Suso Moinhos

Libroj aperintaj ĉe Mondial


X. Neira Vilas - Kampara knabo - Esperanto

Xosé Neira Vilas:

Memoraĵoj de kampara knabo

Romano tradukita el la galega en Esperanton
ISBN 9781595693464. Tradukis Suso Moinhos.
110 paĝoj. Mola bindo


SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 53. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo)

Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas)

...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)

Reago en la galega gazetaro: Farode Vigo, Praza Pública, El Correo Gallego, Atlantico, Sermos Galiza.


Begonia Paz - La vundo

Begoña Paz:

La vundo

Novelaro de galega verkistino.
Tradukis Suso Moinhos.

ISBN 9781595693914
84 paĝoj. Mola bindo

La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la belajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. ...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Barnes&Noble / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: La rakontoj de la galega verkistino Begoña Paz (nask. 1965) prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la sunajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de homa ekzistado: soleco, perforto, vundita pasio, malespero, timo, rompitaj amrilatoj estas nur kelkaj el la temoj. La tekstoj estas intensaj, rektaj, senornamaj, samkiel la eventoj, kiujn ili priskribas. La sagaca traduko fare de Suso Moinhos, kiu evoluigis personan rilaton kun la aŭtorino, konservas ĉi tiun klarecon.

“Pluraj historioj de Begoña estas soklitaj ankaŭ sur ŝiaj ĉiutagaj spertoj en hospitalo, kie ŝi laboras: iom turbulemaj scenoj kombiniĝas kun brilaj alojoj de naŭzo kaj kortuŝa kompato... La protagonistoj klopodas restariĝi post ĉiaspecaj batoj, kiuj tamen ne sukcesas elradikigi ilin el la grundo de persona digno. Neniu el ili lasas nin indiferentaj.” (Suso Moinhos en sia “Antaŭparolo”)