Jorge Camacho

Libroj aperintaj ĉe Mondial

(Jorge Camacho krome estis kunfondinto kaj ĉefredaktoro (2007-2014) de Beletra Almanako.)

Strangaj spikoj, de Jorge Camacho

Originala Poemaro:

Strangaj spikoj

Poemoj 2011-2016
de Jorge Camacho

ISBN 9781595693112
248 paĝoj. Mola bindo

La nova originala poemaro (kun poemoj el 2011-2016) de unu el la plej elstaraj poetoj de nia literaturo...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play.

Priskribo: La nova originala poemaro (kun poemoj el 2011-2016) de unu el la plej elstaraj poetoj de nia literaturo, kun postparolo de Mao Zifu, kiu skribis i.a.: "Sub la plumo de Camacho la lingvo revenas al sia origina stato - nek makulita nek perfortita, kaj rekta kaj freŝa. (...) Por legi liajn versojn sufiĉas nur instinkta sento por la lingvo."


en la profundo

Originala poemaro:

En la profundo

de Jorge Camacho

ISBN 9781595692597
320 paĝoj. Originala poemaro.

Tiu ĉi  plej nova libro de Jorge Camacho entenas originalajn poemojn en Esperanto, verkitajn de 2009 ĝis 2013. Ĝi  krome enhavas intervjuon kun la aŭtoro kaj postparolon de Probal Dasgupta.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Probal Dasgupta skribas: En siaj poemoj, "...Camacho intense malakceptas la superstiĉojn de religioj, de naciismoj, eĉ de la esperantista misiismo - kaj interpunkcias siajn tekstojn per sakroj por tion signi. (...) Mi kaptas la okazon diri al la sama publiko ion, kio devus jam esti evidenta: La verkaro de Jorge Camacho Cordón estas ne nur esperantuje, sed poetike atentinda."


La silika hakilo

Originala poemaro:

La silika hakilo

de Jorge Camacho

ISBN 9781595692269
136 paĝoj. Originala poemaro.

Kun postparolo de Baldur Ragnarsson. Originala poemaro de unu el la plej kreemaj Esperantaj poetoj, Jorge Camacho (Hispanujo), kun poemoj el 2011.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: Baldur Ragnarsson skribas pri li kaj liaj poemoj: "Jam en la unua poemo de Camacho en 'Ibere libere' konstateblas stilo, kiun li en siaj postaj poemaroj stabiligis ĝis efiko de ia nova ĝenro en la Esperanta poezio, kiun mi emas nomi 'organisma realismo', dum mankas pli taŭga termino. Tiun stilon karakterizas originala kaj kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun firme subtenas konciza kaj preciza vortuzo, kiu ofte mirigas per sia bilda dinamiko."

Jorge Camacho krome eldonis ĉe Mondial sian poemaron koploj kaj filandroj kaj en la profundo kaj ĉefredaktis la literaturan periodaĵon Beletra Almanako, same eldonitan de Mondial.


koploj kaj filandroj

Originala poemaro:

koploj kaj filandroj

de Jorge Camacho

ISBN 9781595691163
152 paĝoj. Originala poemaro.

Originala poemaro de unu el la plej talentaj verkistoj de la movado. Kun enkonduko de Jorge Camacho, kaj kun postparolo de Miguel Fernández.  

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: "Koploj kaj filandroj estas la natura sekvo de Eklipsas. Se en ĉi poemkolekto nia poeto malkovris al ni aliajn vojojn kaj vibrigis nin per neaŭditaj tonaloj, nome starigis la bazon de nova poezia universo, en la libro, kiun vi havas enmane, li montras sin mastro de tia universo." (Miguel Fernández, en la postparolo)