(Zdravka Metz kaj Ulrich Becker)
Vivprotokoloj (Rakontoj el la vivo de esperantistoj) estis/estas/estos
kolekto de (mem-)rakontoj de esperantistoj el diversaj partoj de la mondo
pri iliaj ĉiutagaj vivoj, pasintece kaj nuntempe. Dum la internaciaj
E-renkontiĝoj ni malofte vere ekkonas unu la aliajn, la interparoloj
estas limigitaj al ĝeneralaĵoj kaj afablaĵoj. Nia projekto celas rompi
tra tiu silento kaj montri ke esperantistaj vivoj - la vivoj de niaj amikoj
renkontitaj - estas same interesa, malfacila, diferenca, sukcesa aŭ ĥaosa,
kiel tiuj de "normalaj" civitanoj. Ni nur ne konscias pri tio. Kaj ne
malofte estas surpriza, aŭ eĉ ŝoka legi kun kiom esperantistoj en la
diferencaj partoj de la mondo devas lukti, dum en niaj renkontiĝoj ili
montas siajn "feliĉajn" vizaĝojn. Se tia projekto interesas vin - estu
invitata helpi al ni intervjui aŭ esti intervjuata, aŭ trovi aliajn
kunlaborontojn interesajn, ekz-e viajn konatojn! (Nur la antaŭnomo estos
montrata en la aperonta libro, kaj ankaŭ tiu povas esti pseŭdonima!)
Se vi ŝatas kunlabori kiel intervjuanto, volas esti intervjuata, aŭ volas mem verki vian vivrakonton bv. sendi al ni vian retpoŝtan adreson kaj
kelkajn pliajn informojn pri vi: Vian nomon kaj la landon, en kiu vi nun
loĝas kaj kie vi intervjuos esperantistojn, kaj tre koncize priskribu
viajn spertojn kiel esperantisto (movadajn, verkistajn, organizajn, paroladajn
ktp).
Nia retletera adreso estas: informo@librejo.com.
Dankon, ni kontaktos vin kun la decido pri via partopreno kaj sendos al
vi pliajn detalojn!
|

... estas kolekto de intervjuoj (aŭ memrakontoj) de 31 esperantistoj el 14 landoj pri ilia ĉiutaga vivo, pasinta kaj aktuala, pri iliaj
pensoj kaj konvinkoj, kaj pri la rolo de esperanto en ilia vivo. La
intervjuoj okazis inter 1991 kaj 2008 kaj estas en la plej multaj
kazoj transformitaj al pli facile legeblaj prozaj rakontoj, sen tro
da ŝanĝo en la persona stilo, eĉ se foje neglata, de la rakontintoj.
ISBN: 9781595691378
220 paĝoj; grando: 8.5" x
5.5"
- En la reta
librovendejo de Mondial (sendota el Usono, pago per kreditkarto,
usona ĉeko, bankĝiro al germana aŭ usona banko, aŭ al nia UEA-konto-move-x).
- Ĉe
UEA aŭ via kutima libroservo.
- Ĉe amazon.com
en Usono (kreditkarto).
- Ĉe barnesandnoble.com en Usono (kreditkarto).
- Ĉe amazon.ca en Kanado (kreditkarto).
- Ĉe amazon.fr en Francio (kreditkarto).
- Ĉe amazon.de en Germanio (kreditkarto).
- Ĉe amazon.co.uk en Britio (kreditkarto).
- Ĉe amazon.jp en Japanio (kreditkarto).
- En iu ajn librovendejo de la mondo
konektita kun la internacia perkomputila mendoreto; simple donu al la
vendisto la ISBN-numerojn de la libro (vidu supre!).
|
Kaj jen, ekz-o de vivprotokolo:
Kopirajto: Zdravka Metz,
Ulrich Becker, Danilo (Ne uzu sen permeso!)
Intervjuo kun Danilo, 27-jara, el Kostariko
Ja, en somero mi volis vojaĝi Montrealon pro junulara kongreso. En
nia lando Kostariko la ferioj ne daŭras longe. Mi laboras en lernejo,
kaj la lernejestro ne permesis al mi libertempi. Nun ni ferias, ĉar
komenciĝis la sezono de tiel nomataj ĉiamaj pluvoj – dum en Eŭropo
venas printempo. Tamen la plej norda amerika lando – Kanado –
havas vintron, eĉ neĝon ankoraŭ. Kial ne nun viziti Montrealon?
Jam mi troviĝas en Vaŝingtono ĉe miaj konatuloj. Dum dek tagoj
mi promenadas kaj rigardas urbon kaj ĉirkaŭaĵon. Estas bele, kaj
mi sentas min bone. Montrealo ne tiom malproksimas. Estas nur naŭhora
trajna vojaĝo. Decido farita. Pertelefona informado pri mia alveno
- finite. ’’Ne estas problemo!’’- estas la respondo. Ĉu vere,
tiom simple kontakti Esperanto-familion? Tiu Esperanto estas mirinda.
mi sentas dankemon al Greko kiu informis min pri ĝi kaj donis al
mi la adreson de UEA. Mia danko irus ankaŭ al tiu respondeculo de
UEA kiu sendis al mi instrulibron, vortarojn kaj kelkajn revuojn.
Kaj poste nur du semajnoj sufiĉis al mi eklerni la lingvon. Mi ja
konis plurajn lingvojn, kaj tiu internacia, ĝi estis la plej facila.
Kaj poste mi instruis al miaj du amikoj, kaj nun ni estas tri junuloj
en nia lando. Ĉi tie mi renkontis unu esperantiston el Nikaragvo,
sed mi neniam parolis kun nehispanlingvano. Pri bonkoraj homoj mi
aŭdis, sed ne multe spertis en mia vivo. Pri facila interkomunikado
pere de Esperanto, mi ja legis, kaj nun vidu. Mi komencas sperti.
Kaj ne nur tion. Mi ankaŭ vidos neĝon.
Morgaŭ, jes, morgaŭ mi vidos kaj tuŝos neĝon.
Matene mi rapidas por finprepari min. Mia amiko pruntas al mi dikan,
vintran mantelon, kaj jen la vojaĝo komenciĝas. La trajno plenas
de homoj. Diversaj interparoladoj aŭdeblas. Unu mencias neĝan ŝtormon.
Sed kio ests tio? Pri uragano kaj teruraj pluvoj mi bone scias. Neĝŝtormo
– kiel ĝi povas aspekti? Tra la fenestro mi rigardas la naturon
kiu malgraŭ la tagmezo ĉiam plu malheliĝas, kvazaŭ la nokto subite
venas. Rigardante arbojn kiuj kurbiĝas, ĉiam post nova frapo de
forta vento, mi subite memoras mian vivon :
Ankaŭ mi kurbiĝadis sub influo de pastroestro kiun mi timegis. Tri
jaroj de pastriĝa lernejo ne permesis al mi rekteniĝi kaj plene
vivi. La severaj reguloj kun mensa torturado, la serioza puno kiu
malpermesas manĝi dum du tagoj, la ofta dormado apud la lito, sur
betono, simple pro ne sufiĉe glattirita kovrilo, la ĉiunokta unŭhora
manko de dormo pro solidareco kun samĉambranoj - kiam venas la estro,
la ĉiutage kelkhora laborado, de kiu mi plej malŝatis iri al la
foirejo kaj peti manĝaĵojn por la frata komunumo. La sopiro al la
vesperaj instrŭhoroj – la sola espero en mia tiama normala, ĉiutaga
vivo. Teruraĵojn mi travivis ankaŭ post decido forlasi ĉi-studadon,
kaj la nokto de timego kiu kaŭzis la finan decidon, ankoraŭ hodiaŭ
igas min plori, kvankam pasis jam sep jaroj. Por mi tio estis satana
nokto, nokto de mistero, de timego, kiam ni kvar estis senditaj al
preĝejo por preĝi : Subite la kandeloj estingiĝis.
Mi provis enŝalti la lumon, sed mankis elektro.
La ĉefpordon ni provadis malfermi, unu post la alia, sed ne eblis.
Tiam ni aŭdis la kriojn de nia amiko. Ni retrokuris preĝejon; ĉie
estis odoro de sulfuro. Iu nigre vestita estaĵo ĵetis al ni la Biblion
kaj aliajn preĝejajn librojn – kaj ni vidis la pastroestron sekse
perfortigi nian amikon. Mi ekploris sentante min senpova kaj terurigita.
En unu momento la pordo malfermiĝis. Tra la pordo eskapis la sulfura
nubo. Ekregis la silento. Tamen la satana nokto ne povis plu silentigi
nin, dudekjarulojn, des pli ĉar ni aŭdis ke la sama malfeliĉo jam
okazis al ses aliaj amikoj jam antaŭe. Ĵurnalistoj publikigintaj
artikolojn kaŭzis la ’’ŝtormon de la roz-fratoj’’ en San
Jose, la ĉefurbo de nia lando.
Iel mi kredis ke post la ŝtormo venos paciĝo, kiel post la pluvo
la suno.
Sep lingvojn mi jam bone parolis, ĉar almenaŭ tion mi sufiĉe ekzercis
havante ĉiutage la devon paroli en iu alia lingvo. Instruado ĉiam
allogis min, kaj do mi fariĝis instruisto de la angla.
Kaj nun, dum miaj lernejaj ferioj, mi faris la plej plezuran decidon
– vojaĝi, kvankam mi timas vojaĝi sola. Fine mi venkis la timon.
Mi estas feliĉa.
Intertempe ekneĝas, ĉiam pli kaj pli. Ne plu mi povas vidi foren.
La trajno malrapidiĝas. Estas teruraj kondiĉoj por kondukisto de
trajno. Venas la vespero, pasas la nokto, sed ni estas ankoraŭ for
de Montrealo.
Mateno. Ne plu neĝas. La trajno transiras landlimon. Onidire Montrealo
nun ne plu malproksimas.
Ni transveturas la lagon Champlain(Ŝamplen). La ponto estas ligna
kaj mallarĝa, kaj mi ne vere vidas la riveron sub ĝi, sed glacion.
Mi timas, ĉar mi neniam vidis tiom da glacio. Glacio por mi estis
glacio kiun mi vidis en dolĉaĵejo, kie oni raspante glacion miksas
ĝin, fakte neĝon, kun frukta siropo, kaj aldonas lakton… Estas
nun impresa, tiu glacio, kaj mi restas trankvila nur aliflanke.
Kaj jen urbego, mi jam vidas. Devas esti Montrealo. Montrealo estas
neĝo -plena.
Mi konstatas, elirante la trajnon ke la vojaĝo daŭris dek ok horojn
anstataŭ naŭ. Mi rapidas telefoni. Ili venos serĉi min. Atendante
ilin ekstere, ho, mi povas tuŝi la neĝon.
Bonŝance la Esperanta familio veturigas min, kaj ni estas baldaŭ
ĉe ili. La unuan fojon mi aŭdas paroli infanojn esperante, ankaŭ
ĉininon, kroatinon kaj kebekianon. Kaj ili komprenas min. Kaj ili
ankaŭ komprenas mian scivolon por la neĝo. ’’Jam hodiaŭ ni
iru sledi’’- estis la propono. Sledojn mi neniam vidis. Kiel ili
aspektas? Ekscitita mi estas, same kiel la infanoj kiuj akompanas
min. Mi portas du sledojn. Ni kuras por atingi pli rapide la proksiman
monteton. Ni grimpas. La tago estas suna, sed la vento tre forta kaj
malvarma. Bonŝance mi akceptis surmeti porneĝajn vestaĵojn, kaj
tiel mi ne tro frostas. Fine mi povas sidiĝi, malgraŭ miaj longaj
gamboj. Kvankam farita por infanoj, la sledo eltenas mian pezon, kaj
plurfoje mi rapidas malsupren. Mi preferas ludi per la neĝo, fari
neĝpilkojn. Poste venante en la korton, mi ŝovelas neĝon.
Kaj iutage ni interkonsentis iri glitkuri.
Venis la momento en kiu mi devas surmeti la glitilojn. Ŝajnas ke
mi ne plu povas stari. Mi timas, pensante ke mi mortos. Bone ke Zdravka
preskaŭ devigis min iri, ĉar sen tio mi certe rapide forprenus tiujn
glitŝuojn kiuj estas iom malgrandaj por mi. Mi hontegas, ĉar aliaj
glitkuras rapidege, elegante, perfekte. Estas bele observi ilin. Kaj
mi – tenas min ĉe barilo en la glitejo, unumane, kaj per la alia
mi forte tenas la etenditan manon. Damir kaj Mira glitkuras ie ajn.
Ankoraŭ unu foto por la memoro, kaj post unua ĉirkaŭiro jam sufiĉas
al mi. Mi preferas sidi kaj nur observi. Rigardante la infanojn tie,
vidante kiom ĝojaj kaj lertaj ili estas, mi pensas pri mia infanaĝo.
Ni ne havis neĝon, sed ĉiam varman sunon.
Havi sunon estis ja bonŝanco, ĉar se ni vivus ĉi tie, nia familio
eble multe frostus. Nia familio havis tre malriĉan vivon, en la antaŭrbo
Palmares Alahuela de la urbego San José. Nian domon konstruis mia
patro kun pli aĝa frato. Ili trovis lignorestaĵojn, kaj tiel, kiel
multaj aliaj, konstruis domon por loĝi kaj vivi.
Mia patro estis ŝoforo de kamiono, kaj des pli ne estis komprenebla
lia alkoholemo, kiun travivis mia familio ĝis mia kvina jaro. Por
mi eĉ la postaj memoroj pri li dum mia junaĝo ne estas agrablaj.
Ja, li bruligis kelkajn librojn kiujn posedis nia domo – kaj mi
sopiris la legadon. Li malpermesis al mi daŭrigi la mezgradan lernejon,
kaj tiam mi eklaboris tage, kaj kaŝe lernejon iris vespere. Kaj ja,
lin mi obeis, kiam li proponis al mi fariĝi pastro. Kaj nun ne nur
li daŭre hontas ke mi ŝanĝis miajn planojn, sed ankaŭ mia patrino
vidante min, ne povas ĉesi bedaŭri ke mi forlasis la ’’rozajn
fratojn’’.
Laŭ la diro de miaj gefratoj, mia patrino pleje amis min. La plej
juna infano sia mi estis, naskiĝinta en 1965. Ŝi estis por mi pli
ŝatata ol la patro, sed tamen mi neniam estis tre proksima al ŝi.
De ŝi mi aŭdis pri ŝia cigana deveno. Mi ne rajtis diri tion al
miaj amikoj. Samtempe ŝi tre fieris rakonti pri tiu nordhispana tribo
kiu antaŭ cent jaroj kune kun aliaj dudek familioj decidis foriri
al Ameriko. Ilia celo estis Usono, sed pro la problemoj de la ŝipo,
ili elŝipiĝis en Belizo, kaj poste, ne havante monon por nova bileto,
restis tie. Mia patrino naskiĝis en Belizo, kaj poste venis al Kostariko.
Kiam ŝi renkontis mian patron, ŝi estis pli ol kvindekjara. Ŝi
ŝatis infanojn; kaj ne povante havi la tri de mia patro el lia unua
edziĝo (ĉar post la morto de lia edzino, la zorgon transprenis la
eksbopatrino) ŝi volis havi proprajn tri. Nuntempe miaj gepatroj
havas pli ol naŭdek jarojn. Kiel agrikulturistoj ili ĉiutage faras
diversajn laborojn. Tamen la okuloj de mia patrino ne plu estas fortaj,
kaj iom post iom ŝi blindiĝas. Pensante pri ŝi, mi memoras kiam
ŝi kuracis min; mento estis preskaŭ sankta planto por ŝi, sed ĝi
ne volis kreski apud nia domo. Tamen aĉetinte ĝin ĉe la foirejo,
ŝi produktis mento-kremon uzante porkan grason kaj menton. Laŭ bezone
ŝi frotadis per ĝi dorese kaj bruste; aŭ ŝi boligis akvon en kiu
estis mento, kaj mi devis sidi apude, esti kovrita de tuko super la
vaporo kaj devigita enspiri ĝin. Hodiaŭ ŝi estas feliĉa ĉar ŝi
translokiĝis al la kamparo (pro la honto de mia malpastriĝo). En
kamparo bone kreskas la mento.
La infanoj vokas min, kaj mia infanaĝo malaperas.
Nun mi feliĉas aŭskultante ilin kaj iliajn demandojn, kaj iom feliĉe
ankaŭ mi priskribas al ili mian landon. Por multaj Kanadanoj ĝi
estas lando de varmego, de strandoj kaj maro. Miaj imagoj estas ankaŭ
tiaj, sed mi ne povas priskribi ĝojon de someraj aktivecoj. Dum turistoj
venas, mi gvidas ilin. Tio estas mia dua laboro. Mi ne ripozas. Malĝojon
kaŭzas al mi mia terura timo antaŭ la akvo, kaj kiam ĝi superas
umbilikon, mi ne sentas min plu sekura. Jes, naĝi mi ne scipovas,
sed vere tio neniam tre interesis min. Libroj, legado, lernado estis
mia pleja ĝuo, plezuro, ŝatokupo. Kiam mi imagas min feliĉa, mi
vidas min en iu ĉambro plena da libroj kaj kun eta televidilo por
foje rigardi tra tiu monda fenestro, kaj multe legante – kaj silentante.
Estas la tempo reiri hejmen. la plano por morgaŭ estas vizito al
la ĉefurbo de Kanado – Otavo – kaj la renkontiĝo kun esperantistoj.
Ĉe Marko mi alvenas. Lia akcepto varmigas mian koron. ’’Oni anoncis
neĝŝtormon. Sed, ne gravas – la esperantistoj tamen renkontiĝos’’
– diris Marko. La mateno estas iom griza, kaj posttagmeze komenciĝas
nova sperto. Neĝa ŝtormo en Otavo. Kelkaj esperantistoj venas. Amika
etoso, varmaj teoj kaj interparoladoj forgesigas la eksterajn kondiĉojn.
Venas la tempo de foriro, ĉar tiunokte mi dormos en alia domo. Mi
travivas la neĝoŝtormon. Neforgesebla ĝi estas, ĉar ĉi-foje mi
ne nur rigardas tra fenestro. Mi travivas ĝin plene, atendante Kevin
kiu forigas glacion de la fenestro de sia aŭtomobilo, gratante ĝin
per iu plasta ilo. Miloj da delikataj neĝflokoj piketadas mian vizaĝon.
Forta vento foje ŝajnigas ke mi forflugos. Ĉio estas blanka, eĉ
parkitajn automobilojn mi ne vidas, nur iliajn konturojn. Mi timas
ke ni frostos. Enirante la aŭtomobilon, mi sentas min pli agrable.
Sed nun komenciĝas la avantura veturado. La aŭto kvazaŭ naĝas
en tiu alta neĝo. Ni alvenas. ni estas savitaj.
La nokto estas trankvila, sed la vento hurlas, mi aŭdas ĝin bone.
La mateno estas blanka. Kvazaŭ la neĝo ŝatus eniri domon. Ĝia
lumo videblas eĉ tra la kurtenoj. Sunas, sed ĉi-suno varmigas nur
tra fenestro. Ekstere nenio moviĝas, nur frosta aero pinĉas la vangojn.
Por viziti kaj vidi la urbon, certe pli agrablas aŭte veturi. Kevin
stiras ĝin. Post la interesa muzeo de civilizacio, mi reiras Montrealon.
La adreson de iuj novaj geamikoj mi perdis. Do, mi reiru al Esperanto-domo.
Normando ĝoje salutes min, kaj Zdravka jam varmigas vespermanĝon.
Mi rakontas pri la vojaĝo ekscitiga kaj timiga, ĉar la neĝan ŝtormon
oni vidas, eĉ kiam ĝi jam pasis. Tro da neĝo falis. Babilado amika,
babilado gefrata. Sidante kun ili du, mi sentas min kvazauŭ en mia
domo. Kvazaŭ ni jam konas unu la alian de longa tempo. Mi pensas
pri amikeco. Ĉu vere mi havas amikojn?
Ne estas la tuja respondo. Mi umas. Miaj lernantoj, kaj turistoj,
certe ne estas miaj amikoj. Kun amikoj – mi delonge pensis – oni
devas ĉiame kaj apude vivi. Kaj nun? Kio okazas? Mi, mi ekamas? Mi
neniam sentis amon, aŭ eble nur ŝajnis al mi?
Sed nun ne ŝajnas al mi, sed veras. Ĉirkaŭ mia koro varmecon mi
sentas. Tro da malbono mi spertadis en mia vivo, kaj ĉiam mi timis.
Jes, nur librojn mi ŝatis, sed de homoj mi malproksimiĝadis. Nun
ĉi tie, foje ŝajnas al mi ke mi troviĝas en paradiza loko. Esperanto-domo,
loĝata de interesaj, helpemaj personoj, kaj la libroj diverslingvaj,
diverstemaj! Kia plezuro!
Esperantistoj montrealaj estas invitataj renkonti min. Ho, kia honoro!
Kiu mi estas?
Venas la unua, Daniela, kaj poste aliaj kvin.
Ni interparolas kaj samtempe preparas forsendaĵojn. Mi rakontas pri
Kostariko. Jes, armeon ni ne havas. Por ili malfacile komprenebla,
sed tamen vera informo. Jam cent jarojn neniu venis ataki nin. Estas
la vero ke Usono plaĝojn posedas ĉe ni kaj konstruas apartamentojn
al siaj laboristoj.
Mi ekstaras por prepari teon.
Strangan senton mi havas.
Kiun lingvon oni parolas? Ĉu tio estas Esperanto? Ĝis nun ŝajnis
al mi ke mi parolas hispane, mian gepatran lingvon. Aŭ eble tiu amika
humoro kreis por mi mia-landan etoson? Neniam antaŭe mi travivis
ion similan. Mi kredas al reenkarniĝo. Kaj ĉu tio estas mia dua
vivo? Ne, mi ne mortis, ankoraŭ ne, sed mi travivis amikecon, Mi
estas inter bonkoraj homoj. Jes, mi konscias, estas esperantistoj,
kaj mi troviĝas fore de la vera domo.
Antaŭ foriri, ĉiu manpremas kaj bondeziras agrablan revojaĝon kaj
nepre revidon.
Estas la tago de disiĝo kaj mi ploremas.
Jinhua kaj Zdravka kiel du feinoj kaj spertaj patrinoj rakontas al
mi pri la vivo, pri familio…
Por mi, familio estas grupo de dependaj personoj, dependaj pro la
sama sango. Sed mia familio konsideras min frenezulo, ne fidas min.
Niaj rilatoj ne ekzistas. Nur unu foje mi vizitis ilin, sed ni ne
multe parolis. Miaj tre katolikemaj gepatroj ne forgesis, por ili,
hontigan decidon mian. Do, mi ja alkutimiĝis vivi sola… ’’Sed
nun, kio okazis al mi? Eĉ nur kelkaj tagoj sufiĉis ke mi ekamu vin.
Vi ĉiuj mankos al mi’’! – mi diras. ’’Vi ĉiam, kiam eblas,
venu al ni, nia domo estu la via’’. – estas la vortoj kiuj ankoraŭ
sonas en miaj oreloj.
Mi foriras plena de ĝojo. Ankaŭ mia sako pleniĝis per libroj esperantaj.
Aparte donacita estis poemo de Zamenhof – La Espero. Mi promesas
al mi fari pli por Esperanto. Mi memoras mian broŝureton kiun mi
skribis pri Esperanto, kaj la Universitato de San José disdonadis
ĝin al interesitoj. Nun, havante propran sperton, mi faros ion pli.
Sed kion mi faru?
Kun revoj pri agado por Esperanto mi atingas stacidomon, kaj jen denove
la trajno por reveturigi min. Montrealo malproksimiĝas. La trajno
pli rapidiĝas. En miaj pensoj mi salutas la geamikojn kiuj beligis
mian vivon. Vere ĉi-vojaĝo estis la unua belega sperto en mia vivo.
(Notita de Zdravka Metz, Kanado) |
Dankon
pro via intereso! Skribu al ni: informo@librejo.com.
|
|