Lingvo/Lingvistiko

Saltu al: Literaturo / Historio de Esperanto / Filozofio/Politiko/Historio / Ekonomiko


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Clemens Setz:

La abeloj kaj la nevidebla

ISBN 9781595694577
370 p. Mole bindita libro.
El la germana trad. Detlef Karthaus.
Enkonduko de Jan P. Sandel

     

Impona verko pri diversaj planlingvaj projektoj kaj iliaj poetoj kaj poezio, i.a. pri Esperanto. (Post la apero de la germana originalo de ĉi tiu verko en 2020, la aŭtoro ricevis la plej prestiĝan premion por germanlingva literaturo, la Georg-Büchner-Premion.) 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

Jam ofte eksteruloj provis priskribi la atingojn aŭ fiaskojn de internaciaj lingvoj, sed profundaj, kompetentaj enrigardoj restas raraj. 

Per ĉi tiu libro, la aŭstra aŭtoro Clemens J. Setz sukcesas ne nur elokvente kaj ofte humure priskribi la poezian produktadon de pluraj inventitaj lingvoj de pasinto kaj nuno, sed dediĉas ankaŭ ampleksan ĉapitron al la poezio de Esperanto, kun specialaj sub­ĉapitroj pri Vasilij Eroŝenko, Baldur Ragnarsson, Jorge Camacho kaj Spomenka Štimec. 

Por ĉi tiu verko, Setz ne nur eklernis plurajn el la planlingvaj projektoj, sed eĉ ofte mem tradukis el ili. 

 “La eble plej trafa difino de poeto, nome ‘abelo de la nevidebla [mondo]’, kiun proponis Rainer Maria Rilke, aparte validas, laŭ Setz, por poetoj verkantaj en elpensitaj lingvoj... Aparte laŭdinda estas la elstare kolosa laborego, per kiu Detlef Karthaus siavice videbligis ĉi tiun oran ĉelaron al nia verdlingva mondo.” (El la enkonduko de Jan P. Sandel) 

Post la apero de la germana originalo de ĉi tiu verko en 2020, la aŭtoro ricevis la plej prestiĝan premion por germanlingva literaturo, la Georg-Büchner-Premion (2021).


Florian Coulmas: Gardantoj de lingvoFlorian Coulmas:

Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio

ISBN 9781595694232
466 paĝoj. Mole bindita libro.
Tradukis Jan P. Sandel.
Kun enkonduko de Humphrey Tonkin.


Florian Coulmas pritraktas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Ne havebla kiel bitlibro.

Florian Coulmas pritraktas la influon - tra la historio de la homaro - de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj "gardantoj de lingvo" apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor. 

La ĉapitroj komenciĝas per bazaj informoj pri la kleruloj, analizas iliajn kontribuojn kaj finiĝas per resumo de iliaj ĉefaj pensoj pri lingvo en formo de imagitaj intervjuoj inter la aŭtoro kaj la intelektuloj. 

Mondial prezentas la verkon en la elstara traduko de Jan P. Sandel. 

"La verko estas eleganta kun kelkaj saĝe dissemitaj grajnoj da humuro. Oni povas legi la libron de la unua paĝo ĝis la lasta, sed la interesiĝantoj pri apartaj temoj - ekzemple pri Esperanto, la reviviĝo de la hebrea aŭ Bahasa Indonesia - same profitas, legante nur elektitajn ĉapitrojn. Kiel ajn alpaŝita, la libro estas rava legaĵo." - Luis Lopez, Universitato de Ilinojso en Ĉikago, en la revuo "Choice" 

 "Originala kaj tre erudicia kontribuo al la kampoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado." - Angela Bartens en la revuo "Sociolinguistic Studies" 

 "Coulmas uzas sian inĝenian koncepton por turni nian atenton sur certajn neglektitajn aspektojn de la lingvohistorio ... La verko prezentas faskon da individuaj, idiosinkraziaj faktoj, montrante la tutan gamon, de triumfoj ĝis fiaskoj, kaj en la tuja kaj en la longa perspektivoj." - Probal Dasgupta en la revuo "Language Problems and Language Planning"


Humphrey Tonkin: Eseoj pri Esperanto-Literaturo

Humphrey Tonkin:

Memoru ĉi praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo

ISBN 9781595694157
252 p. Mole bindita libro.

 

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / AbebooksAlibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Google Books

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton... 

"Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter-rilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, nor-moj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sen-tas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la ver-koj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esper-anto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj..." (Humphrey Tonkin)


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Humphrey Tonkin, Orlando Raola (red.):

Esperantologio / Esperanto Studies

Nova Serio / New Series 1 (9)
ISBN 9781595694096

80 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj Mondial.

 

Priskribo: Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

La elektronika versio haveblas en la retejo de ESF

Priskribo:  Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto, kaj ankaŭ recenzojn.

Esperantologio / Esperanto Studies is an international journal on all phenomena relating to Esperanto. It publishes articles based on original studies of the linguistic, historical, literary, psychological, sociological, and political aspects of Esperanto, as well as reviews. 


Gobbo: Bonvernon! Komikso en Esperanto

Erich-Dieter Krause:

Plena Vortaro Esperanto-Germana
Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch

ISBN 9781595693792 (Vol. 1 + 2, A-Z)

ISBN 9781595693808 (Vol. 1, A-K)
ISBN 9781595693815 (Vol. 2, L-Z)
1512 paĝoj, durkovrila. .


La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / amazon.com / amazon.co.uk / amazon.de - uzu la suprajn ISBN-numerojn aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe aliaj retaj librovendejoj.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play - Vol. 1 / Vol. 2

Priskribo: La Plena Vortaro Esperanto-Germana kun siaj proksimume 150.000 artikoloj enhavas ne nur la kompletan Esperanto-leksikon de la ĉiutaga lingvo kun multnombraj vortkunmetoj kaj ekzemplodonaj frazoj, sed ĝi ankaŭ prezentas, grandskale, leksikon el ĉiuj faklingvaj sferoj, ankaŭ de la nove kreitaj sciencobranĉoj.

La leksika materialo konsiderinde superas tiun prezentitan en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, la aktuala unulingva normverko por Esperanto. La vortaro estas la rezulto de pli ol kvindekjara leksikologia kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj, inter kiuj Esperanto-publicaĵoj el ĉiuj partoj de la mondo. Tio ĉi konsekvence rezultigis ekzemple, ke ankaŭ la ekstereŭropaj influoj al Esperanto estas adekvate reflektataj. La vortaro krome konsideras la apartajn uzojn de la germana lingvo en Aŭstrio kaj Svislando kaj mencias, certagrade, ankaŭ regionismojn.


Detlev Blanke: International Planned Languages

Detlev Blanke:

International Planned Languages

Essays on Interlinguistics and Esperantology
Editors: Sabine Fiedler, Humphrey Tonkin
ISBN 9781595693778
228 paĝoj. Mola bindo. En la angla - In English.


The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play Books, Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo, en Amazon Kindle kaj aliaj bitlibraj legiloj!

Priskribo: The author of this book, the German interlinguist and Esperanto researcher Detlev Blanke (1941-2016), has influenced the study of planned languages like no one else. It is to a large extent due to his lifelong scholarly devotion to this area of research that Interlinguistics and Esperanto Studies (Esperantology) have become serious subjects of study in the academic world. In his publications, Blanke gives an overview of the history of language creation. He describes the most important planned language systems and presents various systems of classification. A special focus is put on Esperanto initiated by L.L. Zamenhof in 1887. —Sabine Fiedler

For Blanke, a planned language was essentially a tool: if it worked it was worthy of study and use; if it failed to work, he was interested in why, though at the same time careful to avoid value judgments. Blanke himself spoke a planned language, namely Esperanto, and recognised this language and language projects like it as arising out of a coherent theoretical base and addressing a recognisable problem. Essentially independently of the sociolinguistic school in the west, Blanke had reached a similar conclusion: if a language phenomenon exists, it is worthy of scholarly examination in itself. Blanke was particularly interested in how planned languages related to ethnic languages, how the 'artificiality' of, say, Esperanto extended to, indeed was synonymous with, the 'artfulness' of ethnic language, and how planned language could solve taxonomic and terminological problems. —Humphrey Tonkin


Wells Esperanto Dictionary

English-Esperanto-English Dictionary / Angla-Esperanto-Angla Vortaro

de John C. Wells

ISBN 9781595691491
508 paĝoj. Vortaro.

Trovu tion, kion vi serĉas: Konciza sed inkluziva, enhavanta ĉiujn vortojn kiujn oni bezonas, inkluzive de multaj fakvortoj. Ambaŭdirekta: El Esperanto en la anglan kaj el la angla en Esperanton, kun entute pli ol 30 000 kapvortoj. Ĝisdatiĝu! Komplete reviziita kaj reverkita, plene spegulanta la hodiaŭajn anglan lingvon kaj Esperanton. Kontrolu, kiel esprimi la signifon: Kun gramatika enkonduko klara kaj aŭtoritata.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
To buy the paperback version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's websites.
To buy an electronic copy: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.)

Priskribo: Nemalhavebla riĉfonto por uzantoj de kaj studantoj de Esperanto.


Ulrich Lins Festlibro

Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara, Kimura Goro Christoph (red.):

En la mondon venis nova lingvo
Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins

ISBN 9781595693785
710 paĝoj. Tola bindo kun kromkovrilo.


En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno....

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: baldaŭ!

Priskribo: En tiu ĉi impona volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno.

Okupiĝante pri la akademia interŝanĝo inter Germanio kaj aliaj landoj kaj laborante en Tokio sume ĉirkaŭ dek jarojn, D-ro Lins aktivadis en sia profesia kariero interalie por ligi la Okcidenton kaj la Orienton.

Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia ĉefverko, La Danĝera Lingvo, aperis en pluraj versioj foje kun funda reverkado de la teksto kaj estis tradukita en nombro da naciaj lingvoj.

Per ĉi tiu volumo la aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoroj deziras esprimi sinceran dankon al la jubileulo pro ĉio, kion li faris dum pli ol kvar jardekoj.

Ulrich Lins ne nur estas elstara historiisto de la Esperanto-movado, sed en sia tuta profesia kaj esperantista vivo li penadis konstrui ponton inter Okcidento kaj Oriento. D-ro Lins havas ligon kun Japanio eĉ pli profundan ol oni scias, kaj enfokusiĝo en tiu aspekto, precipe en fruaj jaroj, donos pli klaran bildon pri la estiĝo de lia ĉefverko La danĝera lingvo en la historia kunteksto.

Ni deziras gratuli lin okaze de lia 75-jariĝo oferante al li ĉi tiun festlibron.


Festlibro por Renato Corsetti

Lingua, Politica, Cultura.
Serta Gratulatoria in Honorem
Renato Corsetti

redaktita de Federico Gobbo
kun kontribuoj de 30 aŭtoroj - en Esperanto, kaj partoj en la itala kaj la angla.

ISBN 9781595693259
366 paĝoj. Malmola bindo kun kromkovrilo

En ĉi tiu volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj geamikoj de Renato Corsetti, okaze de lia 75-a datreveno.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

9" x 6" (proks. 23 cm x 15 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Google Play Books / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: En ĉi tiu volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj geamikoj de Renato Corsetti, okaze de lia 75-a datreveno. La agado de Renato Corsetti dum la lastaj kvar jardekoj estas tre varia kaj grava: ekde la engaĝiĝo por lingvaj rajtoj en la kampo de lingvopolitiko, al la strategia agado kadre de la Esperanto-movado, internacia kaj itala, ĝis la scienca esplorado en la fako psikolingvistika ĉe la Universitato "La Sapienza" de Romo. La bunteco de la kontribuaĵoj en ĉi tiu volumo, kaj enhave kaj lingve (estas kontribuaĵoj en Esperanto, la itala kaj la angla) atestas la grandan kapablon de Renato Corsetti komunikigi homojn, spertojn kaj agadojn tre malsimilajn inter si. La aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoro deziras esprimi dankon al la jubileulo pro ĉio kion li faris dum pli ol kvar jardekoj da senlaca agado.


Esperanto-angla terminaro

Humprey Tonkin & Victor Sadler:

Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj

ISBN 9781595693518
104 paĝoj. Mola bindo

Terminaro por tradukantoj, kiuj frontas foje malfacilan "oficialan" terminologion, precipe rilate al Unuiĝintaj Nacioj kaj Universala Esperanto-Asocio. Krome: Listo de Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la 17 Celoj por Daŭripova Evoluo 2015-2030.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial /Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Terminaro por tradukantoj, kiuj frontas foje malfacilan "oficialan" terminologion, precipe rilate al Unuiĝintaj Nacioj kaj Universala Esperanto-Asocio. Krome: Listo de Membraj Ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj la 17 Celoj por Daŭripova Evoluo 2015-2030. Dua, forte reviziita kaj ampleksigita eldono.

Glossary for translators who are confronted by occasionally difficult "official" terminology, particularly that used by the United Nations, and by the UEA. In addition: Member States of the United Nations and the 17 Sustainable Development Goals 2015-2030.


Belartaj Konkursoj 2016

Tatjana Auderskaja:

Intelektaj amuzoj.
Lingvaj ludoj en Esperanto

ISBN 9781595693228
114 paĝoj. Mola bindo

LITERAJ AMUZOJ - VORTAJ AMUZOJ - TEKSTAJ AMUZOJ - ŜERCAJ AMUZOJ - POEZIAJ AMUZOJ - KRUCENIGMOJ.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 11" (21,5 cm x 28 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play (baldaŭ)

Priskribo: LITERAJ AMUZOJ - VORTAJ AMUZOJ - TEKSTAJ AMUZOJ - ŜERCAJ AMUZOJ - POEZIAJ AMUZOJ - KRUCENIGMOJ: "Diversaj lingvaj ludoj kaj amuzoj aperas en la gazetaro de Esperanto ekde ĝia naskiĝo. Antaŭnelonge estis eldonitaj serioj de krucenigmoj de Stano Marček, ĉifraĵoj de Nora Caragea... Sed ankoraŭ ne aperis diversflanka libro, kiu provus kunligi sub la sama kovrilo multajn specojn de plej variaj lingvaj amuzoj. Jen la provo. En tiu ĉi libro estas kunigitaj multaj amuzaj ludoj, de literaj ĝis tekstaj kaj eĉ poeziaj. Iuj estas kreitaj laŭ skemoj jam konataj (precipe en ruslingvaj intelektludaj medioj); aliaj estas inventitaj de la aŭtoro mem; sed ĉiuj estis aprobitaj de esperantista publiko dum iuj komunaj aranĝoj. Ni esperas, ke konatiĝi kun tiu vastega mondo de mensotrejnaj taskoj estas utile por ĉiu esperantisto, ekzercanta sian cerbon por propra plezuro kaj por la utilo kaj disvolviĝo de nia kara lingvo." (Tatjana Auderskaja)


Wera Blanke: Terminologio

Pri terminologia laboro en Esperanto (Elektitaj publikaĵoj)

de Wera Blanke

ISBN 9781595692573
332 paĝoj. Faklibro.

Por la perspektivo de Esperanto de aparta signifo estas ĝia apliko kiel faka lingvo kun taŭga terminologio, ellaborenda surbaze de la principoj de ISO/TC 37. Pri tiuj principoj kaj ilia apliko al Esperanto informas la libro. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Kelkaj ĉapitroj ankaŭ priskribas la ne sufiĉe konatan fakton, ke planlingvuloj jam frue komprenis la gravecon de terminologiaj problemoj kaj traktis ilin. Sekve la terminologio-scienco por sia elformiĝo ricevis decidajn planlingvajn impulsojn de interlingvistoj, aparte de Eugen Wüster kaj Ernest Drezen. La libro ankaŭ montras la klopodojn pri la starigo kaj funkciigado de Terminologia Esperanto-Centro de UEA, ĝiajn atingojn kaj la kialojn de ĝia pasiviĝo. La libro krome entenas proprajn terminologiajn esplorojn de la aŭtorino, recenzojn kaj eseon pri teknikaj aspektoj de publika parolo kaj diskutado. Fine de la libro, kiu ordigas 38 eseojn en 8 sekcioj, oni trovas ampleksan bibliografion de la uzita literaturo kaj de la publikaĵoj de Wera Blanke. La verko entenas faktojn, spertojn kaj montras erarojn. Per tio ĝi espereble kontribuos al la evoluigo de pli sistema terminologia laboro en Esperanto.

Wera Blanke (*1933), Berlin, havis diversajn profesiojn, i.a. ŝi estis lumgradisto (en filmtekniko), aktorino, labor- kaj kreo-terapiistino. En 1976 ŝi ekesperantistiĝis; ekde 1979 ŝi okupiĝas pri la estiĝo de esperantaj fakvortoj kaj principoj de ilia formado. Ŝi esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la evoluigo de terminologio(-scienco), iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron (kiun UEA. fondis 1987), multe prelegis, organizis kaj verkis pri la temo, ĉefe en Esperanto kaj la germana. En 2006, laŭ sugesto de Infoterm (Internacia Informcentro por Terminologio en Vieno), ŝi ricevis la specialan premion “Eugen Wüster”.


Wera Blanke: Terminologie

Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit

de Wera Blanke

ISBN 9781595690777
156 paĝoj. Faklibro.

La libro de Wera Blanke entenas tekstojn skribitajn en la germana kaj la angla pri la rilatoj inter Esperanto kaj la evoluo de la internacia terminologia laboro, inter alie pri la roloj de la esperantistoj Eugen Wüster kaj Ernest Drezen (k.a.) koncerne la formigon de terminologia scienco kaj pri la stato de terminologiaj klopodoj ene de la Esperanto-movado.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
To buy the paperback version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's websites.
To buy an electronic copy: Google Play

Priskribo: (La libro de Wera Blanke entenas tekstojn skribitajn en la germana kaj la angla pri la rilatoj inter Esperanto kaj la evoluo de la internacia terminologia laboro, inter alie pri la roloj de la esperantistoj Eugen Wüster kaj Ernest Drezen (k.a.) koncerne la formigon de terminologia scienco kaj pri la stato de terminologiaj klopodoj ene de la Esperanto-movado.)

Collection of texts in English and German about Terminological standardization, its roots and fruits in planned languages; i.a. about the influence of interlinguists and Esperanto speakers Eugen Wüster and Ernest Drezen on the development of international terminology standards.

Internationale Plansprachen, mit Esperanto als ihrem Hauptvertreter, lieferten grundlegende Impulse für die Begründung einer sprachen- und fachunabhängigen allgemeinen Terminologiewissenschaft durch den österreichischen Esperantologen und Ingenieur Eugen Wüster (1898-1977) und den lettischen Interlinguisten und Techniker Ernest Karlovic Drezen (1892-1937). Der vorliegende Band behandelt weitgehend unbekannte plansprachliche Aspekte der Terminologiewissenschaft sowie Ergebnisse terminologischer Aktivitäten in der Sprachgemeinschaft des Esperanto.

Wera Blanke (*1933), Berlin, hatte verschiedene Berufe, darunter Farbfilm-Lichtbestimmerin, Schauspielerin, Arbeits- und Gestaltungstherapeutin; beschäftigt sich seit 1979 mit der Bildung von Fachwörtern in Esperanto; arbeitete u.a. über die plansprachlichen Impulse für die Entstehung der Terminologiewissenschaft; initiierte 1985 das Terminologische Zentrum des Esperanto-Weltbundes (Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam); hielt zahlreiche Vorträge und veröffentlichte vor allem in Deutsch und Esperanto; erhielt 2006 auf Anregung des Internationalen Informationszentrums für Terminologie (Infoterm, Wien) den „Eugen-Wüster-Sonderpreis“.


DasguptaL homaj lingvoj

Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo

de Probal Dasgupta

ISBN 9781595692146
244 paĝoj. Filozofia/lingvistika faklibro.

"Ĵus eklegis la unuan ĉapitron; jam estas klare, ke la teksto montriĝos ne nur analize, sed ankaŭ distre sukcesa." (Noam Chomsky)

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Ne nur vortoj kiel 'tegmento', sed ankaŭ nomoj kiel 'Cecilia' muldas vian manieron loĝi en viaj lingvoj - asertas ĉi tiu monografio vestita kiel prediko rekomendanta, ke la filozofoj uzu Esperanton kiel koncepto-klarigan lingvon. Iujn ideojn el la tradukistiko, la genera lingvistiko kaj la poststrukturisma literatura teorio Probal amuze kunkuiras por surtabligi verdan gulaŝon (nomu ĝin pompe 'ĝisdata manifesto de esperantismo'). La pladojn interpunkcias ĉapitrofinaj babilsesietoj; ankaŭ leganto fremda al la fakaj konoj ĝuos la romanecan rakonton pri la vivo de Cecilia Biswas. 

Probal Dasgupta, n. 1953, esperantisto ekde 1967, profesoro en la Barata Statistika Instituto en Kolkata ekde 2006, doktoriĝis en 1980 (genera sintakso, Novjorka Universitato); kunredaktas kun Humphrey Tonkin 'Language Problems and Language Planning' (1990-); redaktis 'International Journal of Mind, Brain and Cognition' (2009-10). Membro de la Akademio de Esperanto (1983-). Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004-). Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13). 

Ĵus eklegis la unuan ĉapitron; jam estas klare, ke la teksto montriĝos ne nur analize, sed ankaŭ distre sukcesa.) 
Noam Chomsky 

Frape originala kaj profunde pensiga, tiu ĉi libro estas kvazaŭ manifesto por pli intensa konversacio inter diverstradiciaj studkampoj, kaj inter diversaĝaj kaj diverskulturaj homoj. Leginda en iu ajn lingvo, ĝi tamen havas apartan valoron kaj signifon por esperantistoj. Por ni, ĝi estas ne nur leginda, sed fakte prifierinda.
Grant Goodall

La libro de profesoro Dasgupta ofertas al la leganto spirhaltige unikan intelektan aventuron. Dasgupta alfrontas aron da lingvistikaj, lingvofilozofiaj, semiotikaj ktp. temoj laŭ treege malstereotipaj manieroj... La tuton kronas brile krea uzo de la esperanta leksiko – en la manoj de Dasgupta, Esperanto proviĝas kulmine elasta.
Vilmos Benczik


Interlingvistiko kaj esperantologio

Interlingvistiko kaj esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke

de Detlev Blanke
Eld./Herausgeber: Ulrich Becker

ISBN 9781595692023
242 paĝoj. Faklibro bibiografia.

53-jaroj da publikigado: Dulingva (Esperanta kaj germana) bibliografio de unu el la plej agemaj kaj verkemaj interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-aktivuloj de la movado, Detlev Blanke. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Al la temoj troveblaj en la bibliografio, apartenas: interlingvistiko kaj esperantologio; terminologia scienco; lingvopolitiko; Esperanto kaj instruado, instrumaterialoj; historio de la Esperanto-movado, kun fokuso sur la laborista Esperanto-movado; Esperanto-movado en (orienta) Germanio kaj internacia. 
En sia tuto, ĉi tiu bibliografio donas bildon de Detlev Blanke, kiu dum duona jarcento kundecidis pri la ĝenerale perceptita imago de Esperanto, pri ĝia leksikografia priskribo, pri la okupiĝo pri Esperanto kaj interlingvistiko en lingvistikaj rondoj, kaj pri la organizaj evoluoj kaj strukturoj de la Esperanto-movado - en amplekso kaj en komplekseco kiel nur malmultaj aliaj.

53 Jahre an Veröffentlichungen: Zweisprachige Bibliographie (Esperanto und Deutsch) von einem der wohl aktivsten Interlinguisten, Esperantologen und Organisatoren der Esperanto-Bewegung, Detlev Blanke. 
Zu seinen Themen gehören: Interlinguistik und Esperantologie; Terminologiewissenschaft; Sprach[en]politik; Esperanto und Unterricht, Lehrmaterialien; Geschichte der Esperanto-Bewegung mit Schwerpunkt auf der Arbeiter-Esperanto-Bewegung; Esperanto-Bewegung in der DDR, in Deutschland und internationa. 
In seiner Gesamtheit ergibt diese Bibliographie das Bild eines Detlev Blanke, der ein halbes Jahrhundert lang das gesellschaftliche Verhältnis zum Esperanto, seine lexi­kographische Beschreibung, die sprachwissenschaftliche Beschäftigung mit Esperanto und Interlinguistik sowie die organisatorischen Entwicklungen und Strukturen der Esperanto-Bewegung - in einem Umfang und in einer Komplexität beeinflusst hat, wie nur wenige andere.

Inhalt / Enhavo:

  • Vorwort des Herausgebers
  • Antaŭparolo de la Editoro

  • Einführung in die Bibliographie
  • Enkonduko al la bibliografio

  • Biographie
  • Biografio
  • Abkürzungen / Mallongigoj
  • Veröffentlichungen / Publikaĵoj

  • A Veröffentlichungen von Detlev Blanke / Publikaĵoj de Detlev Blanke
  • 1 Monographien / Monografioj
  • 2 Herausgegebene Sammelbände / Redaktitaj antologioj
  • 3 Herausgabe und Herstellung gebundener Manuskripte / Redakto kaj produktado de binditaj manuskriptoj
  • 4 Übersetzungen / Tradukoj
  • 5 Redaktion von Periodika / Redakto de periodaĵoj
  • 6 Diverses / Diversaĵoj
  • 7 Artikel, Rezensionen und Beiträge in Sammelbänden / Artikoloj, recenzoj kaj kontribuoj en antologioj

  • B Veröffentlichungen über / Publikaĵoj pri Detlev Blanke
  • 8 Deutsch / en la germana
  • 9 Esperanto

  • C Listen und Indizes / Listoj kaj indeksoj
  • 10 Periodika / Periodaĵoj
  • 11 Rezensierte Werke / Recenzitaj verkoj
  • 12 Namensindex / Nomindekso
  • 13 Sprachen / Lingvoj
  • 14 Sachindex
  • 15 Temindekso


Literaturo

Saltu al: Lingvo/Lingvistiko / Historio de Esperanto / Filozofio/Politiko/Historio / Ekonomiko

Sten Johansson: PLia dozo - Esearo

Sten Johansson:

Plia dozo da prozo. Literatura esearo

ISBN 9781595694737
186 p. Mole bindita libro.


     

La nova libro de Sten Johansson prezentas al literaturamantoj plurajn el la plej gravaj kaj interesaj aŭtoroj de prozo originale verkita en Esperanto – kaj iliajn librojn.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA (revenu!) / ĉe:  Mondial

Aĉetu elektronike: Mondial (PDF!)

La nova libro de Sten Johansson prezentas al literaturamantoj plurajn el la plej gravaj kaj interesaj aŭtoroj de prozo originale verkita en Esperanto – kaj iliajn librojn.

Inter ili estas Henri Vallienne, Heinrich August Luyken, Hindrik Jan Bulthuis, Hendrik Adamson, Raymond Schwartz, Jean Ribillard, Johan Hammond Rosbach, Jacques-Louis Mahé (Lorjak), Julian Modest, Lina Gabrielli, Clelia Conterno Guglielminetti, Manuel de Seabra, Mikaelo Bronŝtejn, Lena Karpunina kaj Anna Löwenstein. En la fina ĉapitro, Sten Johansson meditas “Pri romana rakontado – spertoj propraj kaj ĝeneralaj”. 

La libro krome enhavas la Bazan legoliston de la originala Esperanto-literaturo de William Auld el 1988 (ĝisdatigitan en 1997) kaj la Proponojn pri aldonoj al la baza legolisto (prozo, kompilita de Sten Johansson; poezio, kompilita de Suso Moinhos kaj Nicola Ruggiero) el 2023. 

Sten Johansson komencis traduki literaturon el la sveda al Esperanto en 1982 kaj ekverkis originale en 1986. Li verkis interalie novelojn, krim­romanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recen­zoj aperis en deko da revuoj, interalie Esperanto, Fonto, Lite­ratura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto kaj Beletra Almanako. Pluraj noveloj, poemoj, teatraĵoj kaj eseoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA inter 1987 kaj 2012. En la jaro 2000 li kreis la ttt-ejon OLE, Originala Literaturo Esperanta, ĉe literaturo.esperanto.net.


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Rainer Maria Rilke:

Leteroj al juna poeto

ISBN 9781595694614
200 p. Mole bindita libro.
Originala romano en Esperanto

     

La libro enhavas la kolekton de famaj dek leteroj skribitaj de la poeto Rainer Maria Rilke (1875-1926) al Franz Xaver Kappus (1883-1966), 19-jara kadeto en Vieno kun literaturaj ambicioj. Kappus korespondis kun la poeto de 1902 ĝis 1908 serĉante konsilojn pri la kvalito de sia poezio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA (revenu!) / Mondialuzu la supran 9781595694614 aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com 

La libro enhavas la kolekton de famaj dek leteroj skribitaj de la poeto Rainer Maria Rilke (1875-1926) al Franz Xaver Kappus (1883-1966), 19-jara kadeto en Vieno kun literaturaj ambicioj. Kappus korespondis kun la poeto de 1902 ĝis 1908 serĉante konsilojn pri la kvalito de sia poezio.

En siaj leteroj, Rilke respekteme rifuzas recenzi aŭ kritiki la poezion de Kappus, sed anstataŭe konstatas ke "neniu povas konsili kaj helpi al vi, neniu. Ekzistas nur ununura rimedo. Observu vian intencon. Esploru la motivon, kiu devigas vin verki; ekzamenu, ĉu ĝi etendas siajn radikojn en la plej profundan lokon de via koro; konfesu al vi, ĉu vi devus morti, se estus al vi malpermesate verki..." Rilke, en la dek leteroj, klarigas al Kappus sian opinion, kiel poeto devus lerni senti, ami, serĉi la veron en sia provado kom-preni kaj sperti la mondon ĉirkaŭ si. La leteroj ofertas enrigar-dojn en la idearon de Rilke kaj en lian labor-pro-cezon.

La "Leteroj al juna poeto" estas la plej ofte legita libro de Rilke. Ĉiu poeto, ankaŭ la poetoj verkantaj en Esperanto, legu ĉi tiujn leterojn - por profiti de la konsiloj kaj opinioj de Rilke, unu el la plej grandaj kaj respektataj en sia fako.


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Humphrey Tonkin:

Memoru ĉi praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo

ISBN 9781595694157
252 p. Mole bindita libro.

 

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / AbebooksAlibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.

La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton... 

"Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan inter-rilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, nor-moj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sen-tas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la ver-koj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esper-anto... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj..." (Humphrey Tonkin)


Vundebla loko

Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto

de Geoffrey Sutton

ISBN 9781595690906
740 paĝoj. Anglalingva enciklopedio pri la Esperanto-literaturo.

This outstanding work of scholarly reference appears in English for the first time. No other such extensive descriptive work is available on this global cultural phenomenon. Esperanto is the only planned international language to have become the vernacular and literary medium of a widespread speech community. This work charts the evolution of its original literature from its humble beginnings in 1887 to its worldwide use in every literary genre in the present day. The work is a revelation for students of comparative and world literature.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
malmola bindo kun kromkovrilo
To buy the hardcover version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's websites.
To buy an electronic copy: Google Play

Priskribo:
• a unique work of international reference
• an English-language companion for the literary enthusiast
• a 'must' for every serious library and media reference section

This outstanding work of scholarly reference appears in English for the first time. No other such extensive descriptive work is available on this global cultural phenomenon. Esperanto is the only planned international language to have become the vernacular and literary medium of a widespread speech community. This work charts the evolution of its original literature from its humble beginnings in 1887 to its worldwide use in every literary genre in the present day. The work is a revelation for students of comparative and world literature.

The Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto contains:

• a preface by Dr. Humphrey Tonkin, Professor of the Humanities and President Emeritus at the University of Hartford, Connecticut
• a general introduction to Esperanto literature, its history, evolution and modern development
• individual introductions to the five periods of the literature
• over 300 individual articles on the most important writers and their work in chronological order, with biographies and critique
• sample literary texts from some of the best original authors
• an introduction to the language itself, its linguistic structure and creative capabilities
• extensive bibliographies and index
Esperanto is used on every continent as a neutral second language by people who wish to practise mutual respect for other cultures – and not merely advocate it. It has evolved naturally into a fully developed literary language, whose acquisition nevertheless does not necessitate the many years of study required by an ethnic language.

Esperanto literature is created by writers from many countries who have chosen to use it because of its merits. It is, as yet, nearly always a labour of love – that is to say a product of culture. It is also most fundamentally democratic – a product of people, as opposed to capital, power or national prestige. More generally, the precise nature of Esperanto culture is still debated. It is certain, however, that it is unusually aware. In contrast to other contemporary cultures, Esperanto-speakers are more likely to be acquainted with their poets, despite the lack of a state-financed education system.

The beginnings of the philosophy behind Esperanto may be found in the work of Descartes. This philosophy is the concretization of an ideal that has been incubated by enlightened people for centuries: If all our mental processes and operations should be ruled by reason, then the first field into which we must introduce it is that means by which we express and interconnect our thoughts, which is language. (Gaston Waringhien).

Leibnitz continued the work of Descartes. At the end of a French-language manuscript, discovered in Hanover Library in 1903, he wrote: When this project (of a universal language) is realized, the happiness of mankind will depend solely on themselves, because then they will have a tool at their disposal that will serve to increase their good sense as the telescope serves to increase the capacity to see … Esperanto is a vernacular and literary medium that belongs equally to all and to no one, used by people who are universally bilingual or multilingual and generally support language diversity.


Dahlenburg: Figuroj retorikaj

Figuroj retorikaj en beletro esperanta

de Till-Dietrich Dahlenburg

ISBN 9781595692559
312 paĝoj. Faklibro literatura.

La libro estas moderna vortaro de tropoj (stilfiguroj) en la Esperanto-poezio kaj -prozo, enhavanta difinojn kaj ilustraĵojn (ekzemplojn el la pli ol centjara Esperanto-poezio kaj -prozo).  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Nia aŭtoro, Till-Dietrich Dahlenburg, estas ĉefe konata kiel multjara aktivulo en ILEI kaj verkinto de lernolibroj. Profesie li instruis dum jardekoj la rusan kaj klasikajn lingvojn kaj literaturojn.

Dahlenburg ĉerpas siajn kapvortojn kaj difinojn el Esperantaj kaj germanaj normigaj verkoj aŭ mem inventas ilin, kaj siajn multegajn poeziajn ekzemplojn el sia riĉa kolekto de Esperantaj poemaroj.

"La publikaĵo entenas stilfigurojn, kiujn oni eble renkontas en poeziaj kaj prozaj verkoj kaj kies nomoj estas plejparte troveblaj en "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Waringhien / Duc Goninaz 2002). Inkluditaj estas la tie donitaj difinoj kaj ekzemploj. Kelkfoje tiuj informoj estas precizigitaj per klarigoj el "Lexikon der Sprachkunst" (Harjung 2000; Leksikono de la Lingva Arto), el "Retoriko" (Lapenna 1958), el "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (Waringhien 1970) aŭ el "Großes Wörterbuch Esperanto–Deutsch" (Krause 1999; Granda Vortaro Esperanto–Germana). Sed tamen, nemalgranda kvanto da stilfiguroj, kiuj troviĝas en la menciita germanlingva fakvortaro de Harjung, ne posedas ekvivalenton de la termino en la du prestiĝaj esperanto–vortaroj aŭ en aliaj de mi uzitaj esperantaj publikaĵoj. Pro tio por multaj el tiuj nocioj mi proponis esperantajn formojn." (Till Dahlenburg)


Historio de Esperanto

Saltu al: Literaturo / Lingvo/Lingvistiko / Filozofio/Politiko/Historio / Ekonomiko


Nazim Hikmet in Esperanto

Fritz Wollenberg (red.):

Jubilea Libro 1903 - 2014. Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj

ISBN 9781595693402
510 paĝoj. Mola bindo

Kun centoj da fotoj kaj dokumentoj!

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: (En Esperanto kaj la germana / in Esperanto und Deutsch)

En du Jubileaj Libroj (2006 kaj 2017) estas prezentita mozaiko de Esperanto-vivo en Berlino kaj Brandenburgio el 111 jaroj. La dua volumo enhavas kontribuojn pri la uzado de Esperanto en literaturo, scienco, lingvoinstruado kaj aliaj fakoj, ankaŭ de konataj Esperanto-aŭtoroj kiel ekzemple la japana sociolingvisto prof. Kimura Goro Christoph. Kun centoj da ilustraĵoj ---

In zwei Jubiläumsbüchern (2006 und 2017) wird ein Mosaik aus 111 Jahren Esperanto-Leben in Berlin und Brandenburg entfaltet. Beiträge zur Verwendung des Esperanto in Literatur, Wissenschaft, Sprachvermittlung und anderen Bereichen, auch von bekannten Esperanto-Autoren wie z. B. dem japanischen Soziolinguisten Prof. Kimura Goro Christoph, enthält der zweite Band. Mit Hunderten von Illustrationen.


Jubilea libro Berlino

Jubilea Libro: Esperanto: Lingvo kaj kulturo en Berlino 1903-2003

de Fritz Wollenberg (red.)

ISBN 9781595690432
368 paĝoj. Movadhistoria faklibro.

Kolekto de kontribuoj de multaj Berlinaj kaj tutmondaj esperantistoj okaze de la centjara jubileo de la Esperanto-movado en Berlino. Kun multaj fotoj kaj dokumentoj.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Impresa kaj tekstaro kaj dokumentaro pri la longa historio de la Esperanto-movado en Berlino (Germanio).


Blanke: Esperanto kaj socialismo

Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la 'alia flanko' (3a eldono!!)

de Detlev Blanke

ISBN 9781595693525
64 paĝoj. Movadhistoria faklibreto.

Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?

Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (TRIA ELDONO 2017), kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiris al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo. 


Vivprotokoloj de esperantistoj

Vivprotokoloj

de Zdravka Metz, Ulrich Becker

ISBN 9781595691378
220 paĝoj. Personaj vivrakontoj de esperantistoj en pluraj landoj.

Ĉiutagaj vivoj, rakontitaj de esperantistoj: Kolekto de intervjuoj (aŭ memrakontoj, 1991 kaj 2008) de 31 esperantistoj el 14 landoj pri ilia ĉiutaga vivo.    

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Kolekto de intervjuoj (aŭ memrakontoj) de 31 esperantistoj el 14 landoj pri ilia ĉiutaga vivo, pasinta kaj aktuala, pri iliaj pensoj kaj konvinkoj, kaj pri la rolo de esperanto en ilia vivo.

La intervjuoj okazis inter 1991 kaj 2008 kaj estas en la plej multaj kazoj transformitaj al pli facile legeblaj prozaj rakontoj, sen tro da ŝanĝo en la persona stilo, eĉ se foje neglata, de la rakontintoj. 

Desegnoj sur la kovrilo: Uday K. Dhar


Life of Zamenhof

ZAMENHOF. The Life, Works and Ideas of the Author of Esperanto

de Aleksander Korzhenkov
trad. Ian M. Richmond
red. Humphrey Tonkin

ISBN 9781595691675
114 paĝoj. Movadhistoria libro, en la angla.

This biography of Zamenhof was originally published in Esperanto; the present version, in Ian Richmond's excellent translation, is an abridged version of the original text, prepared for English readers by the author.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
To buy the paperback version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's websites.
To buy an electronic copy: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (Kindle, iBook; Nook, Sony Reader etc.)

Priskribo: Released to the public for the first time in in 1887, Esperanto had its specific origins in the fertile brain of a single individual, Zamenhof, and in the particular circum stan ces into which he was born and came of age. It is the story of these origins that Aleksander Korzhenkov's biography sets out to tell.

That biography was originally published in Esperanto; the present version, in Ian Richmond's excellent translation, is an abridged version of the original text, prepared for English readers by the author.

Zamenhof was a child of his times - buffeted by the social upheavals of Eastern Europe in the late nineteenth century, eager to find solutions to social ills, but alive to new ways of thinking that accompanied this change. Seeking to solve the specific problems of his own day, he created a language equally well suited to addressing those of ours. (Humphrey Tonkin)

Published in coopeation with the Universal Esperanto Association.


Esperanto in the New York Times

Esperanto in The New York Times

de Ulrich Becker (red.)

ISBN 9781595691699
286 paĝoj. Movadhistoria kolekto de gazetaraj tesktoj, en la angla.

This book is a look back at the beginnings of the Esperanto movement (1887-1922) in the US and beyond, opening a window into contemporaneous accounts on the pages of a world-renowned newspaper.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
To buy the paperback version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's websites.
To buy an electronic copy: Google Play/ Kindle

Priskribo: Some of the articles in this collection reflect aspects of the history of the Esperanto movement quite vividly; in others, we find odd anecdotes about Esperanto and the Esperantists; and many passionately-written letters from readers illustrate the ups and downs, the successes and conflicts of the Esperanto community, as well as its disputes with the skeptics outside their ranks.

These first 35 years of the history of Esperanto seen from the vantage point of the New York Times show how Esperanto gradually became established in the US and in the world, carried on the high hopes of its early, idealistic proponents.

The book is supplemented by an appendix containing an index of the names of persons mentioned in the newspaper articles, a short bibliography, and a collection of links to reliable information on Esperanto on the Internet.


Filozofio/Politiko/Historio

Saltu al: Literaturo / Lingvo/Lingvistiko / Historio de Esperanto / Ekonomio


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Kalle Kniivilä:

Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio
(Originalaj rakontoj)

ISBN 9781595694522
170 p. Mole bindita libro.

     

Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj. En Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: bitlibroj.com

Ukrainio vekiĝas. Same la rifuĝintoj dormantaj en longaj vicoj de litoj en la futurisma spacveturilo el griza metalo, Arena Lviv. 

La stadiono estis konstruita por la Eŭropa ĉampionado pri futbalo en 2012. La iama luksa restoracio nun estas amasloĝejo por militaj rifuĝintoj. La 24-jara Anna el Nikopol loĝas en unu el la iam kostaj loĝioj kun siaj du filinoj. – 

Mi volas hejmen. Mi ploris tutan tagnokton kiam mi venis ĉi tien. Putin volas regi la tutan mondon, li diras ke li volas liberigi nin de io, sed mi volas nur ke ĉio ĉi finiĝu, ke ni vivu kiel antaŭe. Ĉi tiu estas rakonto pri Anna kaj multaj aliaj ukrainoj, kiuj volas nur vivi pace, ne esti ”liberigataj” de Rusio. 

Ĉi tiu estas ilia rakonto pri la estiĝo de la sendependa Ukrainio, ekde la granda eksplodo en Ĉernobilo tra la oranĝokolora revolucio en 2004, la dua revolucio en 2014 ĝis la milito en 2022. Ĉi tiu estas ankaŭ libro pri tio, kiel kaj kial Ukrainio ne estas Rusio. Kiel okazis, ke en Ukrainio oni havas liberajn elektojn kaj amas­komunikilojn, dum en Rusio la popolo neniam povis for­elekti mal­popularajn potenculojn.    

Ĉi tiu estas libro pri Ukrainio kaj ukrainoj, ne pri la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Sed en Ukrainio la milito ĉeestas ĉie, kaj same en ĉi tiu libro. Ĉiuj ukrainoj, kiuj aperas en la libro, estis rekte tuŝitaj de la milito. La plej multaj devis forlasi sian hejmon. Kelkaj povis reveni, aliaj daŭre ne scias, kien iri.


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioKalle Kniivilä:

La malamiko de Putin.
Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj

ISBN 9781595694225
16o paĝoj. Mole bindita libro.


Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Smashwords / Google Books

La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon. 

La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn. 

Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”. 


UN-Gvidilo - 17 Celoj

Humphre Tonkin,y Rakoen Maertens (red.):

Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj

ISBN 9781595694102
Eldonita en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio (UEA)
114 paĝoj. Mole bindita libro.

Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova
Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun
aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj
subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga
strategio de UN dum la periodo 2015-2030.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Abebooks  / AlibrisAmazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.
 

Priskribo: Antaŭ vi troviĝas gvidilo al la Deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiun Unuiĝintaj Nacioj lanĉis en la jaro 2015, kun aprobo de ĉiuj siaj membraj ŝtatoj. La Celoj, kune kun siaj subceloj kaj aliaj detalaj planoj, formas la bazon de la evoluiga strategio de UN dum la periodo 2015-2030. 

Tiu ĉi gvidilo celas informi vin pri la Celoj kaj doni sugestojn pri kiel vi kaj viaj esperantistaj kolegoj kaj konatoj povas engaĝiĝi en kunlaboro por realigi ilin. 

Ni petis deksep homojn kun apartaj kvalifikoj prezenti en tiu ĉi gvidilo la deksep Celojn. Kun ilia helpo, ni ankaŭ kunmetis etan kolekton de ideoj pri la manieroj laŭ kiuj vi povos kunlabori en realigo de la Celoj kaj utiligi viajn unikajn kontaktojn tiurilate.
(Humphrey Tonkin)


Kalle Kniivilä: La strato de Tanja

Kalle Kniivilä:

La strato de Tanja

Originala nefikcia rakonto en Esperanto.

ISBN 9781595693556
160 paĝoj. Mola bindo

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Korina Klodt loĝas ĉi tie en la printempo de 1938, kiam ŝin meze de la nokto vekas fremdaj viroj en malhelaj vestoj, kiuj forportas ŝiajn gepatrojn. Ŝi neniam revidas ilin.

Antaŭ la revolucio la gepatroj de Tanja Saviĉeva havis bakejon en la sama domo. Dum la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito ŝiaj familianoj malsatmortas unu post la alia. Ŝi notas la datojn en kajereto. Fine sole ŝi restas.

En ŝia apartamento nun loĝas Aleksandr Uralov. Li memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la unuaj en la strato de Tanja, kiuj sukcesis aĉeti eksterlandan aŭton.

Tiuj estas kelkaj el la personoj renkontataj en la rakonto, kiu etendiĝas ekde la mondmilito kaj du revolucioj de 1917 ĝis la unua de majo 2017. Vera histo­rio pri la strato de Tanja.

"La strato de Tanja" estas la kvara libro de Kalle Kniivilä, post "Homoj de Putin" (2014, premio Kanava – plej bona faklibro de la jaro en Finnlando), "Krimeo estas nia" (2015) kaj "Idoj de la imperio" (2016, nomumita por la Granda Ĵurnalista Premio en Finnlando).


Idoj de la imperio

Idoj de la imperio. La rusoj en Baltio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595693198
186 paĝoj. Aktuala originalaĵo nefikcia.
Mola bindo

Por sia tria libro, Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?
En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.

Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?

En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.

Pri Idoj de la imperio:
La intervjustilo de Kniivilä estas ŝparema kaj elektra. Li portretas homojn kun plej diversaj pensoj kaj opinioj, ne juĝante nek demonigante. En la konkludoj aperas la akraj analizoj kiuj klarigas la konsekvencojn de la nuntempa rusia politiko.
Maria Georgieva, Svenska Dagbladet

Kalle Kniivilä estas ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet en Lund, Svedio. Pli frue aperis de li en Esperanto Homoj de Putin (2014, dua eldono 2016) kaj Krimeo estas nia (2015).


Krimeo estas nia

Krimeo estas nia. Reveno de la imperio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595692948
154 paĝoj. Aktuala, originala rakonto nefikcia.
Mola bindo

La anekso de Krimeo fare de Rusio en marto 2014 profunde skuis la mondpolitikon. La Krimea krizo restas prokrasta bombo, kies ĉiuj konsekvencoj ankoraŭ ne superrigardeblas.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La anekso de Krimeo fare de Rusio en marto 2014 profunde skuis la mondpolitikon. La Krimea krizo restas prokrasta bombo, kies ĉiuj konsekvencoj ankoraŭ ne superrigardeblas. La anekso estas ankaŭ demando, kiu dividas la loĝantaron.

La ŝtata salajro de Anna en Sebastopolo estis duobligita post la anekso. Ŝi povis aĉeti la belan blankan kuirejan ŝrankon, pri kiu ŝi longe pensis, sed cetere preskaŭ ĉio restas kiel ĉiam. En ŝia loĝdistrikto oni bonvenigas prezidenton Putin. Por ŝi Rusio estas la rekta posteulo de la bona Sovetio, en kiu ŝi kreskis.

Ne tiel estas pri Eskender. Li renkontis la novajn potenculojn, kiam peze armitaj policanoj frapis lian pordon frumatene kaj renversis ĉion en la apartamento. Eskender estas Krimea tataro; por li Rusio estas la rekta posteulo de la malbona Sovetio, kiu ekzilis lian tutan popolon el Krimeo.

Kalle Kniivilä veturis en Krimeo kaj renkontis homojn kun tre malsamaj vidpunktoj. La anekso tuŝis malnovajn vundojn kaj starigis novajn liniojn de konflikto inter la krimeanoj. Multaj loĝantoj de Krimeo sopiris ŝanĝon – sed ĉu tiu ĉi estas la ŝanĝo, kiun ili deziris?


DasguptaL homaj lingvoj

Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo

de Probal Dasgupta

ISBN 9781595692146
244 paĝoj. Filozofia/lingvistika faklibro.

"Ĵus eklegis la unuan ĉapitron; jam estas klare, ke la teksto montriĝos ne nur analize, sed ankaŭ distre sukcesa." (Noam Chomsky)

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Ne nur vortoj kiel 'tegmento', sed ankaŭ nomoj kiel 'Cecilia' muldas vian manieron loĝi en viaj lingvoj - asertas ĉi tiu monografio vestita kiel prediko rekomendanta, ke la filozofoj uzu Esperanton kiel koncepto-klarigan lingvon. Iujn ideojn el la tradukistiko, la genera lingvistiko kaj la poststrukturisma literatura teorio Probal amuze kunkuiras por surtabligi verdan gulaŝon (nomu ĝin pompe 'ĝisdata manifesto de esperantismo'). La pladojn interpunkcias ĉapitrofinaj babilsesietoj; ankaŭ leganto fremda al la fakaj konoj ĝuos la romanecan rakonton pri la vivo de Cecilia Biswas. 

Probal Dasgupta, n. 1953, esperantisto ekde 1967, profesoro en la Barata Statistika Instituto en Kolkata ekde 2006, doktoriĝis en 1980 (genera sintakso, Novjorka Universitato); kunredaktas kun Humphrey Tonkin 'Language Problems and Language Planning' (1990-); redaktis 'International Journal of Mind, Brain and Cognition' (2009-10). Membro de la Akademio de Esperanto (1983-). Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004-). Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13). 

Ĵus eklegis la unuan ĉapitron; jam estas klare, ke la teksto montriĝos ne nur analize, sed ankaŭ distre sukcesa.) 
Noam Chomsky 

Frape originala kaj profunde pensiga, tiu ĉi libro estas kvazaŭ manifesto por pli intensa konversacio inter diverstradiciaj studkampoj, kaj inter diversaĝaj kaj diverskulturaj homoj. Leginda en iu ajn lingvo, ĝi tamen havas apartan valoron kaj signifon por esperantistoj. Por ni, ĝi estas ne nur leginda, sed fakte prifierinda.
Grant Goodall

La libro de profesoro Dasgupta ofertas al la leganto spirhaltige unikan intelektan aventuron. Dasgupta alfrontas aron da lingvistikaj, lingvofilozofiaj, semiotikaj ktp. temoj laŭ treege malstereotipaj manieroj... La tuton kronas brile krea uzo de la esperanta leksiko – en la manoj de Dasgupta, Esperanto proviĝas kulmine elasta.
Vilmos Benczik


Platono: Respubliko

La respubliko

de Platono (Plato)
trad. Donald Broadribb

ISBN 9781595692542
352 paĝoj. Fikcia, filozofia eseego/dialogo.

Mondliteraturo en Esperanto: La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Unu el la plej influaj libroj en la tuta historio de la literaturo. Malgraŭ ĝia aĝo, vi trovos ĝin tiel freŝtema ke foje vi neeviteble ekdubos ĉu eble ĝin verkis modernulo.

La Respubliko estas unu el la ĉefverkoj de Platono kiu, siavice, estis la ĉeffondinto de la filozofia literaturo. Platono vivis 427-347 a.K. kaj li hejmis en Ateno. Dum Platono ankoraŭ estis juna, lia patro mortis kaj amiko de la familio, Sokrato (ĉ. 469-399 a.K.), fariĝis kvazaŭpatro por li. La intima patro-fila rilato inter Sokrato kaj Platono daŭris ĝis la ekzekuto de Sokrato kiam Platono estis 28-jara.

La greka titolo estis πολιτεια kiu efektive tradukendas "Socio" aŭ foje "Civitanismo." Platono tre ofte parolas pri sia ideala civito en ĉi tiu libro, sed tute ne temas pri respubliko laŭ la aktuala politika senco de tiu vorto. La Respubliko estas la universale uzata titolo de la libro, sed estas simpla transpreno de la latina nomo, res publica.

Eble estas menciinde ke ĉi tiu estis la plej granda libro iam perskribe verkita kiam Platono ĝin finis. Li ankaŭ inaŭguris la uzadon de dialogo por prezenti filozofiajn diskutojn. Mi opinias ke Platono intencis ke oni legu ĉi tiun libron kiel enkondukon en lian filozofion, sen antaŭjuĝoj. Lia verko parolas por si mem. Do legu kaj ĝuu."

Donald Broadribb 
(El la Antaŭparolo)


Ekonomiko

Saltu al: Literaturo / Lingvo/Lingvistiko / Historio de Esperanto / Filozofio/Historio


Bo Sandelin: Adam Smith

Adam Smith. Vivo kaj verko

de Bo Sandelin

ISBN 9781595693686
86 paĝoj. Ekonomi-historia faklibreto. Biografio.

La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon.   

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (Apple iBook; Nook, Kobo, Tolino, Android-legiloj, Sony Reader ktp.).

Priskribo: La fama skota filozofo Adam Smith (1723–1790) estas ofte konsiderata kiel "la patro de ekonomiko". Tiu ĉi libreto pritraktas liajn verkojn kaj vivon ekde lia junaĝo en Kircaldy, tra la profesoreco pri moralfilozofio en Glasgovo, la restado en Francio kiel akompananto de juna nobelo, la reveno kaj finverkado de Wealth of Nations (Riĉeco de nacioj), ĝis lia oficado kiel fervora dogankomisaro. Kiel larĝspirita klerisma filozofo Smith verkis ne nur pri la ekonomio, sed ankaŭ pri natursciencoj, psikologio, juroscienco, arto, beletro kaj lingvoj. Lia baza socia sinteno estis liberala, sed ne estus ĝuste nomi lin pledanto por tuta foresto de ŝtata interveno en la ekonomion.  


Wells Esperanto Dictionary

La historio de ekonomika pensado

de Bo Sandelin
kun kontribuoj de Richard Wundrak, Hans-Michael Trautwein

ISBN 9781595692641
136 paĝoj. Faklibro pri la historio de ekonomiko.

Esperanto-versio de grava faka verko. Verkis Bo Sandelin, Richard Wundrak, Hans-Michael Trautwein. Esperantigis Bo Sandelin. Klaku por vidi detalojn malsupre.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La historio de ekonomika pensado vere komenciĝis, kiam la homo ekfaris ekonomiajn decidojn. Skribaj dokumentoj pri la temo ekzistas nur de iom pli ol 2000 jaroj. Nia libro donas klare strukturitan, koncizan superrigardon pri la evoluo de ekonomikaj ideoj kaj skoloj de la Helena epoko ĝis la nuntempo - de la verkoj de Platono kaj Aristotelo, tra la mezepoka skolastika pensado kaj la posta merkantilismo, ĝis la pli modernaj, multaj ekonomikaj skoloj elkreskintaj unu el la alia aŭ oponantaj unu kontraŭ la alia. 

"Per Adam Smith establiĝis la moderna ekonomiko. Nunaj neo­klasikuloj havas multajn ecojn komunajn kun Smith, precipe la ideon, ke ĉio estas interdependa en la ekonomio. Paralele kun la klasikismo kaj la neoklasikismo, konkuraj skoloj evoluis, kiel la historia skolo kaj la marksismo en la 19-a jarcento, la insti­tuci­ismo, la kejnsismo kaj la monetarismo en la 20-a jarcento."
Bo Sandelin

Bo Sandelin estas emerita profesoro pri ekonomiko ĉe la universitato de Gotenburgo, Svedio. Hans-Michael Trautwein estas profesoro pri internacia ekonomiko ĉe la Carl-von-Ossietzky-Universitato en Olden­burg, Germanio, kaj Richard Wundrak estas emerita profesoro de la uni­versitato de Greifswald, Germanio.