Tradukita prozo

Saltu al: Tradukita poezio / Tradukita dramo


1. El la bengala


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Manashi Dasgupta:

Ses trovnoveloj

ISBN 9781595694607
124 p. Mole bindita libro.
El la bengala tradukis al Esperanto: Probal Dasgupta

     

Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de inte­lekt­uloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopod­adis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion… 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA (revenu!) / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com 

Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de inte­lekt­uloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopod­adis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion… 

En sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detekt­iva fikcio. Ŝi ja uzas en ĉi tiuj noveloj la ilaron de tiu ĝenro, kiun tamen ŝi remuldas en neatendita direkto. La protagonisto estas ĵurnalisto; fandi en ŝia figuro la ĵurnalistan identecon kun la de­tektiva estigas interplektiĝon de du malsamaj ĝenroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novel­arto. La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni deĉif­ras. 

La de­tek­tiva fikcio estas unu ĝenro en kiu plej sukcesas teks­toj kon­­tur­iĝantaj laŭ komune konata ŝablono kaj premantaj kuti­majn formajn klavojn. La nuna aŭtoro, kvankam ŝi uzas iujn el la formulaj ŝabloneroj, okupacias la ĝenron kiel aŭtorino. Ŝi tamen ne kontraŭmetas ian esence inan detektivan fikcion kon­traŭ esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sin­pri­trakta. 

(Subha Chakraborty Dasgupta en sia Antaŭparolo)


2. El la itala:


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Claudio Morandini:

Unutema rapsodio.
Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

ISBN 9781595693976
Romano tradukita en Esperanton.
212 paĝoj. Mole bindita libro.

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa Esperanto-traduko de Giulio Cappa.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / AbebooksAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Smashwords (ePub), Google Play Books

Priskribo: Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, eĉ sciencfikcio – jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilriĉa Esperanto-traduko de Giulio Cappa:

En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojaĝas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disĉiplo omaĝas preskaŭ forgesitan majstron. La titolo de la projekto, "Unutema rapsodio", reeĥas unu el la plej tipaj komponaĵoj de Dvoinikov. Infanaĝon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senreviĝo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankaŭ sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo. Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo – kaj la kunvivadon inter kunuloj.

Claudio Morandini naskiĝis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia ĝis nun plej granda sukceso, Neĝo, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas ĝia unua traduko.

 

 


3. El la hispana:


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Miguel Delibes:

Sinjorino en ruĝo sur griza fono
(Traduko al Esperanto)

ISBN 9781595694478
92 p. Mole bindita libro.
Tradukis: Antonio Valén
     

Sinjorino en ruĝo sur griza fono (1991) retrospekte elvokas la tro frue mortintan edzinon, kaj la rezulto estas belega am-historio kun ne pokaj membiografiaj elementoj....

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (neniu, laŭ kontrakto kun la hispana eldonejo)

Miguel Delibes (1920-2010), aŭtoro de dudeko da roma­noj kaj eterna kandidato al la Nobel-premio pri Literaturo, kombinadis beletran kvaliton kaj facilan vendatecon. Sinjorino en ruĝo sur griza fono (1991) retrospekte elvokas la tro frue mortintan edzinon, kaj la rezulto estas belega am-historio kun ne pokaj membiografiaj elementoj. La edzino de la aŭtoro, Ángeles de Castro, virino delikata kaj tamen forta, estis lia ĉefa komplico kaj ankaŭ lia unua legantino. La romano evidente omaĝas ŝin, eĉ se la aŭtoro modifis kelkajn detalojn: ne la verkisto Miguel sed la pentristo Nicolás rakontas unuapersone, Ángeles nomi­ĝas Ana, la forpaso okazas unu jaron poste… Ni ĉeestas la evoluon de virino kun longa malsano nekripliga tra la okuloj de ŝia edzo; virino, kiu suverene belas kaj freŝas sur la griza fono de la malsano. Samtempe, du gefiloj de la paro sidas en prizono pro politikaj kialoj fine de la Franco-diktaturo en Hispanio…


Cent jaroj da soleco

Serio Oriento-Okcidento:

Cent jaroj da soleco

de Gabriel García Márquez
trad. Fernando de Diego

ISBN 9781595693013
412 paĝoj. 3-a eldono de la traduko de la mondfama romano en stilo de magia realismo. Mola bindo

Cent jaroj da soleco (1967) estas la ĉefverko de la nobelpremiita kolombia aŭtoro Gabriel García Márquez (1927-2014) kaj unu el la plej famaj verkoj de la hispanlingva kaj la monda literaturo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.).

Priskribo: Cent jaroj da soleco (1967) estas la ĉefverko de la nobelpremiita kolombia aŭtoro Gabriel García Márquez (1927-2014) kaj unu el la plej famaj verkoj de la hispanlingva kaj la monda literaturo.

La romano en la stilo de "magia realismo" rakontas la historion de la familio Buendía dum sep generacioj en la fikcia vilaĝo Macondo, kien José Arcadio Buendía kaj lia edzino venis por ekhavigi al si pli bonan vivon. Baldaŭ post ilia alveno, Macondon trafas eksterordinaraj homoj kaj nekutimaj eventoj, kiuj kontribuas al la esperoj kaj fiaskoj de la membroj de la granda familio kaj de Macondo.

La tradukon el la hispana en Esperanton de Cent jaroj da soleco majstre realigis Fernando de Diego (1919-2005). La Esperanta versio aperis unue en 1992 ĉe la eldonejo Fonto en Brazilo kaj estas nun publikigita de Mondial en la tria eldono.


4. El la germana:


Hesse: Sidarto

Sidarto (Hinda poezia rakonto)

de Hermann Hesse
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595691750
128 paĝoj. Romano.

Sidarto estas rigardata de kelkaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller eĉ konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la ĝenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ĝuste por germano.".

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Mondliteraturo en Esperanto

En 1922, post multjara okupigho pri hinduismo kaj budhismo, la germana kaj svisa verkisto Hermann Hesse (1877-1962; Nobel-premio en 1946) publikigis sian romanon "Sidarto. Hinda poezia rakonto". La eventoj en la libro kondukas nin proksimume al la jaro 500 a.K., al la tempo de la fondinto de budhismo, Gotamo Budho. Ni sekvas la vivon de samtempulo de Gotamo, Sidarto, kaj ties serĉon de atmano, t.e. de la nedetruebla, unueca kaj eterna esenco de la spirito. La romano, konsistanta el du partoj kun kvar kaj ok ĉapitroj, strukture pli-malpli sekvas bazajn principojn de la budhisma instruo, la "Kvar noblajn verojn" kaj la "Noblan okeran vojon".

"Sidarto" estas la naŭa romano de Hermann Hesse. Ĝi estas rigardata de kelkaj kiel simpligita priskribo de hindaj religioj kaj filozofioj el okcidenta vidpunkto, sed entuziasme akceptita de aliaj kiel kreema literatura interpreto de budhismaj principoj; kaj la usona verkisto Henry Miller eĉ konstatis: "Krei Budhon, kiu superas la ĝenerale akceptitan Budhon, estas nekredebla faro, ĝuste por germano."

La traduko de Detlef Karthaus nuancite redonas la simplecon kaj poeziecon de la germana originalo


Hesse: Demian

Demian (La historio de la junaĝo de Emil Sinkler)

de Hermann Hesse
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595690661
144 paĝoj. Romano.

En la jaro 1919, la germana-svisa verkisto kaj posta nobelpremiito Hermann Hesse (1877 – 1962) publikigis sian parte aŭtobiografian romanon Demian sub la pseŭdonimo Emil Sinclair (Sinkler). Ĝi estas romano pri la ofte komplika vojo de junuloj al sintrovo aŭ memrekono, antaŭ ĉio de tiuj junuloj kiuj, kiel Hesse mem, kiel adoleskuloj sentis sin pli soluloj ol partoj de grupoj de samaĝuloj. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Hesse tenas la lingvaĵon kaj la agad-strukturon de la romano tre simplaj, ne nur por rekte komprenigi sin al junuloj, sed precipe por fokusigi la atenton de la legantoj al la interna evoluo de la ĉefa heroo. Hesse estis tiam adepto de psikanalizo, kaj la romano povas esti komprenata kiel studo de la evoluo de juna homo el la vidpunkto de psikanalizo. 
Samtempe, Hermann Hesse enplektis en la historion de Sinkler multon el sia propra junaĝo: sian rilaton al sia familio, siajn deprimojn, siajn misvojojn, la serĉon de amo kaj vera amikeco, kaj sian fojan samseks-erotikan rilaton. La figuro de Demian, gvidanto kaj savanto de Sinkler en la romano, estas rigardata kaj kiel amiko de Sinkler, kaj kiel personigita parto de Sinkler mem. La Kain-signo, kiun, en la romano, homoj rekonintaj sin mem, portas sur sia frunto, kaj la societo de tiuj portantoj de la Kain-signo, rilatas al la Societo de Monte Verità en Svislando, al kiu Hesse apartenis, kaj kiu en la komenco de la 20-a jarcento estis komunumo de artistoj kaj elirpunkto de pluraj modernaj kaj alternativaj movadoj.
Kun Steppenwolf (Stepolupo)Siddharta (Sidharto) kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj), Demian apartenas al la ĉefaj verkoj de Hesse kaj siatempe rapide fariĝis sukcesa kultlibro por adoleskaj homoj.


Schlemihl

La mirindaj aventuroj de Petro Schlemihl (Ŝlemilo, la homo sen ombro)

de Adelbert von Chamisso
trad. Eugen Wüster

ISBN 9781595690616
92 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La homo sen ombro - Ŝlemilo kiu vendis sian ombron al la diablo. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Schlemihl: pron. Ŝlemil. Schlemihl, aŭ pli bone Schlemiel, estas hebrea nomo kaj signifas Teofilo aŭ Amata de Dio. 
"En la popola lingvo de l’judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno." 
(Adelberto de Chamisso)

"Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton, sen la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo. Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj geografiajn baraĵojn. Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron;—sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos, vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl, pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuaĵo. ..." 
(Eugen Wüster)


Lotte en Weimar

Lotte en Weimar

de Thomas Mann
trad. Karl Schulze

ISBN 9781595690210
448 paĝoj. Romano.

La Nobel-premiita germana verkisto Thomas Mann skribis en "Lotte ein Weimar" sian plej personan kaj eble plej ambician romanon. Kun enkonduko de Ulrich Becker.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La iama amatino de Goethe (Charlotte, nomita Lotte) venas al la urbo Weimar (44 jarojn post la amrilato) por revidi lin, kiu intertempe estas mondfama viro - fama i.a. pro la fakto ke li skribis sian unuan sukcesan romanon ("La Suferoj de la juna Werther") ĝuste pri la amrilato al Lotte... 

Sed "Lotte en Weimar" estas multe pli ol la revido inter Lotte kaj Goethe - ĝi estas subtila historia pentraĵo pri la tempoj de Goethe kaj Mann, pri la germana "animo", pri la rilato de famuloj al la popolo (kaj inverse), kaj - kiel ĉiam ĉe Thomas Mann - pri ĉiuj ajn homaj vantecoj. 

Komplika, bela, serioza, humura - grandioza romano. 

Thomas Mann skribis "Lotte en Weimar" dum sia ekzila tempo en Usono (en la dua duono de la 30-aj jaroj). 

Esperantigita de la tradukisto de "Faŭsto" (Goethe) kaj de la "Trigroŝa Romano" (Bertolt Brecht) - Karl Schulze.


5. El la islanda:


Sendependaj homoj

Sendependaj homoj

de Halldór Laxness
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690562
480 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La romano temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn.

Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.

"La historio pri Bjartur ne estas ia izolita rakonto pri la vivo de unu homo, kiu sola batalas por sia sendependeco. Ĝi havas ankaŭ signifon pli ĝeneralan. Ĉie en la mondo, en ĉiuj landoj, troviĝas homoj similaj al tiu islanda farmisto. Kiam Sendependaj homoj aperis en Usono, iu recenzinto asertis, ke miloj kaj miloj da liaj similuloj loĝas en Novjorko sola. La historio de Bjartur estas mallongigo de la historio de ĉiuj homoj, kiuj jarcenton post jarcento vane penadis en sia batalado vivteni sin kaj siajn familiojn per siaj propraj fortoj, kun nur unu senindulga celo: fariĝi sendependaj." (Baldur Ragnarsson)


La Edda de Snorri

La Edda

de Snorri Sturluson
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595690784
160 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.

Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.

(Baldur Ragnarsson)


Sagao de Egil

Sagao de Egil

de nekonata
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595691897
222 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: Sagao de Egil apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj, "Sagao de Egil" estas la plej granda. Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (ĉ. 910 ĝis ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj. "Sagao de Egil" prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas vikingo, senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro.
(Baldur Ragnarsson).


Sagao de la Volsungoj

Sagao de la Volsungoj

de nekonata
trad. Baldur Ragnarsson

ISBN 9781595692337
252 paĝoj. Sagao, mitologia rakonto.

Mondliteraturo en Esperanto: Sagao de la Volsungoj estas la plej fama de la t.n. pratempaj sagaoj, kiuj temas pri pranordiaj (ĝermanaj) mitologiaj herooj, kiuj laŭdire ekzistis antaŭ la ekloĝiĝa tempo de Islando en la 9a kaj 10a jarcentoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Verkita iam en la 13a jarcento de nekonata aŭtoro, la Sagao prenas sian nomon de la reĝa familio Volsungoj (isl. Völsungar). Ĝia bazo estas dek du antikvaj poemoj pri herooj, konservitaj en islanda manuskripto nomata Codex regius, kiu enhavas 39 mitologiajn poemojn pri dioj kaj herooj. Tiu kolekto de poemoj estas kutime nomata la Poezia Edda, kontraste al la Edda de Snorri Sturluson (1179-1241), kiu enhavas prozajn rakontojn pri la pranordaj dioj (trad. de Baldur Ragnarsson al Esperanto en 2008; eld. Mondial, Novjorko).

Ĉi nova libro entenas ambaŭ: la Sagaon de la Volsungoj kaj ties fonton, la dek du poemojn el la Poezia Edda — denove en la traduko de la islanda poeto Baldur Ragnarsson.

Kono de Sagao de la Volsungoj estas valora i.a. por admirantoj de la muzik-drama ciklo de Richard Wagner, La Ringo de la Nibelungoj, por kiu la komponisto uzis malpli multe la mezepokan germanan Kanton de la Nibelungoj ol oni ĝenerale supozas (kiu estas kortegana eposo, kiu ne kongruis kun la revolucia pensmaniero de Wagner), sed pli la paganan materialon kaj la emociajn sintenojn troveblajn en antikvaj heroaj poemoj de la nordo kaj en Sagao de la Volsungoj.



6. El la angla:


Orwell: 1984

Mil naŭcent okdek kvar

de George Orwell
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692498
288 paĝoj. Romano. Aĉetu ĉe Mondial

La romano Mil naŭcent okdek kvar de la brita aŭtoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia Antaŭvorto: utopian, ĉar en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 ŝajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, ĉar ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj ĉionobservaj, kiajn la libro prezentas.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Pro kopirajtaj kialoj, la libro dume estas libere havebla nur en kelkaj landoj.
Aĉetu ĉe: Mondial
Aĉetu ĉe: UEA 
Aliaj retejoj: 9781595692498

Priskribo: En Mil naŭcent okdek kvar, la mondo estas dividita inter tri superŝtatoj, kiuj konstante militas unu kontraŭ la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, ĉefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties ĉefa urbo, Londono. Ĝi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu ŝajnigas esti fidela membro de la ĉionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. 

Pluraj vortoj aŭ frazoj inventitaj de Orwell por tiu ĉi delonge klasika romano enŝteliĝis en la anglan lingvon, kiel Granda Frato rigardas vin (Big Brother is watching you), duoblapenso (doublethink), pensokrimo (thoughtcrime) aŭ Novparolo (Newspeak). La nomo de la aŭtoro mem rezultis en la adjektivo Orwellian (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de aŭtoritatoj, aŭ al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.

Sed, tute ironie, tiu ĉi "Novparolo", kies celo en la romano estas limigi la vorttrezoron de la homoj kaj tiel malebligi al ili pensi en tro kompleksa maniero, havas plurajn komunajn trajtojn kun la lingvo Esperanto mem, al kiu la romano nun estas tradukita. Tiu komuneco ne estas tute hazarda, ĉar la edzino de Eŭgeno Lanti, Ellen Kate Limouzin (Nelly), estis same la onklino de George Orwell; tiel ke estas supozate, ke tra ŝi, Orwell havis almenaŭ iomete da kono pri la strukturo de la lingvo.

 


Montgomery: Anna de Verdaj Gabloj

L. M. Montgomery:

Anna de Verdaj Gabloj

ISBN 9781595694379
302 p. Mole bindita libro.
Tradukis Trefflé Mercier

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la kanada aŭtorino Lucy Maud Montgomery. Kvankam ĝi estis verkita por ĉiuj aĝoj, ĝi estas hodiaŭ konsiderata unu el la klasikaj noveloj por infanoj. Mondial prezentas ĝin en la Esperanto-traduko de Trefflé Mercier.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

Anna de Verdaj Gabloj (angla titolo: Anne of Green Gables, 1908) estas romano de la kanada aŭtorino Lucy Maud Montgomery. Kvankam ĝi estis verkita por ĉiuj aĝoj, ĝi estas hodiaŭ konsiderata unu el la klasikaj noveloj por infanoj. Mondial prezentas ĝin en la Esperanto-traduko de Trefflé Mercier.

La romano priskribas la vivon kaj aventurojn de Anna Shirley, orfino, kiu en la aĝo de dek unu jaroj estas adoptita de la gefratoj Mateo kaj Marila Cuthbert, kiuj origine celis adopti knabon, kiu helpu ilin dum la laboro sur ilia farma bieno en la fikcia urbeto Avonleo. 

Anna de Verdaj Gabloj estas tradukita al almenaŭ 37 lingvoj, kun vendoj de pli ol 50 milionoj da ekzempleroj, tiel fariĝinte unu el la plej vaste vendata libro en la mondo. La libro estis plurfoje adaptita kiel filmo por kinejo kaj televido kaj eĉ kiel muzikalo.


Perlo - Pearl

Perlo

Traduko de "Pearl", fama mezangla poemego.
Tradukis Marjorie Boulton. Enkonduko de Humphrey Tonkin.
Editoris: Edmund Grimley Evans.

ISBN 9781595693952
146 paĝoj. Mola bindo

"La verko troviĝas en unusola manu­skripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion diman­ĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Dum mi estis en la domo de Marjorie Boulton en Oksfordo, mi ek­vidis faskon da surtajpitaj flav-oranĝaj paperoj, kiun mi tuj rekonis kiel manuskripton de ŝia neeldonita traduko de Perlo, menciita en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto de Geoffrey Sutton kun la informo, ke ĝi ankoraŭ atendas publikigon. Kun la manuskripto trov­iĝis libro de la originala teksto kun mul­taj krajonaj notoj kaj kvarpaĝa manskriba dokumento "Pri la traduk­ado". La 101-strofa, 1212-versa poemo estis verkita en la malfrua 14-a jarcento de aŭtoro, kies nomon oni ne scias, en nordokcidenta dia­lekto de la mezangla. Ĝi priskribas sonĝon aŭ vizion, en kiu patro renkontas sian mortintan filinon." (Edmund Grimley Evans)

"La verko troviĝas en unusola manu­skripto en la Brita Muzeo. Marjorie Boulton, eble la plej flua poeto en la tuta Esperanto-literaturo, nomis tiun ĉi poemon "netradukebla". Se jes, ŝi mirige bone tradukis la netradukeblon - kaj faris tion diman­ĉon post dimanĉo, irante sian propran poezian kaj spiritan vojaĝon. Por ŝi, Perlo estis kvazaŭ pilgrima celo - atingita (tiel mi kuraĝas diri) en gloro." (Humphrey Tonkin)

 

 


Sorchisto de Oz

La Mirinda Sorĉisto de Oz

de L. Frank Baum
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692450
278 paĝoj. Romano por infanoj kaj plenkreskuloj.

Mondliteraturo en Esperanto / Kun centoj da ilustraĵoj el la originala angla versio: En la centro de la historio staras la knabino Doroteo, kiun ciklono transportas en la mirakloplenan landon Oz, kie ŝi amikiĝas kun strangaj estaĵoj, renkontas bonajn kaj malbonajn sorĉistojn kaj travivas multajn aventurojn. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La romano estis tradukita en multajn lingvojn, ankaŭ jam en Esperanton. Nia tradukinto, Donald Broadribb, krome esperantigis la aliajn 13 Oz-librojn, kiuj estis verkitaj de L. Frank Baum post la enorma sukceso de la unua volumo - sur ĝi baziĝas teatroprezentaĵoj kaj fama filmo (1939, kun Judy Garland en la rolo de Doroteo).

Nia eldono enhavas la plej multajn el la ilustraĵoj de W. W. Denslow el la unua anglalingva libro, nigra­blankigitajn kaj iomete prilaboritajn.

 


Robinsono Kruso

Robinsono Kruso

de Daniel Defoe
trad. A. Krafft
korektis Ulrich Becker

ISBN 9781595690388
128 paĝoj. Romano. Kun belaj nigraj-blankaj ilustraĵoj de Walter Paget, kreitaj antaŭ cent jaroj!

Mondliteraturo en Esperanto: Traduko de la koncizigita angla versio de la mondfama romano.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5" (20,3 cm x 12,7 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo:"Tiu ĉi Esperanto-klasikaĵo "Robinsono Kruso" estas granda atingaĵo por la usona merkato, ĉar ĝi estas la unua Esperanta libro tia, laŭ amplekso kaj ĝenro, publikigita tie ĉi. Ĝi estis kreata kun fervoro kaj insisto, kaj laŭ la kapablo de ĝiaj kreintoj. La originalan tradukon liveris la altestimata pastro A. Krafft. Ni estas konvinkitaj ke tiu ĉi libro trovos la favoron kaj plenumos la ekspektojn de la "Esperantistaro de Ameriko kaj tutmondo"; do ni entuziasme ofertas ĝin al la tuta mondo de legantoj. La ilustraĵoj de Walter Paĝet estas tre konvenaj al la teksto. Kvankam tiu koncizigita versio de Robinsono estis kreita por plaĉi al la legantoj plej junaj, la rakonto sendube trovos vastan disvastiĝon."

R. W. Mason, k.a. (1908)


Telenio

Telenio

de Oscar Wilde k.a.
trad. Detlef Karthaus

ISBN 9781595692788
238 paĝoj. Romano.

"Telenio" estas tre eksplicita erotika romano, unue eldonita en Londono en 1893. La aŭtoro de la verko restas certagrade mistera. Ekzistas ĝenerala konsento ke ĝi estas verko de grupeto, sed ĝi plej ofte estas atribuita al Oscar Wilde. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5" (20,3 cm x 12,7 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La romano priskribas la pasian amaferon inter Kamilo Des Grieux, juna viro el familio de alta socia rango, kaj la hungara pianisto Reneo Telenio, en la fino de la 19a jarcento en Londono.

La romano estas signifa kiel unu el la unuaj pecoj de moderna anglalingva erotika literaturo traktanta samseksamajn rilatojn. Pro ĝia riĉa stilo, ĝia profundeco, komplikeco de la karakteroj kaj intrigo ĝi ankaŭ estas bona ekzemplo de beletraĵo el la Viktorina epoko kaj tial sekurigis sian lokon en la erotika mondliteraturo.

Atenton: La teksto enhavas detalajn priskribojn de seksaj agoj inter personoj de pluraj seksaj kombinoj (viro-viro / virino-virino / viro-virino). Nur por plenkreskuloj.


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sandra Haber:

Baxter Speaks! Baxter parolas!

ISBN 9781595694676
60 p. Mole bindita libro.
Rakonto en la angla kun paralela traduko en Esperanto.
Tradukis Raúl J. García

     

Baxter Speaks! is a story (in English, with an Esperanto translation) about a talking dog on a mission to promote the international language Esperanto and to foster international peace. This tale is an amalgam of historical information, fantasy and current reality. Written during the height of the 2020-22 Covid pandemic, it "speaks to" a Covid silver lining during an other wise bleak time.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 11"
Aĉetu papere ĉe: UEA (revenu!) / Mondial aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com  (revenu!)

Baxter Speaks! is a story (in English, with an Esperanto translation) about a talking dog on a mission to promote the international language Esperanto and to foster international peace. This tale is an amalgam of historical information, fantasy and current reality. Written during the height of the 2020-22 Covid pandemic, it "speaks to" a Covid silver lining during an other wise bleak time.

Baxter parolas estas rakonto pri parolanta hundo kiu volas ke homoj uzu Esperanton por atingi pacon en la mondo.



7. El la franca:


celine

Vojaĝo ĝis noktofino

de Louis-Ferdinand Céline
trad. Ĵak Le Puil, Armela LeQuint

ISBN 9781595690227
372 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La romano rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Céline; 1894– 1961) naskiĝis en malriĉa familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon. Li soldatiĝis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundiĝo li forlasis la armeon. Céline poste studis medicinon kaj laboris kiel kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungiĝo en la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por malriĉaj homoj. Dum sia libertempo li verkadis. 

Lia unua romano el 1932 fariĝis samtempe lia plej fama: Vojaĝo ĝis noktofino. Ĝi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso. La verkoj de Céline estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia ĉefa forto troviĝas en lia escepta kapablo diskreditigi preskaŭ ĉion – kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaĝan humanecon. La traduko fare de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo.


Diablo en la korpo

Kun diablo en la korpo

de Raymond Radiguet
trad. Michel Duc Goninaz

ISBN 9781595690340
140 paĝoj. Romano. Kun kovrilo de Serge Sire.

La skandalo kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Sed Kun Diablo en la korpo estas precipe ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franc-lingva, samtempe realisma kaj psikologia.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: En apudpariza urbeto dum la unua mondmilito, la deknaŭ-jara edzino de militanta soldato travivas amaventuron kun deksesjara knabo. Kompreneblas, ke ĉi tiu temo povis agaci la defendantojn de la burĝa moralo kaj de la armea honoro. Sed, kiam tiu knabo difinas la militon kiel "longan libertem-pon" kaj ĝojas pro ĝia daŭrigo, kiu malebligas la revenon de la edzo, li trovas kontraŭ si kaj la patriotojn kaj la pacifistojn, kiuj en la postmilitaj jaroj dividis inter si la ideologian kam-pon. Facile imageblas la etoso de skandalo, kiun frontis ĉi tiu romano en 1923. La reala fakto, sur kiu baziĝas la fikcio, estas eĉ pli drasta: Raymond Radiguet (Rajmondo Radige) estis nur dekkvarjara, kiam li travivis amaventuron kun la dudekkvarjara Alice Saunier, ankaŭ soldatedzino. 

La skandalo kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano kvazaŭ miton. Sed Kun Diablo en la korpo estas precipe ĉefverko de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al renovigo de la romana ĝenro franc-lingva, samtempe realisma kaj psikologia. "

Michel Duc Goninaz

 


8. El la rusa:


Princo Serebrjanij

Princo Serebrjanij

de Aleksej Tolstoj
trad. Maria Ŝidlovskaja

ISBN 9781595691125
284 paĝoj. Romano.

La ĉefa proza verko de la mondfama rusa verkisto A. Tolstoj! Reeldono de la majstra traduko de la fama romano aperinta en Esperanto unuafoje en 1912 ĉe Librejo Esperanto, Moskvo. Kun detala glosaro, listo de rusaj propraj nomoj kaj ilia akcento, bildo de Aleksej Tolstoj, kaj kun antaŭparolo de la tradukistino!

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Ivano la Terura, Boriso Godunov, Princo Serebrjanij, kaj la tempo de bojaroj, tataroj, kozakoj kaj rabistoj, en spirhaltiga historia romano tragika, altstila, humura, en majstra traduko el la komencaj jaroj de la Esperanto-movado. La stilo de la rakontanto kaptos vian atenton de la unua ĝis la lasta paĝo, kaj donas profundan enrigardon en la situacion de Rusio de la 16-a jarcento, en la karakteron de Ivano la Terura, la rolon de Boriso Godunov, la situacion de la Bojaroj kaj la ŝanĝiĝantan rolon de la kozakoj. Certe unu el la plej gravaj libroj aperintaj en la internacia Esperanto-movado en la pasintaj jaroj! 


Gallego: Blanko sur nigro

Blanko sur nigro

de Rubén Gallego
trad. Kalle Kniivilä

ISBN 9781595690722
128 paĝoj. Romano.

Aŭtobiografia romano de handikapito pri lia vivo en orfejoj en Sovetio. Rubén Gallego ĝoje akceptis la proponon ke lia libro estu tradukita al Esperanto, kaj konsentis verki antaŭparolon speciale por nia eldono.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En 2003 Rubén Gallego ricevis la rusan Booker-premion por la verko Blanko sur nigro. La membiografia romano estas verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.

Gallego estas nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas denaske grave handikapita, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Al ŝi oni anoncis, ke li mortis baldaŭ post la naskiĝo. Efektive li ne mortis, sed estis kaŝita en diversaj infa-nejoj, kiuj iĝis la scenejo de Blanko sur nigro. Post la disfalo de Sovetio Rubén Gallego ekhavis kontakton kun sia familio, ekloĝis en Hispanio kaj iĝis hispana civitano. Nun Rubén Gallego loĝas en Usono.



9. El la sveda:


Skabio, de Sten Johansson

Tradukita romano:

La serioza ludo

verkita de Hjalmar Söderberg
tradukita de Sten Johansson

ISBN 9781595693235
208 paĝoj. Mola bindo

"La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malantaŭ ĉi amrakonto estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj.

Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ŝajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto.

Hodiaŭ ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen (vidu la foton sur la kovrilo) dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj ĉefverkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "eĉ al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankoraŭ restas fajrero da vivo en ĝi. Supozeble ĝi devas unue morti, antaŭ ol li povas balzami ĝin." (Sten Johansson)

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda aŭtoro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo eĉ trifoje: en 1945 kaj 1977 – kaj nun denove en 2016."


Strindberg: Hemsoe

Insulanoj de Hemsö

de August Strindberg
trad. Sten Johansson

ISBN 9781595690159
180 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La ĉefa temo de tiu ĉi romano – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas grava temo en la verkaro de Strindberg, kaj grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: August Strindberg (1849-1912) estas la plej internacie konata sveda verkisto. Famiĝinte per naturalismaj dramoj pri amo kaj geedziĝo, li donis gravan impulson al la ekspresionisma kaj absurdisma teatro, kaj krome novigis la svedan prozon kaj la svedan literaturan lingvon. La verkado de Strindberg ampleksas kvardek jarojn. Li verkis pli ol 60 dramojn, plurajn romanojn, novelojn, membiografiaĵojn, poemojn, eseojn, sciencajn kaj pseŭdosciencajn verkojn kaj almenaŭ dek mil leterojn. Krome li estis sufiĉe grava pentroartisto. Li dum kelkaj periodoj loĝis en la insularo oriente de Stokholmo, kaj priskribis tiun medion en pluraj verkoj, i.a. la romano Hemsöborna (Insulanoj de Hemsö, 1887). La ĉefa temo de tiu ĉi romano – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas grava temo en la verkaro de Strindberg, kaj grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro ĉe sia laboro. Eble neniu alia sveda romano havas tiel riĉan vortaron kiel Insulanoj de Hemsö. La lingva arto de Sten Johansson bonege reproduktas ĝin en tiu ĉi fascina traduko al Esperanto.


10. El la nederlanda:


Couperus: Pri maljunuloj

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas...

de Louis Couperus
trad. Gerrit Berveling

ISBN 9781595692627
258 paĝoj. Romano.

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49: Kun enkonduko de Probal Dasgupta. Traduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto. Vidu detalojn malsupre..

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de familianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura "aĵo", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...

Louis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Neder­landa literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon. 

En la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la roma­noj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro. 

La tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus:Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis ori­ginalajn poem­arojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plu­rajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling. 


11. El la malnov-greka:


Platono: Respubliko

La respubliko

de Platono (Plato)
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692542
352 paĝoj. Fikcia, filozofia eseego/dialogo.

Mondliteraturo en Esperanto: La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo.

La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. La intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara.

La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas "Socio" aŭ foje "Civitanismo." Platono tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu."

Donald Broadribb 
(El la Antaŭparolo)


12. El la malta:


Malta revo

La Malta revo

de Frans Sammut
trad. Carmel Mallia

ISBN 9781595690647
312 paĝoj. Romano.

Biografia romano pri Mikiel Anton Vassalli (1764 – 1829, nomata la "Patro de la Malta Lingvo"), grava malta verkisto kaj lingvisto. Li studis i.a. orientajn lingvojn ĉe la Universitato de Romo, kaj poste publikigis lingvistikajn verkojn, gravajn por la maltaj lingvo, literaturo kaj kulturo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Mikiel Anton Vassalli (1764 – 1829), la heroo de nia libro, estis malta verkisto kaj lingvisto. Li studis i.a. orientajn lingvojn ĉe la Universitato de Romo, kaj poste publikigis lingvistikajn verkojn, gravajn por la maltaj lingvo, literaturo kaj kulturo, i.a. maltan-italan vortaron, maltan gramatikon kaj libron kun maltaj proverboj. La malta-latina-itala vortaro (nomata “La Leksikono”) estas la tutunua teksto publikigita en la malta lingvo, pro kio Vassalli estas nomata Patro de la Malta Lingvo. “La Leksikono” poste estis republikigita de Frans Sammut, kiu ankaŭ verkis tiun ĉi romanon, “La Malta Revo”, pri la vivo de Vassalli.

Nia tradukisto, Carmel Mallia, aperigis plurajn verkojn en Espe- ranto kaj aliaj lingvoj. Li estas ankaŭ verkisto en la malta. Li krome estis la profesoro pri la franca lingvo por Frans Sammut, nia aŭtoro, ĉe privata kolegio.



13. El la hungara:


Sensorteco

Imre Kertész:

Sensorteco

Romano. Tradukis el la hungara: István Ertl
2a eldono. SERIO ORIENTO-OKCIDENTO
ISBN 9781595693761
216 paĝoj. Mola bindo


Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: Dek ses jarojn post la Nobel-premiiĝo de la aŭtoro kaj dek kvin post la unua Esperanta eldono iĝis necese rehavebligi la verkon al nia publiko... La protagonisto, Gyuri Köves, estas 15-jarulo, kies persona hungara lingvo senkritike ĉerpas el ĉio aŭdita en la familio, en la lernejo, poste en la koncentrejoj. La rezulto estas teksto kiu povas impresi surprize nebeletra... Mi esperas ke mi sukcesis trafi la ĝus­tan tonon. — István Ertl

Ĉe la legado de Sensorteco indas distingi du aspektojn: la kon­si­deron pri Kertész mem, kaj tiun pri la literaturo de Ŝoa'. Tuj kaptas onin la voĉo de la libro. Ĝi havas karakteri­zan, klare dis­ting­eblan voĉon. Ne scipovante la hungaran, mi povas juĝi nur laŭ mia legado hebrea kaj germana. En ambaŭ lingvoj sentiĝas ke lia voĉo estas voĉo aparta... Estas klare ke por Kertész homa ekzisto prioritatas super judeco. Mi nomus lin verkisto unue ekzistisma, nur due juda, kiel preskaŭ ĉiuj kiuj verkis artnivele pri la Ŝoa'. Por Kertész Aŭŝvico estas la motoro, la bazo, kaj la infanaĝo. Ĝi estas por li lernejo, eĉ ferioj, eĉ nutraĵo – laŭ metaforo de Paul Celan: "nigra lakto". — Aharon Appelfeld

La kvazaŭfikcia rakontanto (Kertész ja mem travivis Aŭŝ­vicon kaj Buĥenvaldon kaj en sama aĝo) rediras sian rakon­ton deinterne, prezentante la faktojn de la juda vivo en Budapeŝto, de la kunŝovo de judoj unue en brikfarejoj kaj poste en fervojaj bestvagonoj – la faktojn pri la kamentuboj de Aŭŝvico kaj la pikdratoj de Buĥenvaldo – esence sen komentario... La internacia lingvo Esperanto konsistigas lingvon idealan por disvastigi la mesaĝon de la Holokaŭsto al plene internacia legantaro... Bele, ke ĝuste tiu ĉi verko havas sian lokon en la Serio Oriento-Okcidento de Univer­sala Esperanto-Asocio. — Humphrey Tonkin 


14. El la galega:


Begonia Paz - La vundo

Begoña Paz:

La vundo

Novelaro de galega verkistino.
Tradukis Suso Moinhos.

ISBN 9781595693914
84 paĝoj. Mola bindo

La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la belajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. ...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Barnes&Noble / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la sunajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. La tekstoj estas intensaj, rektaj, senornamaj, samkiel la eventoj, kiujn ili priskribas. La sagaca traduko fare de Suso Moinhos, kiu evoluigis personan rilaton kun la aŭtorino, konservas ĉi tiun klarecon.

“Pluraj historioj de Begoña estas soklitaj ankaŭ sur ŝiaj ĉiutagaj spertoj en hospitalo, kie ŝi laboras: iom turbulemaj scenoj kombiniĝas kun brilaj alojoj de naŭzo kaj kortuŝa kompato... La protagonistoj klopodas restariĝi post ĉiaspecaj batoj, kiuj tamen ne sukcesas elradikigi ilin el la grundo de persona digno. Neniu el ili lasas nin indiferentaj.” (Suso Moinhos en sia “Antaŭparolo”)

 


Nazim Hikmet in Esperanto

Xosé Neira Vilas:

Memoraĵoj de kampara knabo

Romano tradukita el la galega en Esperanton
ISBN 9781595693464. Tradukis Suso Moinhos.
110 paĝoj. Mola bindo


SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 53. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo)

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas)

...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

Reago en la galega gazetaro: Farode Vigo, Praza Pública, El Correo Gallego, Atlantico, Sermos Galiza.


15. El la rumana:


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Constantin Virgil Gheorghiu:

La horo 25
(Serio Oriento-Okcidento)

ISBN 9781595694393
366 p. Mole bindita libro.

Tradukis Ionel Oneţ el la rumana.
Antaŭparolo de Pascal Dubourg Glatigny.     

Johann Moritz estas simpla kamparano kun malfacila vivo en Rumanio, en la 1930-aj jaroj. Iun tagon antaŭ la dua mond­milito, lia vivo renversiĝas de unu sekundo al la alia kaj – kvazaŭ en koŝmaro – ekkondukas lin tra vico da aventuroj de kaptito en la frenezaj muelejoj de eŭropa milita politiko...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: (revenu!)

“La horo 25... Tiu estas la tempo kiam ajna savprovo estas tro malfrua – eĉ se la Mesio venus, estus tro malfrue. Ĝi ne estas la lasta horo, sed la horo post la fina. Ĝi estas, ekzakte, la tempo de la okcidenta socio. Ĝi estas la nuna horo. La ekzakta horo!…” 

Johann Moritz estas simpla kamparano kun malfacila vivo en Rumanio, en la 1930-aj jaroj. Iun tagon antaŭ la dua mond­milito, lia vivo renversiĝas de unu sekundo al la alia kaj – kvazaŭ en koŝmaro – ekkondukas lin tra vico da aventuroj de kaptito en la frenezaj muelejoj de eŭropa milita politiko... 

La aŭtoro de la romano, Constantin Virgil Gheorghiu, nask­iĝis dum la unua mondmilito, en 1916. Li laboris i. a. kiel milit­raportisto kaj gazetara ataŝeo, kaj en 1944, kiam sovietiaj trupoj envenis Rumanion, li decidis ekziliĝi al Francio, kie li laboris kiel verkisto kaj popo. Li mortis en 1992 en Parizo. 

Kadre de la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esper­anto-Asocio, ni publikigas la romanon en la elstara traduko de Ionel Oneţ.

 


Tradukita poezio

Saltu al: Tradukita prozo / Tradukita dramo

 

Rainer Maria Rilke: La Sonetoj al Orfeo

Rainer Maria Rilke:

La Sonetoj al Orfeo - Die Sonette an Orpheus (dulingva eldono)

Tradukis Mark Fettes
En la germanam kaj en Esperanto
ISBN 9781595694164

144 p. Mole bindita libro.

 

Priskribo: Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la germana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tradukistoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: Rainer Maria Rilke (1875-1926), eksterordinara figuro ne nur de la germana sed ankaŭ de la monda literaturo, estas poeto malfacile kaptebla, kiu postlasis spurojn en la formo de bildoj kaj pensoj tra la kultura historio de la lastaj cent jaroj. Li verkis kun intensa lirikeco, kun atento al sonoj kaj signifonuancoj kiu montriĝas aparte rezistema al la streboj de tradukistoj. 

Kiel aliaj grandaj poeziaj verkoj, la Sonetoj ne tuj malkaŝas siajn sekretojn; ili similas al fruktoj kiuj maturiĝas malrapide en la koro de la leganto. Rilke konsilis, ke oni unue provu sperti ilin, ne strebante al tro hasta kompreno. 

En la unua soneto, Rilke enkondukas la bildon de "aŭdo-templo" en kiu la bestoj, sed ankaŭ la homoj, kapablas aŭskulti la muzikon de la mondo. En la lasta, li elvokas sonorilan turon, el kiu la aŭtenta memo de ĉiu homo povas elsoni. Povas esti utile, mi kredas, imagi la Sonetojn mem kiel tian templon, en kiun la poeto nin invitas; kaj kiel specon de propedeŭtiko, preparon por la propra memdisvolva, sintransforma, turokonstrua laboro kiu fine ebligus al ĉiu el ni elkanti propravoĉe. 

(El la Enkonduko de Mark Fettes)


 

Nazim Hikmet in Esperanto

Nazim Hikmet:

Poezia Antologio
Serio Oriento-Okcidento, n-ro 51

ISBN 9781595693297
204 paĝoj. Mola bindo

Tradukis: Vasil Kadifeli
Traduko de poemoj de la plej konata maldekstra poeto de Turkujo.
Redaktis: Renato Corsetti, Hirotaka Masaaki (Vastalto)
Antaŭparolo de Mark Fettes

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Traduko de poemoj de la plej konataj maldekstra poeto de Turkujo: Laŭ iuj li estas mondfama poeto, sed laŭ aliaj li estas nur "poŝtkart­poeto", kaj laŭ aliaj li estas la fama poeto Nazim Hikmet kun siaj amoj kaj amoroj. Tamen tio, kio faris lin "Nazim Hikmet", estas lia eco de genia talento kiel komunisma poeto. '
"Tiuj, kiuj ne scias kiel rifuzi, ne povas percepti nian grandan poeton Nazim Hikmet. La komunisto Nazim Hikmet vidis militon, vivis amorojn, restis en malliberejoj, travojaĝis landojn kaj, alvokante aliajn poetojn por detrui idolojn, provis kaj zorgis, ke li mem ne fariĝu idolo. Liaj verkoj samtempe estis junaj kaj novaj." (Halil İbrahim Özcan, Vicprezidanto de la "Internacia PEN Turkujo" kaj estro de la "Komitato de Verkistoj en Malliberejo")
"Nazim Hikmet per siaj verkoj estas la atestanto de luktoj kaj homoj de la 20-a jarcento... Kaj per ĉi tiu libro lia vojaĝo portos lin al Esperantujo, kie liaj poemoj renkontiĝos kun novaj voĉoj kaj pensoj." Prof. Gündüz Vassaf


 

Toldi

Toldi

de János Arany
trad. Márton Fejes

ISBN 9781595690739
88 paĝoj. Epika hungara poemo. Ilustr. de Karoly Mühlbeck.

Toldi estas epika poemo (unue eldonita en 1847) de la granda hungara poeto János Arany (1817–1882), samtempulo kaj amiko de Sándor Petőfi. Ĝi estis inspirita de la laŭlegende fortega Miklós (Nikolao) Toldi, kiu en la 14-a jarcento servis al la hungara reĝo Ludoviko la 1-a. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Toldi estas epika poemo (unue eldonita en 1847) de la granda hungara poeto János Arany (1817–1882), samtempulo kaj amiko de Sándor Petőfi. Ĝi estis inspirita de la laŭlegende fortega Miklós (Nikolao) Toldi, kiu en la 14-a jarcento servis al la hungara reĝo Ludoviko la 1-a.

La genia lingvaĵo de la poemo ŝajnis al iuj netradukebla, i.a. pro la manko (en Esperanto) de la stila tavolo, en kiu la hungara poemo estis skribita; tamen Márton Fejes, iama kunlaboranto de "Hungara Vivo", prezentas ĉi-libre sian interesan, kuraĝan Esperantan version.


Tradukita dramo

Saltu al: Tradukita poezio / Tradukita prozo


1. El la germana:


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Johann Wolfgang von Goethe:

Faŭsto
(Partoj I kaj II; kompleta eldono!
)

ISBN 9781595694690
568 p. DUR-KOVRILA, kun krom-kovrilo.
La plej fama germana dramo, nun en malmole bindita versio.
Tradukis Karl Schulze. Kun enkondukoj de Ulrich Becker kaj Sabine Fiedler

Mondliteraturo en Esperanto: Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

5.5" x 8.5"
Aĉetu papere ĉe: Mondial 

Aĉetu elektronike: Mondial  (PDF!)

Mondliteraturo en Esperanto: Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke. Kun eseo de la tradukisto pri la "Aventuroj de la Faŭst-tradukado" kaj nova eseo de Sabine Fiedler pri la traduko de Karl Schulze. 

"Tiu ĉi libro, kies unua eldono vidis la lumon okaze de la 250-a datreveno de la naskiĝtago de Johann Wolfgang von Goethe, prezentas kompletan tradukaĵon (t.e. de la unua kaj dua partoj) de la famkonata verko al Esperanto. Aldone al la poezia teksto la publikaĵo enhavas valorajn suplementojn, kiuj faras ĝin precipe instrua. Inter tiuj mi volas substreki la ampleksan studaĵon de la tradukinto Karl Schulze el la jaro 1982. Mi mem havis la feliĉon aŭskulti prelegon de Schulze pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝo en Leipzig komence de la 80-aj jaroj. Mi rememoras ke lia parolado jam tiutempe (mi estis komencanto) ege impresis min. Unue, pro la belsonaj ekzemploj donitaj, kiuj ankaŭ esperantlingve iel 'aŭdiĝis faŭste'. Due, pro la seriozeco kun kiu Schulze okupiĝis pri la du lingvoj kiujn li devis trakti, pri la komunaj kaj diferencaj trajtoj de la germana kaj Esperanto. La tiama prelego ... estis praktika prezentado de la poeziaj kvalitoj de Esperanto." (Sabine Fiedler).


Fausto de Goethe

"Faŭsto" (I kaj II, kompleta eldono)

de Johann Wolfgang von Goethe
trad. Karl Schulze

ISBN 9781595690081
568 paĝoj. Mola bindo.
Kun enkondukoj de Ulrich Becker kaj Sabine Fiedler.

Mondliteraturo en Esperanto: Unu el la plej gigantaj verkoj de la mondliteraturo - en elstara Esperanto - sur 568 paĝoj. En majstra traduko de Karl Schulze (tradukinto de "Nuda inter Lupoj" de Apitz, kaj de "Trigroŝa Romano" de Brecht, k.a.). Dua versio de la traduko, lingve korektita de Wera Blanke. Kun eseo de la tradukisto pri la "Aventuroj de la Faŭst-tradukado" kaj nova eseo de Sabine Fiedler pri la traduko de Karl Schulze.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Tiu ĉi libro, kies unua eldono vidis la lumon okaze de la 250-a datreveno de la naskiĝtago de Johann Wolfgang von Goethe, prezentas kompletan tradukaĵon (t.e. de la unua kaj dua partoj) de la famkonata verko al Esperanto. Aldone al la poezia teksto la publikaĵo enhavas valorajn suplementojn, kiuj faras ĝin precipe instrua. Inter tiuj mi volas substreki la ampleksan studaĵon de la tradukinto Karl Schulze el la jaro 1982. Mi mem havis la feliĉon aŭskulti prelegon de Schulze pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝo en Leipzig komence de la 80-aj jaroj. Mi rememoras ke lia parolado jam tiutempe (mi estis komencanto) ege impresis min. Unue, pro la belsonaj ekzemploj donitaj, kiuj ankaŭ esperantlingve iel 'aŭdiĝis faŭste'. Due, pro la seriozeco kun kiu Schulze okupiĝis pri la du lingvoj kiujn li devis trakti, pri la komunaj kaj diferencaj trajtoj de la germana kaj Esperanto. La tiama prelego ... estis praktika prezentado de la poeziaj kvalitoj de Esperanto. (Sabine Fiedler).


Rabistoj de Zamenhof

"La rabistoj" (Traduko de Zamenhof)

de Friedrich Schiller
trad. L. L. Zamenhof

ISBN 9781595690111
152 paĝoj. Dramo.
Kun nove aldonita glosareto de Ulrich Becker.

Mondliteraturo en Esperanto: Tiu ĉi Esperanto-klasikaĵo "La Rabistoj" apartenas al la lingva trezoro de la unuaj jaroj de la Esperanto-movado kaj Esperanto-literaturo. Nia eldono sekvas la Zamenhofan tekston de 1928 kiu aperis ĉe Esperantista Centra Librejo, Parizo.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Friedrich (Frederiko) Schiller (pron.: Ŝiler) (1759-1805) finis tiun ĉi dramon kiam li havis nur 20 jarojn. En la centro de la dramo staras du tre kontraŭaj fratoj: la intriganta kaj potencavida Francisko kaj la aminda sed tro fiera Karolo kiu fariĝas hetmano de bando da rabistoj. La dramo estas plena de rapida agado kaj grandaj emocioj. La neatendita sukceso de “La Rabistoj” instigis la junan Schiller fariĝi verkisto. Inter liaj famaj verkoj estas dramoj kiel “Maria Stuart”, “Don Carlos”, “Wallenstein”, “Wilhelm Tell” kaj multaj poemoj, inter kiuj la “Odo al la Ĝojo”, uzata de Beethoven por lia 9-a simfonio, estas la plej konata.