interesa Glaŭka lum' (1994) kaj publikigo de du riĉaj kaj valoraj poemaroj (la unua, Verse reversi, aperis en 2008), Philippe plenrajte eniris en la historion de la literaturo en Esperanto." (Nicola Ruggiero)


verse reversi

Originala poemaro:

Verse reversi

de Benoît Philippe

ISBN 9781595690975
160 paĝoj. Originala poemaro.

Kiel niaj plej kreivaj aŭtoroj, Philippe uzas brile, surprize, vive ne nur la adverbojn sed ankaŭ nove konstruitajn vortojn kaj esprimojn… Karakterizas lian poezion la abundo de fortaj, memorindaj bildoj.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En la poezio de Benoît Philippe (Germanujo, 1959) “...varias temoj kaj stiloj… Jen la lingvo Esperanto mem, jen la eksplicitaj vers-omaĝoj al Nicolino Rossi, jen la tempopaso aŭ ‘viv-pasemo’, la melankoliaj pase-veo, morgaŭtimo kaj mortotimo… Kiel niaj plej kreivaj aŭtoroj, Philippe uzas brile, surprize, vive ne nur la adverbojn sed ankaŭ nove konstruitajn vortojn kaj esprimojn… Karakterizas lian poezion la abundo de fortaj, memorindaj bildoj… Simile al pentristo, fotisto aŭ filmisto, Philippe trafe prezentas ekfoton aŭ momentbildon en nur kelkaj versoj… Jen poeto inter du mondoj aŭ du lumoj; inter la tento kaj la streĉo; inter perturbo kaj sereno.” (Jorge Camacho)


chiuj dioj estas for

Originala poemaro:

"Ĉiuj dioj estas for" – Novjorkaj poemoj

de Ulrich Becker

ISBN 9781595690098
104 paĝoj. Originala poemaro.

La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA publikigas sian unuan poemaron, verkitan en 2003/2004 en Esperanto, pri la urbo kiu ekestis lia dua hejmo.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La poemaro konsistas el tri partoj - 1. Pri la urbo mem, 2. Unu kun vi, 3. Ĉiuj dioj estas for. La poemoj rakontas pri la vivo en la urbo, pri amo kaj homaj interrilatoj. La poemoj pri Novjorko respegulas la sentojn kaj spertojn de la aŭtoro post lia translokiĝo de Germanio al Usono.