Bo Sandelin

Libroj aperintaj ĉe Mondial

 


Bo Sandelin: Adam Smith

Adam Smith. Vivo kaj verko

de Bo Sandelin

ISBN 9781595693686
86 paĝoj. Ekonomi-historia faklibreto. Biografio.

La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (Apple iBook; Nook, Kobo, Tolino, Android-legiloj, Sony Reader ktp.).

Priskribo: La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon ekde lia junaĝo en Kircaldy, tra la profesoreco pri moralfilozofio en Glasgovo, la restado en Francio kiel akompananto de juna nobelo, la reveno kaj finverkado de Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), ĝis lia oficado kiel fervora dogankomisaro. Kiel larĝspirita klerisma filozofo Smith verkis ne nur pri la ekonomio, sed ankaŭ pri natursciencoj, psikologio, juroscienco, arto, beletro kaj lingvoj. Lia baza socia sinteno estis liberala, sed ne estus ĝuste nomi lin pledanto por tuta foresto de ŝtata interveno en la ekonomion.  


Wells Esperanto Dictionary

La historio de ekonomika pensado

de Bo Sandelin
kun kontribuoj de Richard Wundrak, Hans-Michael Trautwein

ISBN 9781595692641
136 paĝoj. Faklibro pri la historio de ekonomiko.

Esperanto-versio de grava faka verko. Verkis Bo Sandelin, Richard Wundrak, Hans-Michael Trautwein. Esperantigis Bo Sandelin. Klaku por vidi detalojn malsupre.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La historio de ekonomika pensado vere komenciĝis, kiam la homo ekfaris ekonomiajn decidojn. Skribaj dokumentoj pri la temo ekzistas nur de iom pli ol 2000 jaroj. Nia libro donas klare strukturitan, koncizan superrigardon pri la evoluo de ekonomikaj ideoj kaj skoloj de la Helena epoko ĝis la nuntempo - de la verkoj de Platono kaj Aristotelo, tra la mezepoka skolastika pensado kaj la posta merkantilismo, ĝis la pli modernaj, multaj ekonomikaj skoloj elkreskintaj unu el la alia aŭ oponantaj unu kontraŭ la alia. 

"Per Adam Smith establiĝis la moderna ekonomiko. Nunaj neo­klasikuloj havas multajn ecojn komunajn kun Smith, precipe la ideon, ke ĉio estas interdependa en la ekonomio. Paralele kun la klasikismo kaj la neoklasikismo, konkuraj skoloj evoluis, kiel la historia skolo kaj la marksismo en la 19-a jarcento, la insti­tuci­ismo, la kejnsismo kaj la monetarismo en la 20-a jarcento."
Bo Sandelin

Bo Sandelin estas emerita profesoro pri ekonomiko ĉe la universitato de Gotenburgo, Svedio. Hans-Michael Trautwein estas profesoro pri internacia ekonomiko ĉe la Carl-von-Ossietzky-Universitato en Olden­burg, Germanio, kaj Richard Wundrak estas emerita profesoro de la uni­versitato de Greifswald, Germanio.