MONDIAL
"Via fonto de bonaj libroj."



ANGLA-ESPERANTO-ANGLA
VORTARO

de John Christopher WELLS.



Mole bindita versio: oficiala prezo: $36.95 - €33,95 - £29,95)
Malmola k. kromkovrilo: oficiala prezo: $51.95 - €48.95 - £44,00)
(La plej multaj malsupraj retaj vendejoj donas bonajn rabatojn!)

Mendu ĉe UEA, ĉe Esperanto-USA, ĉe EAB (Britio), vialanda libroservo aŭ en aliaj retaj librovendejoj.

Aŭ mendu en via loka librovendejo,
uzante la ISBN-numeron de la vortaro.

Mola:

Amazon.com
(Usono)
Barnes&Noble (Usono)
Amazon.fr (Francio)
ibs.it (Italio)
Amazon.co.uk (Britio)
The BookDepository.co.uk (Britio/Usono)
Amazon.de (Germanio)
Buecher.de (Germanio)
Amazon.co.jp (Japanio)
Amazon.ca (Kanado)

Fishpond.com.au (Aŭstralio)
TheNile.co.nz (Nov-Zelando)
infibeam
(Barato)


Malmola kun kromkovrilo:
Amazon.com (Usono)
Barnes&Noble (Usono)
Amazon.fr (Francio)
ibs.it (Italio)

Amazon.co.uk (Britio)
The BookDepository.co.uk (Britio/Usono)
Amazon.de (Germanio)
Buecher.de (Germanio)
Amazon.co.jp (Japanio)
Amazon.ca (Kanado)
Fishpond.com.au (Aŭstralio)
TheNile.co.nz (Nov-Zelando)
infibeam (Barato)

John Wells English-Esperanto Dictionary

SPECIAL PRICE AT MONDIAL
Buy one copy now
Add to cart

508 p. (XLVI + 462 p.);
5.5" x 8.5" =
14 cm x 21,6 cm


mole bindita versio/
paperback version:

ISBN: 9781595691491


malmola versio, plus kromkovrilo/
hardcover with jacket
:
ISBN: 9781595691507

ENGLISH-ESPERANTO-ENGLISH
DICTIONARY

by John Christopher WELLS.



Paperback: List price: $36.95 - €33,95 - £29,95)
Hardcover: L
ist price: $51.95 - €48.95 - £44,00)
(Most of the online bookstores below give discounts!)

Place your order with Universal Esperanto-Association,
with Esperanto-USA, EAB (UK), or visit online book stores.

You can also place an order at your local bookstore
(you'll need the ISBN).

Paperback:
Amazon.com
(US)
Barnes&Noble
(US)
Amazon.fr (France)
ibs.it (Italy)
Amazon.co.uk (UK)

The BookDepository.co.uk (UK/USA)
Amazon.de (Germany)
Buecher.de (Germany)
Amazon.co.jp (Japan)
Amazon.ca (Canada)

Fishpond.com.au (Australia)
TheNile.co.nz (New Zealand)
infibeam
(India)


Hardcover with jacket:
Amazon.com (US)

Barnes&Noble (US)
Amazon.fr (France)
ibs.it (Italy)

Amazon.co.uk (UK)
The BookDepository.co.uk (UK/USA)

Amazon.de (Germany)
Buecher.de (Germany)
Amazon.co.jp (Japan)
Amazon.ca (Canada)
Fishpond.com.au (Australia)
TheNile.co.nz (New Zealand)

infibeam (India)


                Local bookstores, libraries:
Our books are available through book wholesalers in the US (Ingram, Baker&Taylor) and the UK (Gardners, Bertram).


Nemalhavebla riĉfonto por uzantoj de Esperanto

Trovu tion, kion vi serĉas: Konciza sed inkluziva, enhavanta ĉiujn
vortojn kiujn oni bezonas, inkluzive de multaj fakvortoj


Ambaŭdirekta: El Esperanto en la anglan kaj el la angla en Esperanton,
kun entute pli ol 30 000 kapvortoj


Ĝisdatiĝu! Komplete reviziita kaj reverkita, plene spegulanta la hodiaŭajn anglan lingvon kaj Esperanton

Kontrolu, kiel esprimi la signifon: Kun gramatika enkonduko klara
kaj aŭtoritata


Pri John C. Wells:


El la Antaŭparolo:

Estas por mi granda plezuro prezenti novan plene reviziitan kaj reverkitan eldonon de ĉi tiu dudirekta vortaro angla–Esperanta–angla.

Pasis jam pli ol kvardek jaroj post la unua eldono en la serio Teach Yourself. Dum tiu tempo diversmaniere ŝanĝiĝis kaj  la angla lingvo kaj Esperanto. La nuna nova eldono laŭeble spegulas tiun duflankan evoluon same per la aldono de novaj kapvortoj kiel ankaŭ per multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.

Antaŭ kvardek jaroj la komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo. Ne ekzistis la Interreto. Ankoraŭ ne aperis Plena Ilustrita Vortaro, ankoraŭ ne aperis Longman Dictionary of Contemporary English kaj aliaj modernaj tekstar-bazitaj vortaroj de la angla. Esperanto estas funkcianta lingvo, ne teoria projekto: do prave oni atentas al la uzado, same skribita kiel parolata. Krom neformale observi la uzatan lingvon tra la mondo, mi povis ĉerpi el la kvinmilionvorta tekstaro de skribita Esperanto registrita ĉe tekstaro.com, dum Guglo kaj Vikipedio liveras eĉ pli vastan gamon da praktika uzado (kvankam oni devas konsulti ilin kun kritika atentemo).

Mi kaptis la okazon por pli bone provizi por la usona kaj internacia angla lingvo. Tiucele mi aldonis tiajn novajn kapvortojn kiel cilantro, maven, mononucleosis kaj zucchini. Krome mi almetis usonajn signifojn de vortoj jam troviĝantaj en la vortaro, ekzemple muffler paralele kun la brita silencer (dampilo de aŭtoellaso).

Sole sub la litero S estas aldonitaj pli ol cent novaj Esperantaj radikoj, ampleksantaj de skan/i, skip/o kaj spam/o ĝis same/o, Samo/o, saud/a, Sejŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o kaj svazi/o. En la ĉ. tricent novaj anglaj vortoj sub S troviĝas interalie scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny kaj spreadsheet.

...

La formo kaj stilo de la vortaro restas senŝanĝe: ĝi estas ankoraŭ kompakta. Tio signifas, ke ĝi supozas ĉe la uzanto sufiĉan scion de ambaŭ lingvoj por krei mem surbaze de bazaj vortoj la derivitajn kaj fleksiajn formojn. Laŭeble ĉiu artikoleto estas unuvorta traduko. Plursignifaj vortoj estas traktataj tute resume, kaj troviĝas tre limigita kvanto da prefiksitaj, sufiksitaj kaj kunmetitaj vortoj.

Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo. Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapablojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialon el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj. Tiu dilemo ekzistas en Esperanto jam de la plej fruaj tagoj. Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo? Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto (kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla), aŭ ĉu ni bezonas duodeno? Ĉu diri stelfigurokonstelacio? (Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto.)  En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj ankoraŭ ne stabilaj doni ambaŭ eblecojn, por ke la uzanto elektu mem inter ili. Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon. En la Esperanta-angla parto mi pli libere allasis radikojn kiujn Piron (kaj eble ankaŭ mi) opinius evitindaj. Kelkajn mi markis per la signo (‘evitinda’), al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj.

Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o.

Troviĝas ĉ. 10150 Esperantaj radikoj en ĉi tiu vortaro, kompare kun la tro pufaj 16780 (inter kiuj multaj ne uzataj en la praktiko) kiuj troviĝas en PIV. Multaj estas terminoj el diversaj apartaj fakoj; por ĉiutagaj bezonoj sufiĉas tri-kvar mil radikoj. Mi tamen enprenis ĉ. 150 radikojn ne listigitajn en PIV: preskaŭ ĉiuj el ili estas uzataj en Vikipedio aŭ en aliaj dokumentoj de la Interreto.

...

John Wells

An essential resource for users of Esperanto

Find what you are looking for: Concise yet comprehensive, with
coverage of all the words you need, including many technical terms


Both directions: Contains both Esperanto–English and English–
Esperanto sections, with a total of over 30,000 entries


Keep up-to-date: Completely revised and rewritten, with a thorough
coverage of contemporary English and Esperanto


Check how to write it and say it: With a grammatical introduction
presenting a clear and authoritative analysis


About John C. Wells:


From the Foreword:

It gives me great pleasure to be able to present a new fully revised and rewritten edition of this two-way English–Esperanto–English dictionary.

More than forty years have passed since its first publication under the Teach Yourself imprint. During that time both English and Esperanto have grown and changed considerably. This new edition, published by Mondial, attempts as far as possible to reflect these developments, both by the addition of new headwords and by many other changes and improvements.

Forty years ago computers were in their infancy. There was no internet. Plena Ilustrita Vortaro (PIV) had not yet been published, nor had the Longman Dictionary of Contemporary English and other modern corpus-based dictionaries of English. Esperanto is a functioning language, not a theoretical project: so it is right to pay considerable attention to usage, both spoken and written. As well as informal observation of the language in use around the world, I have been able to draw on the five-million-word corpus of written Esperanto available at tekstaro.com, while Google and Wikipedia/Vikipedio offer an even vaster range of practical usage (though they must be consulted with care).

I have taken the opportunity to make better provision for American and international English. Accordingly I have added new headwords such as cilantro, maven, mononucleosis, and zucchini. I have also supplied American meanings to words already included, such as muffler as the equivalent of British silencer.

Under the letter S alone, over a hundred new Esperanto root words have been added, ranging from skan/i, skip/o and spam/o to same/o, Samo/o, saud/a, Sejŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o and svazi/o. The three hundred or so new English entries under S include scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny and spreadsheet.

...

The format and style of the dictionary remain unchanged: it is still compact. It assumes that users have enough knowledge of both languages to work out for themselves most derived and inflected forms of words, given the base forms. Entries are as far as possible one-word equivalents. Polysemy is treated very summarily, and the number of prefixed, suffixed, and compound words recorded is quite limited.

An important sentiment among Esperanto speakers in recent years is that sparked by Claude Piron’s booklet La Bona Lingvo: the desirability of thoroughly exploiting the latent capacities of existent lexical material of the language rather than creating new lexical material, particularly from French or other European languages. This dilemma has faced Esperanto since the earliest days. Was ‘hospital’ adequately expressed as the multi-affixed malsanulejo, or should we add (as we did) a new single-root word hospitalo? For ‘duodenum’ should we say dekdufingra intesto (as is done in many languages, though not in English), or do we need duodeno? Is a ‘constellation’ stelfiguro or konstelacio? (Neither duoden/ nor konstelaci/ belongs to the “official” rootstock as determined by the Akademio de Esperanto.) In the English-Esperanto part, for various cases of this type in which usage has not settled down, I have decided to give both possibilities, so that the user can choose between them. For others I have given just my own recommendation. In the Esperanto-English part I have been more ready to include roots which many speakers, myself included, would disapprove of. I have marked some of them with the sign (‘deprecated’); for others I have merely supplied alternative forms in square brackets.

In the form and meaning of Esperanto roots I have generally followed the standard dictionary Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Paris: SAT). However, I remain unconvinced by PIV’s decision to alter various established biological terms to make them agree with Latin scientific nomenclature. For example, I have retained the forms alcion/o ‘kingfisher’ and cipres/o ‘cypress’ as laid down in the Fundamento de Esperanto, rather than replace them with alced/o and kupres/o as in PIV. For ‘brain’ I retain cerb/o, rejecting PIV’s cerebr/o.

There are some 10,150 Esperanto roots (headwords) in this dictionary, as against the inflated 16,780 (many of them virtually never used in practice) to be found in PIV. Many are specialist terms of various kinds; for everyday purposes the user of Esperanto needs no more than three or four thousand roots. The dictionary does however include some 150 roots not included in PIV: virtually all of these can be found in use in Vikipedio or other documents on the Web.

...

John Wells

 


© Mondial, 2010